Meza Frankonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazaj datumoj
Provinco: Bavario
Ĉefurbo: Ansbach
Areo: 7.244,85 km²
Loĝantoj: 1805791 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 236 / km²
Retejo: www.regierung.mittelfranken.bayern.de

Meza Frankonio (germane Mittelfranken) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario, kaj parto de Frankonio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 1805791 loĝantojn.

Ĉefurbo de la distriktaro estas Ansbach [Ansbaĥ] (kvankam Nürnberg havas pli ol dekoble da loĝantoj). Meza Frankonio estas konsiderinde pli dense loĝata ol la cetera Frankonio.

Administra divido

Malsupra Frankonio konsistas el sep distriktoj kaj kvin eksterdistriktaj urboj:

Distriktoj Eksterdistriktaj urboj

Urboj

(sen ripeto de la eksterdistriktaj urboj)

Riveroj, lagoj

Meza Frankonio havas riverojn kaj lagojn, kiuj parte estas ekonomie signifaj por surakva transporto kaj por turismo; sed ĝenerale la regiono havas kompare malmulte da akvo.

Riveroj:

Lagoj:

  • Altmühlsee
  • Großer Brombachsee
  • Igelsbachsee
  • Kleiner Brombachsee
  • Rothsee

La Rejn-Majn-Danuba Kanalo inter Bamberg kaj Kelheim kondukas tra Meza Frankonio kaj tuŝas la urbojn Erlangen, Fürth kaj Nürnberg.

Montaroj

La Frankonia Ĵuraso etendiĝas tra la oriento de Meza Frankonio. Plej alta monto estas Hesselberg, 689 metrojn alta.


Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la distriktaro