Michael Hesemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Michael Hesemann (naskiĝinta la 22-an de marto 1964) estas germana historiisto, kultura antropologo, ĵurnalisto kaj aŭtoro de furorlibroj internacinivele, specialiĝinta pri la Historio de kristanismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hesemann studis historion kaj kulturan antropologion ĉe la universitato de Göttingen. Nun li vivas en Düsseldorf kaj Romo, kie estas akreditita ĉe la Apostola Seĝo. Foje amasmedioj lin kvalifikas spertulo, historinivele, pri relikvoj[1]. Pro sia kvalifiko de akademia historiisto kaj esploristo, li frekventas la vatikanajn sekretajn arĥivojn eĉ la zonojn ankoraŭ ne malfermitajn al la publiko. Li kunlabore plivivigas la rilatojn de la juda Pave the Way Foundation kun la Katolika Eklezio.

Liaj 34 libroj (ĝis nun: 2011) estis publikigitaj almenaŭ en 14 lingvoj (certe en la germana, angla, hispana, itala, ĉeka, slovaka, hungara, rumena, kroata, greka, pola, rusa, nederlanda, franca) kun mondo-presado de ĉirkaŭ du milionoj da ekzempleroj. Hesemann prelegis en konferencoj kaj internaciaj kongresoj en almenaŭ 30 universitatoj de la kvin kontinentoj, inter kiuj precipe la Pontifika Laterana Universitato kaj ĝiaj filioj.

Apartaj historiaj esploroj de Michael Hesemann[redakti | redakti fonton]

La relikva Tabuleto de Romo (INRI)[redakti | redakti fonton]

Temas pri la tabuleto sur kiu estas inskribita la titolo motivanta la verdikton de krucumo. (Vidu bibliografion), kiun iu tradicio asertas esti ĝuste tiu uzita en tiu kazo.

Kun speciala permeso de la Apostola Seĝo, Hesemann science esploris la historion de la hipoteza, laŭ ia tradicio, skribaĵo sur la kruco de Jesuo, kiu restis neesplorita laŭ ĉirkaŭ 1700 jaroj. Per helpo de sep paleografiaj israelaj spertuloj aplikantaj la plej ĝis tiam sciencajn metodojn, li datigis tiun relikvon je la 1-a jarcento proponante ĝian aŭtentikecon (Vidu bibliografion).

Tiu konkludo, krom la admiro de la papo Johano Paŭlo la 2-a, ricevis konfirmon de la samtipaj studoj de Maria Rigato[2] kaj konsenton de profesoro Carsten Peter Thiede de la universitato de Bazelo kaj de esploristoj de la israela arkeologia situo Beer-Sheva. Sekve de tiu konkludo, konigita per furorlibro (Germanio 1999) kaj Italio (2010) “Titulus Crucis” (Surkruca Skribaĵo), la relikva tabeleto, ĉiam konservita en la Baziliko de Sankta Kruco en Romo, fariĝis objekto de vizito kaj de pilgrimuloj kaj de spertuloj.

Fàtima[redakti | redakti fonton]

Hesemann profesie interesiĝis, kaj verkis, pri la eventoj de la Mariaj aperoj en Fàtima por pruvi kaj konigi la mesaĝon de la “sekreto” konfidita al la, tiam knabino, fratino “Lucia”. Tiukaze li havis specialan permeson enketi rekte ĉe la tiama vivanta viziulino.

Sudario de Oviedo[redakti | redakti fonton]

En la verko “La silentaj atestaĵoj de Golgoto” (2000) li subtenas ke per sciencaj pruvoj oni rajtas aserti ke la “sudario” (ŝvitotuko) konservita en la katedralo de Oviedo montras figuron koincidantan kun la vizaĝo de la Mortotuko de Torino. Pro tio unu apogus historian gravecon de la alia, ĝuste kiel sugestas popolaj kaj literaturaj tradicioj.de kristanaj komunumoj.

La tombo de Sankta Petro[redakti | redakti fonton]

La ĉeeston de la tombo de Sankta Petro en Romo apogis tradicio, sed ne historia dokumenta konstato. Sed, fine, arkeologoj elfosis en la vatikanaj grotoj, ĝuste sub la ĉefaltaro siatempe establita, laŭtradicie, super la tombo de la ĉefapostolo en la Baziliko de Sankta Petro en Romo, kaj trafis ostojn kaj skribaĵon konfirmantajn la tradicion. Nu Hesemann fascinmaniere priskribas la diversajn stadiojn de la elfosaĵo kaj de la malkovro ĝin dokumentante per fotoj neniam publikigitaj ĝis tiam. Tiu verko estas aranĝita kun la kunlabora apogo de episkopo Vittorio Lanzani, nome responsulo pri la “administrantaro de la konstruaĵo de la Baziliko de Sankta Petro” kaj de profesoro pri historio Eva-Maria Jung-Inglessis. ([3]).

La nigraj legendoj[redakti | redakti fonton]

En sia libro “Kontraŭ la Eklezio. mitoj, nigraj legendoj, mensogoj”, 2007[3] fascine Hesemann diskonigas la rezultojn de kelkaj nuntempaj historiistoj reviziantaj aŭ diversforme prezentantaj la supozajn misfarojn de la Kristana Eklezio, precipe de ĝia Konfesio Katolika. Aparte rimarkindaj la pritraktoj pri Albigensoj, La ĉasado de sorĉistinoj, Krucmilitoj, Johana (papino)...

Sankta Paŭlo[redakti | redakti fonton]

En aprilo de 2008, post esploro en Grekio, Kipro, Turkio, Israelo kaj Malto, Hesemann publikigis “Paŭlon el Tarso” (arkeologia biografio) okaze de la “paŭla” jaro. En tiu verko li unuafoje prezentas, helpe de spertuloj de la “Krimopolico de Norda Vsstefalio, la plejeblan fizionomion de Paŭlo.

Vizaĝo de Paŭlo el Tarso aranĝita, sugeste de Hesemann, de la kriminala polico de LCA

Sekve de tiu verko, kaj ĝenerale pro sia historiesploro, li estis ŝarĝita instrui pri historio la diakonojn de la Ratisbona Diocezo, kaj ekdocentis pri la sama objekto en la seminario de Kolonjo.

Defendo pri Pio la 12-a[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2008 eliris lia libro “La papo kiu defiis Hitler. La vero pri papo Pio la 12-a”, kies enhavo estas frukto de esploroj, samokaze kunvenante kun la referanto kaj postulatoro por la proceso koncernanta la beatigon de Pio la 12-a, en la Vatikana Arĥivo, ĝuste inter la dokumentoj referencantaj al la dua mondmilito[4]: El tiu konsultado Hesemann deduktis ke Pio la 12-a tiel engaĝiĝis en la protekto de la judoj persekutataj ke li sukcesis savi la vivon de 850.000, kies 11.000 nur en Romo, dum la Holokaŭsto. Rimarkindas la arĥiva dokumentaro laŭ kiu Pio la 12-a, tiam nur ŝtatsekretario, petis diversflanke vizojn por 200.000 judoj nur tri semajnoj post la kristala Nokto okazinta la 9-an de novembro 1938 en Germanio. La kvanto de simila dokumentaro, ankoraŭ ne tute esplorita kaj, do, ankoraŭ ne konigita, impresis la verkiston kaj ties legantojn. La rezultoj de la publikigita esploro ricevis la konsenton kaj laŭdojn de la usonjuda asocio Pave the Way Foundation [4][5]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Bibliografion pli kompletan oni povas konsulti ĉe [5]

  • "Die kommende Weltkrise", 1998
  • "La titolo de Jesuo" 1999
  • "La sekreto de Fàtima" , 2002
  • "La silenta atestanto pri la Kalvario”, 2000
  • "La malkovro de la Sankta Gralo", 2003
  • "La unua papo", 2003
  • "La religio de Hitler", 2004
  • "La mensogo de Hitler", 2005
  • "Johano Paŭlo la 2-a La Granda", 2006
  • "La obskura homo" 2007
  • "Paŭlo el Tarso", 2008
  • "La papo kiu defiis Hitler”, 2008
  • "Jesuo de Nazareto. Arkeologoj sur la spuroj de la Savinto”, 2009
  • "Sango sur la ŝtofo de Kristo”, 2010
  • "Esploro pri la Mortotuko de Torino”, 2010
  • "Maria de Nazareto. Historio, arkeologio, legendoj”, 2011
  • ”Kontraŭ la Eklezio. Mitoj, nigraj legendoj, mensogoj”, 2007.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. ll Titolo Della Croce Di Gesù. Confronto tra i Vangeli e la Tavoletta-reliquia della Basilica Eleniana a Roma, Tesi Gregoriana. Serie Teologia 100, Roma 2005, ISBN 88-7652-969
  3. Origina titolo: Die Dunkelmämer, ‘’Muthen, Lügen und Legenden um die Kirken Geschichte’’.
  4. Nun estas publike konsulteblaj la dokumentoj rilatantaj al Pio la 11-a, nome ĝis 1939, kaj apartaj sektoroj de la dokumentaro de la sekvaj epokoj
  5. (PTWF) fondita de Gary Krupp, kiu celas la repacigon inter judismo kaj katolikismo (vidu [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]