Mikronezia sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mikronezia sturno
Mikronezia sturno
Mikronezia sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Aplonis
Specio: 'A. opaca'
Aplonis opaca
(Kittlitz, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mikronezia sturno (Aplonis opaca) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnojAplonis.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas indiĝena de Mikronezio, Nordaj Marianoj kaj Palaŭo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Oni agnoskas 7 subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • aenea (Takacukasa & Jamaŝina, 1931) – Norde de Nordaj Marianoj (Asuncion, Agrihan, Pagan, Alamagan).
  • guami (Momiyama, 1922) – Sude de Nordaj Marianoj (Saipan, Tinian, Rota, Guam, kie estas predata de serpento).
  • orii (Takacukasa & Jamaŝina, 1931) - Palaŭo (Kajangel, Babelthuap, Koror, Garakajo, Ngesebus, Peleliu, Ngabad, Angaur).
  • kurodai (Momijama, 1920) - Yap, en pleja sudo de okcidentaj Karolinoj.
  • anga (Momijama, 1922) - Karolinoj (Ulithi, Fais, Faraulep, Uksoleai, Ifalik, Lamotrek, Ĉuuk, Lukunor, Nukuoro).
  • ponapensis (Takacukasa & Jamaŝina, 1931) - Pohnpei (inklude Atolon Kapingamarangi, 740 km suodkcidente de ĉefa insulo), en orientaj Karolinoj.
  • opaca (Kittlitz, 1833) - Kosrae, en plejaj orientaj Karolinoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Micronesian Starling.jpg
Micronesian Starling

Ili estas tre nigrecaj birdoj kun iom da metaleca brilo kaj fortikaj bekoj. Ege rimarkindas la helflavaj irisoj. Junuloj havas helajn subajn partojn tre striecaj malhele kaj vertikale, ne estas brilaj kaj havas brunajn irisojn.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Mikroneziaj sturnoj konsumas fruktojn, semojn, eventuale insektojn kaj ovojn de marbirdoj.[1] Ili kuraĝiĝas ĉe homoj kaj sekvas ilin en marbirdajn koloniojn por rabi ovojn de la marbirdoj elpelitaj de tiuj.

Tiuj bruemaj birdoj vivas en grupoj kaj nestumas en truoj ĉu de kokospalmoj aŭ de aliaj arboj, sed ankaŭ de kalkaj klifoj aŭ en lignaj telefonfostoj. La ino demetas ĝis 4 verdecajn ovojn kaj ambaŭ gepatroj kovas. Sturnidoj estas nudaj (senplumaj), blindaj kaj helponecesaj post eloviĝo. Unu generinto restas ĉe la idoj dum alia havigas manĝon al nesto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. JD Reichel and PO Glass (1990) "Micronesian Starling Predation on Seabird Eggs." Emu 90: 2 135-136