Max Gallo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Gallo
Persona informo
Max Gallo
Naskonomo Max Louis Jules Gallo
Naskiĝo 7-an de januaro 1932 (1932-01-07)
en Nico, Alpes-Maritimes,  Francio
Morto 18-an de julio 2017 (2017-07-18) (85-jaraĝa)
en Vaison-la-Romaine, Vaucluse,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Parkinsona malsano vd
Tombo Q110327085 vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Socialista Partio • Comité Laïcité République vd
Profesio
Alia nomo Max Laugham • David Gallway vd
Okupo politikistohistoriistoverkisto • biografo • ĵurnalisto • universitata instruisto vd
Laborkampo Nuntempa epokobeletrohistoriopolitikoĵurnalismo vd
Doktoreca konsilisto André Nouschi vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Max GALLO naskiĝis la 7-an de januaro 1932 en Nico kaj mortis la 18-an de julio 2017 en Vaison-la-Romaine, estis franca verkisto, historiisto kaj politikisto.

Origine fakulo pri historio, li sekve elektis literaturon per siaj historiaj romanoj kiuj estas la gravaj partoj de lia verkaro. Liaj unuaj romanoj, nomigitaj de li mem verkoj de "politika fikcio", estis verkitaj sub la pseŭdonimo Max Laugham. Verkisto monema kaj sukcesa biografo, li iĝis ano de la Franca Akademio al brakseĝo 24a la 31-an de majo 2007.

En 1981, li estis socialista deputito, kaj iĝis la proparolanto de la tria registaro Mauroy. En 1992-1993, li foriris la francan socialistan partion por sekvi Jean-Pierre Chevènement okaze de la kreado de la Movado de la Civitanoj. Sekve li subtenis Chèvenement dum la prezidanta baloto de 2002, poste Nicolas Sarkozy en 2007.

Biografo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Max Gallo estas filo de malriĉaj italaj enmigrintoj. Lia patro, kiu venis el Piemonto, eliris lernejon post la akiro de sia atesto de studado dekunu-jaraĝe. Lia patrino venis el la regiono de Parmo. La familio Gallo vivis en Nico, kaj Max infanvivis dum la Dua Mondmilito. Lia patro estis tiam rezistanto, sed ne diris ĝin al sia ĉirkaŭularo. Max ĉeestis spektante al Okupado kaj al la Liberigo de Nico kaj travivis intense ĉiujn tiujn eventojn, kiuj profunde markis lin kaj ekdonis al li la deziron historivivi. Tamen la patro de Max, prudentulo, orientis Max al teknikaj studadoj por iĝi oficisto.

Studadoj[redakti | redakti fonton]

Li unue obtenis CAP-on[1] kaj poste trapasis abiturientan ekzamenon de matematiko.

En la jaro 1960, li ekhavis historian agregacion, kaj tial iĝis profesoro en la liceo Masséna. Li daŭrigis sian studadon ĝis doktoriĝo pri historio, kiun li akiris en 1968 per disertacio pri la propagando de la faŝisma Italio.

Ĵurnalisto[redakti | redakti fonton]

Max Gallo estis kronikisto ĉe la franca ĵurnalo L'Express dum 10 jaroj, en la 1970-aj jaroj, antaŭ ol eksiĝi. Post sia registara provo en la 1980-jaroj, li estris la redaktistaron de la ĉiutaga ĵurnalo Le Matin de Paris. Tiuepoke, la gazeto estis "mitterand-ŝatanto".[2] Li partoprenis en la radioprogramado L'Esprit public, prezentita de Philippe Meyer, en France Culture. La lasta interparolo de Max Gallo en tiu programado datiĝis de la 31-a de aŭgusto 2014.

Polemiko[redakti | redakti fonton]

Sklaveco de la nigruloj[redakti | redakti fonton]

La 4-a decembro 2004, invitito de la programo 12/14 de France 3, Max Gallo deklaris, pri la sklaveco de la nigruloj sub Napoleono: «Ĉu tiu ĉi makulo, ĉar temas pri vera makulo, estas kontraŭhomara krimo, mi ne scias.»[3]. La CM98 (Comité Marche du 23 mai 1998, esperantlingve Komitato Paŝado de la 23-a majo 1998) asocio ano de la Komitato por la Memoro de Sklaveco plendis kontraŭ li por negado de kontraŭhomara krimo sed ne sukcesis ĉar «ĉiu devas esti libera pridemandi sin pri historia fakto kiam ne plu estas homoj juĝotaj». La CM98 poste apelaciis sed malsukcesis ĉar la apelacia kortumo konsideris, ke «la Taubira leĝo ne kreis krimigecon apartan por protekti leĝe tian rekonon».

La 5-a julio 2006, la tribunalo de granda instanco deklaris la CM98 neagebla.

Politika vivo[redakti | redakti fonton]

Aktivulo kaj ano de la Franca Komunista Partio, li forlasis ĝin dum sia studado de historio.

Li aniĝis al franca socialista partio en 1981, post la demando de la nicaj socialistoj, kiuj serĉis famulon por kontraŭi la tiuepokan urbestron Jacques Médecin, kiu urbestris ekde jardekoj. Max Gallo estis tiam vere konita pro sia romano pri sia urbo Nico, La Anĝela Golfo (La Baie des Anges), kiu estis loka kaj nacia sukceso. Li sukcesis deputitiĝi en la Alpes-Maritimes departemento en 1981, sed li estis malvenkita okaze de la nica komunuma baloto, en 1983.

Li unuafoje renkontis François Mitterrand en la televidprogramo Apostrophes en 1976. En 1983, li iĝis ŝtata sekretario, registara proparolanto de la tria Pierre Mauroy registaro. Li partoprenis la modernigon de tiu ofico, interalie per kreado de ejo por ĵurnalistoj en la Elizeo. Lia kabineta direktoro estis François Hollande. Max Gallo forlasis la registaron en la jaro 1984 por dediĉi pli da tempo al sia literatura laboro kaj ankaŭ iĝi eŭropa deputito de 1984 ĝis 1994.

En 1992-1993, li forlasis la socialistan partion kun Jean-Pierre Chevènement, por krei la Mouvement des Citoyens (la Movado de la Civitanoj), kies prezidento li iĝis. En la jaro 1994, li tute forlasis sian politikan engaĝiĝon por nur verki. Li prezidis la komitaton por subtenado de Jean-Pierre Chevènement al la prezidenta baloto de 2002. En 2005, li aktivis kontraŭ la «Ne» al referendumo pri la Traktato pri Estigo de Konstitucio por Eŭropo.

La 13-an de marto 2007, li anoncis, ke li subtenos S-ron Nicolas Sarkozy dum la franca prezidenta baloto.

Ekde 2007, li konsideris, ke Francio trairadas iun «nacian adegan krizon», kiu ekis de la Unua Mondmilito, kaj kiu estas komparebla al la krizo de la Centjara Milito, konita de la Francoj.

Ano de la Franca Akademio[redakti | redakti fonton]

Post sia unua malsukcesa provo la 22-an de junio 2000 al brakseĝo numero 10a de Jean Guitton, kiam li ricevis nur 6 voĉojn post "blanka" baloto, li estis elektita la 31-an de majo 2007 en la Franca Akademio al brakseĝo numero 24a, kiu estis iam okupita de Jean-François Revel. Li estis akceptita la 31-an de januaro 2008 fare de Alain Decaux.

Malsano kaj morto[redakti | redakti fonton]

La 28-an de majo 2015, li agnoskis, ke li suferas pro la Parkinsona malsano, dirante, ke «la malsano ŝanĝas la aferkoncernecon de la verkisto kun si mem, kun la aliaj verkistoj kaj kun la mondo tia, kia ĝi estas».

Li mortis la 18-an de julio 2017, en sia hejmo de Vaison-la-Romaine, 85-jaraĝa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • La procesio de la venkintoj (Le Cortège des vainqueurs), Robert Laffont, 1972
  • La bela marbordo (Le Beau Rivage), Grasset, 1985
  • Banda milit' en Golfe-City (Guerre des gangs à Golfe-City), Robert Laffont, 1991
  • La arda ĉambro (La chambre ardente), Fayard, 2008
  • Kaino kaj Habelo' (Caïn et Abel), Fayard, 2011

Romanaj sekvoj[redakti | redakti fonton]

  • La Anĝela Golfo (La Baie des Anges), Robert Laffont, 1976
    • I. Ili venis el la montaro (Ils venaient de la montagne)
    • II. La konstruuloj (Les Bâtisseurs)
    • III. La palaco de la festoj (Le Palais des fêtes)
    • IV. La Promenejo de la Angloj (La Promenade des Anglais)
  • Mortintoj por Francio (Morts pour la France)
    • I. La sorĉistina kaldrono (Le Chaudron des sorcières), Fayard, 2003
    • II. La infera fajro (Le Feu de l'enfer), Fayard, 2003
    • III. La nigra paŝado (La Marche noire), Fayard, 2003

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Jezuo, la homo kiu estis Dio, (Jésus, l'homme qui était Dieu), XO, 2010

Politika-fikcio[redakti | redakti fonton]

  • La Granda Timego de 1989 (La Grande Peur de 1989), Robert Laffont, 1966
  • Banda milito ĉe Golfe-City (Guerre des gangs à Golfe-City), Robert Laffont, 1991

Historio[redakti | redakti fonton]

  • La Italio de Mussolini (L'Italie de Mussolini), Librairie académique Perrin, 1964
  • Maldekstrismo, Reformismo kaj Revolucio (Gauchisme, Réformisme et Révolution), Robert Laffont, 1968
  • Historio de la frankisma Hispanio (Histoire de l'Espagne franquiste), Robert Laffont, 1968
  • La nokto de la longaj tranĉiloj (La Nuit des longs couteaux), Robert Laffont, 1971 (kun multe da novaj editoradoj)
  • Tombego por la Komunum' (Tombeau pour la Commune), Robert Laffont, 1971
  • La Maldekstro mortis, vivu la Maldekstro ! (La Gauche est morte, vive la Gauche !), Odile Jacob, 1990
  • La Romano de la reĝoj (Le Roman des rois), Fayard, 2009
  • La falo de la romana imperio (La Chute de l'empire romain), XO, 2015
  • 1917, rusa pasio (1917, une passion russe), XO, 2017

Biografoj[redakti | redakti fonton]

  • La granda Jaurès (Le Grand Jaurès), Robert Laffont, 1984
  • Napoléon, Robert Laffont, 1997
    • I. La kanto de l' foriro (1769-1799) (Le Chant du départ)
    • II. La suno de Austerlitz (1799-1805) (Le Soleil d'Austerlitz)
    • III. La Imperiestro de la reĝoj (1806-1812) (L'Empereur des rois)
    • IV. La senmortulo de Sankta Heleno (1812-1821) (L'Immortel de Saint-Hélène)

Aŭtobiografio[redakti | redakti fonton]

  • Forgeso estas la diabla ruzo (L'oubli est la ruse du diable), XO, 2012

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • La artikolo estas traduko de la franclingva artikolo Max Gallo
  1. CAP estas franca diplomo. Ĝi signifas Certificat d'aptitude professionnelle, esperantlingve Atesto pri profesia kapableco. Vidu la vikipedian artikolon en la franca
  2. François Mitterand, maldekstrulo, estis la franca prezidento 1981-1995.
  3. lmsi.net[rompita ligilo]