Maria Grodecka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Grodecka
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1926 (1926-01-31)
Morto 5-an de novembro 2005 (2005-11-05) (79-jaraĝa)
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Laborkampo filozofiojogovegetarismo • sana vivado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria GRODECKA (naskiĝis la 31-an de januaro 1926, mortis la 5-an de novembro 2005) – pola verkistino, popularigantino de vegetarismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia patrino estis kuracistino kaj la patro juristo. Kiel la 15-jara knabino komencis labori konspire, estis ankaŭ membrino de Pola Enlanda Armeo. Ŝi partoprenis en la ribelo de Varsovio. Post fino de studoj ĉe Varsovia Universitato kaj defendo de magistra tezo ŝi en 1972 doktoriĝis kaj eklaboris en lernejoj instruante la anglan kaj filozofion. En la 80-aj jaroj fascinis ŝin ideo pri vegetarismo, kiun ŝi komencis popularigi en Pollando verkante artikolojn kaj librojn.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vegetarismo:

  • Wegetarianizm - Zmierzch Świadomości Łowcy (Vegetarismo - Krepusko de la Konscio de Ĉasanto)
  • Siewcy dobrego jutra (Semantoj de bona morgaŭo)
  • Zaufać Ziemi (Ekfidi al la Tero)
  • Ścieżki Jogi (Padoj de jogo)
  • Abyśmy zdrowi byli (Por ke ni estu sanaj)

Filozofio:

  • Hipoteza optymistyczna (Optimisma hipotezo)
  • Między obawą a nadzieją (Inter timo kaj espero)

Tradukoj:

  • Vasand Lad, Ayurveda (Ajurvedo)
  • Renae Taylor, Sekrety zdrowia plemienia Hunzów (San-sekretoj de gento hunzoj)