Maria Mancini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marie Mancini estis la nevino de Jules Mazarin.

Maria MANCINI (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1639 en Romo – mortis la 8-an de majo 1715), filino de Geronima Mazarini kaj Michele Mancini, estis la nevino de la kardinalo Jules Mazarin.

Kondukita de sia onklo el Romo al la franca kortego, Maria Mancini estis verŝajne la unua aŭtenta (kaj platona) amo de la juna franca reĝo Ludoviko la 14-a. En julio 1658, post la sieĝo de Dunkirko, Ludoviko ricevis gravan malsanon, kaj Maria, pensinta ke li rapide mortus, manifestis sian korinklinon per famaj larmoj. Tiuj alvokis la atenton de la juna reĝo, samkiel pliposte la kulturo kaj la cerbo de tiu fraŭlino.

Kiam la kortego revenis al Fontainebleau, Maria Mancini fariĝis la centro de la atento de ĉiuj, prezidis la festojn kaj la balojn. Maria estis « preciozulino », ĉar ŝi aldonis al sia rilato kun la reĝo multan romantikan fantazion. La patrino de la reĝo, Anno de Aŭstrio, samkiel la ĉefministro Mazarin kontraŭis edziĝon, ĉar tio estus neakceptebla misedziĝo por la reĝo kaj traktadoj jam okazis rilate al la hispana princino, Maria Teresa de Hispanio. Plie, Maria ne ŝatis sian onklon, kaj tiu ĉi konsekvence ne interesiĝis pri la akiro de reĝina nevino.

La trudita malproksimigo de Maria el la kortego, unue al La Rochelle kaj pliposte al Hiers-Brouage, inspiris faman verson al Jean Racine en la tragedio Berenica :

« Imperiestro vi estas, sinjoro, kaj vi ploras ! » (4-a Akto, 5-a Sceno)

En 1661, Maria akceptis edziĝi la princon Lorenzo Colonna, ĉar Ludoviko ne oponis ŝian eliron el Francio. Si enloĝiĝis en Romo, sed ŝia edziĝa rilato rapide difektiĝis. Post tri filoj, Maria opiniis, ke ŝi estis liberigita el sia edziĝa devo, kaj ekfrekventi galantulojn. Kvankam ŝia edzo estis malfidela si mem, li ne povis akcepti tian konduton de sia edzino. Maltrankvila (prave aŭ ne ?) pro sia vivo, Maria forlasis ŝiajn edzon kaj infanojn por traveturi Eŭropon, kune kun sia fratino Hortense Mancini, dukino de Mazarin, kaj sia frato Philippe Mancini, duko de Nevers.

Ŝi mortis en 1715, kaj Ludoviko la 14-a ĉiam rifuzis revidi ŝin.