Midhat Frashëri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Midhat Frashëri
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1880 (1880-03-25)
en Ioanino
Morto 3-an de oktobro 1949 (1949-10-03) (69-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj albana
Ŝtataneco AlbanioOtomana Imperio
Familio
Patro Abdyl Frashëri
Okupo
Okupo poeto • politikistoĵurnalistotradukistohistoriisto
vdr

Midhat Frashëri (albane: Mid'hat bej Frashëri, naskiĝis la 25-an de marto 1880 en Yanya, Otomana Imperio, nuntempe en Ioannina, Grekio; mortis la 3-an de oktobro 1949 en Novjorko, Usono) estis albana diplomato, politikisto, ĵurnalisto, verkisto, bibliofilo kaj unu el la kreintoj de la albana alfabeto. Li estas konsiderata gvida figuro en la albana naciisma movado (Balli Kombetar) kiu dum la 20-a jarcento alfrontis la faŝistojn kaj la komunistojn, luktinte por unuiĝinta Albanio. Tial li estas unu el la patroj de la albana naciismo[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Midhat Frashëri estis la filo de Abdyl Frashëri, eminenta albana politikisto kaj ŝtatisto de la 19-a jarcento kaj kreskis en Istanbulo, Turkio[2]. Li laboris en la otomana administracio Vilajet de Tesaloniko dum la periodo 1905-1910.

Bitola kongreso[redakti | redakti fonton]

Por detala artikolo, vidu sub Bitola kongreso

En novembro 1908 li partoprenis la kongreson de albanaj naciaj intelektuloj en Bitola kiu siatempe portis la nomon Monastir (Bitola Kongreso). La politikaj opinioj de Midhat alprenis naciisman trajton dum la Balkana Milito, kiam li vidis ke Albanio estis survoje esti disdividota en najbarajn landojn.

Albana deklaracio de sendependeco[redakti | redakti fonton]

Midhat estis unu el la gvidantoj en Vlorë en 1912. Li estis unu el la subskribintoj de la Deklaracio pri Sendependeco de Albanio. Poste li iĝis la albana ĉefkonsulo en Beogrado.

Inter 1922 kaj 1926 li estis la albana ambasadoro en Usono kaj Grekio. Fine de 1925 li retiriĝis de la politika sceno daŭrigante sian intelektan laboron kiel verkisto kaj en 1927 li fondis gravan bibliotekon en Tirano. Li heredas la arkivojn de la albanologo kaj paleontologo Franz Nopcsa, prizorgis librovendejon en Tirano kaj posedis la plej grandan personan bibliotekon en Albanio, nombrante ĉirkaŭ 20 000 librojn.

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Kun la progresanta faŝista regado en Germanio kaj Dua Mondmilito aspektante neevitebla kaj la invado kaj okupado de Albanio fare de la faŝistoj el Italio, Midhat denove politike aktivis kaj ekde 1941 estis la fondinto kaj politika gvidanto de la naciisma rezista movado Balli Kombëtar (Nacia Fronto) kun la ideo krei grandan, etnan Albanion kiu celis la aneksadon de Kosovo kaj de Çamëria. Hodiaŭ Çamëria situas ambaŭflanke de la grek-albana landlimo. En Grekio, ĝi inkludas la sekciojn de Tesprotio , Preveza kaj kelkajn lokojn en la orienta sekcio de Ioannina en la Epiro-regiono. En Albanio, Çamëria kovras la marbordan regionon sude de Himarë ĝis la greka limo[3]. Ankaŭ la Albana Nacia Liberiga Fronto, gvidita fare de la Albana Komunista Partio, ribelis kontraŭ la naziaj okupantoj.

Kontraŭkomunista elmigrado[redakti | redakti fonton]

Kun la retiro de germanaj soldatoj de Albanio Frasheri fuĝis en 1944 al Italio, dum la riĉa biblioteko kiun li fondis kun pli ol 20,000 libroj estis konfiskita tuj post la armea venko de la komunistoj en 1945 sub la gvido de Enver Hoĝa [Enver Hoxa]. Dum la periodo de la komunista regado, lia nomo estis forigita de oficialaj dokumentoj kaj pozitivaj referencoj al Midhat Frashëri estis malpermesitaj kaj grave punitaj.

La gvidantoj de Balli Kombetar elmigris kaj ankaŭ Midhat Frasheri transloĝiĝis une al Italio, En 1947 li proponis al Usono infiltri komandojn por batali kontraŭ la komunistoj[4] kaj en 1949 li ekloĝis en Usono kie li provis rekonstrui koalicion de kontraŭkomunistaj opoziciaj fortoj.

Premio[redakti | redakti fonton]

La 28-an de novembro 2012, per dekreto de la prezidento de Kosovo, Midhat Frasheri estis postmorte premiita per la Ordeno de Libereco.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Otomanaj aŭtoritatoj malpermesas la verkadon en la albana kaj la presadon de albanaj libroj. La albana lingvo estis malpermesata kiel lerneja kaj administra lingvo. Tial Frashëri, same kiel aliaj tiutempaj verkistoj uzis pseŭdonimon por preteriri tiujn restriktojn por siaj verkoj, Midhat Frasheri publikigis artikolojn en albanaj gazetoj sub la pseŭdonimoj Lumo Skendo, sed ankaŭ sub aliaj pseŭdonimoj kiel Ismail Malosmani, kaj Mali Kokoika. Li estas aŭtoro de kelkaj scienc-historiaj, edukaj kaj libroj pri arto, interalie Hidhe Shpuzi (Cendres i brases, 1915).

Sub la pseŭdonimo Lumo Skendo li eldonis en Tesaloniko la albanan nacian semajnĵurnalon Lirija (Libereco) kaj poste la revuon Diturija (Scio).

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Nuntempa albana alfabeto[redakti | redakti fonton]

Kiel deputito li partoprenis en la komisiono kiu evoluigis la albanan alfabeton. Antaŭ la Bitola kongreso, la albana lingvo estis skribita per kombinaĵo de ses malsamaj alfabetoj.

Mid'hat Frashëri estis unu el la kvindek delegitoj kiuj helpis formi la modernan albanan alfabeton.  Li iĝis vicprezidanto de la komisiono. Frashëri ankaŭ estis elektita prezidanto de la alfabeta kongreso kiu respondecis pri la organizo de la diversaj alfabetproponoj kune kun Parashqevi Qiriazi kiu estis direktorino de la komisiono pri la alfabeto. Dum la alfabeta kongreso Frashëri subtenis la adopton de la latina skribo (Istanbula alfabeto) por skribi la albanan lingvon[5].

Albanologia biblioteko[redakti | redakti fonton]

Lia biblioteko, unu el la plej bonaj en la Balkana Duoninsulo, iĝis la bazo por la Nacia Biblioteko de Albanio. La tuta biblioteko de Frashëri de proksimume 20 000 libroj, tiutempe la plej granda en Albanio, estis konfiskita fare de la komunista registaro. La biblioteko inkludis signifajn albanologiajn verkojn hereditajn de Franz Nopcsa von Felsö-Szilvás[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Stephanie Schwandner-Sievers, Bernd Jürgen Fischer, Albanian identities: myth and history, C. Hurst & Co. Publishers, 2002, p. 91.
  2. (en) Robert Elsie. "Mid'hat bey Frashëri:The Epirus Question - the Martyrdom of a People". Arkivita de la originalo, la 23-an de julio 2011.
  3. (en) «Owen Pearson, Albania in the Twentieth Century, A History - Volume II, Albania in Occupation and War (Albanio en la 20-a jarcento, historio - Volumo 2, Albanio dum Okupado kaj Milito), p. 264 . Arkivita el la originalo, la 10-an de oktobro 2012.
  4. (en) Simpson, Christopher (2014-06-10). Blowback: America's Recruitment of Nazis and Its Destructive Impact on Our Domestic and Foreign Policy (La Rekrutado de Nazioj de Ameriko kaj Its Destructive Impact on Our Domestic and Foreign Policy). Open Road Media. p. 83. ISBN  978-1-4976-2306-4
  5. (en) Skendi, Stavro (1967). The Albanian national awakening. Princeton: Princeton University Press. paĝoj 370–372. ISBN 9781400847761.
  6. (en) The issue of Epirus in political writings of Mid'hat bey Frashëri - Halili, Rigels - Nationalities Affairs – Issue 31/2007

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Deklaracio pri Sendependeco de Albanio

Otomanismo (turke: Osmanlıcılık)

Enver Hoĝa