Mieczysław Jastrun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mieczysław Jastrun
Persona informo
Mieczysław Jastrun
Naskonomo Mojsze Agatsztajn
Naskiĝo 29-an de oktobro 1903 (1903-10-29)
en Korolivka
Morto 22-an de februaro 1983 (1983-02-22) (79-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Etno judoj vd
Lingvoj polaukraina vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Subskribo Mieczysław Jastrun
Familio
Edz(in)o Mieczysława Buczkówna vd
Infanoj Tomasz Jastrun vd
Profesio
Alia nomo Jan Klonowicz vd
Okupo verkisto • poeto • tradukisto • literatursciencisto • eseisto vd
Laborkampo poezioeseo • translating activity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mieczysław JASTRUN (Korolówka, la 29-an de oktobro 1903Varsovio; la 22-an de februaro 1983) estis pola poeto kaj verkisto .

Tombo de Mieczysław Jastrun ĉe Tombejo Powązki en Varsovio

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito Jastrun aliĝis kiel volontulo kaj en la postmilita tempo li kunlaboris kun la literatura revuo Skamander, proksimiĝante al la homologa literatura movado. [1]

Dum sia tuta kariero Jastrun laboris en Łódź kaj Lvovo kiel instruisto kaj kiel tradukisto de rusaj verkistoj, inkluzive de Aleksandro Sergejeviĉ Puŝkin kaj Vladimir Vladimiroviĉ Majakovskij . [1]

Post la Dua Mondmilito Jastrun kunlaboris kun la revuoj Odrodzenie ("Renaskiĝo") kaj Kuźnicy ("Forĝejo"). [1]

La skribaĵoj de Jastrun elstarigis proksimecon al tradiciaj valoroj kaj moraloj, tiel formante ligon inter la Skamander- movado kaj la verkistoj de postaj generacioj. [1] La verkoj de Jastrun ankaŭ estis karakterizitaj per dekadencaj kaj simbolismaj elementoj kaj per socia protesto, filozofiaj kaj metafizikaj enhavoj.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Adam Mickiewicz. Varsovio: Eldonejo Polonia, 1955. 77 paĝoj.
Citaĵo
 La alveno de tiu ĉi libro kaŭzis al mi grandan plezuron, ĉar ĝi venas el la lando de la Majstro, el la lando kie tiom da bonaj Esperanto-verkistoj florigis, el la lando el kie, jam de multaj jaroj nenion mi ricevis. Des pli bone, ĝi eliras de ŝtata eldono. Bona signo.

Verkon pri vivo de famulo oni povas dufasone disvolvi, nome: kiel roman-historio, aŭ kiel eseo, scienca verko. La unuan pli ŝatas la «granda publiko»; la duan, la studemuloj. Mickiovitz, romantikulo kiel Byron, Hugo, Petofi aŭ nia Espronceda, naskiĝis tuj post la Pollanda divido. Li, infano, travivis la Napoleonan militiron; studento en Vilno, ekzilito en Rusujo, elmigrinto en Svislando, li estis preleganto en Collége de France kaj redaktoro de «Tribuno de la Popoloj», miksita en ĉiuj politikaj movadoj de la dua triono de la XIX-a jarcento kaj mortis pro ĥolero — tiu vipo de la pasinta centjaro — en Konstantinoplo, kiam li organizis la Polan legion por la Turko-Rusa milito, precize en 1855. Tia vivo sendube bone taŭgus por la unua fasono; tamen, la aŭtoro elektis la duan, kaj nur epizode la alian mencias pro la influo sur la Mickiewitza poezio. Kontraŭe, li tre detale studas liajn diversajn verkojn, iliajn genezojn, liajn pensojn kaj liajn profetaĵojn pri la 2000-a jaro (multaj jam plenumitaj). Kompreneble, mi ne tiel profunde konas la verkojn de A. M. (kvankam oni tradukis al Esperanto multajn pecojn) por akcepti aŭ malakcepti la asertojn de la aŭtoro; sed la libro estas serioza alporto al la kono pri granda poeto malmulte konata, mi eĉ diru, nekonata ĉe ni, ĉar mi pensas ke ne ekzistas hispana traduko de Mickiewitz. Komence, mi pensis ke tiu verko estas originala, nur noto sub 24-a paĝo avertas min, ke ĝi estas tradukaĵo, sendube de verko pretigita por memori la unuan jarcenton de lia morto. La lingvo estas, ĝenerale, bona, konciza kaj laŭ fundamenta. Mi trovas kelkajn trafajn vortojn: kolerika, sentimentoj, malĝustan konstruon: ne ili restas (ili ne restas). Kie la aŭtoro aŭ tradukanto faletas, estas en la propraj nomoj: li esperantigas personan nomon (Volter, paĝo IO); sed skribas ortografie aliajn (Schiller, Byron, Goethe). Same okazas en la urbaj nomoj (Lozano, paĝo 51); sed ŝancelas alie (Firenzo, paĝo 3O; Florenco, paĝo 64). La signo de akuzativo en la personaj nomoj ankaŭ estas malĝuste metita: ie ĝi mankas (vizitos Goethe, paĝo 30); alie strange (Hermanon Everbek, Borison Gudunov, paĝo 30. Kial ne Borison Gudunovon, aŭ Boris-Gudunovon aŭ eĉ Boris Gudunov'n?).

Sed entute ĝi estas meritplena verko, leginda alporto al la kulturo por nia Esperanto. Mi varme atendas pluajn eldonojn de la nobla lando de la Vistulo
— Amalia Núñez Dubús. Boletín n086 (feb 1956)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 le muse.