Milan Rúfus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milan Rúfus
Persona informo
Milan Rúfus
Naskiĝo 10-an de decembro 1928 (1928-12-10)
en Závažná Poruba
Morto 11-an de januaro 2009 (2009-01-11) (80-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj slovaka vd
Ŝtataneco Slovakio vd
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • tradukistoverkisto • eseisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Milan Rúfus (naskiĝis la 10an de Decembro 1928, Závažná Poruba, Ĉeĥoslovakio – mortis la 11an de Januaro 2009, Bratislavo, Slovakio) estis slovaka poeto, literaturhistoriisto, tradukisto kaj eseisto.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis masonisto, sed ankaŭ vilaĝaktoro kaj reĝisoro. En sia juneco lia patrino estis hejmmastrino, tajlorino, sed ankaŭ aktiva, kulturkleriga agantino.

Bazlernejon li frekventadis en sia naskiĝloko. En la jaro 1948 li abiturientiĝis en Liptovský Mikuláš. Dum la jaroj 1948-1952 li studis la slovakan lingvon kaj historion en la Filozofia fakultato de Komenský-Universitato en Bratislavo. Post la fino de la altlerneja studado li restis en Filozofia fakulto de Komenský-universitato kiel pedagogo. Li prelegis historion de slovaka kaj ĉeĥa lingvoj. En stud-jaro 1971- 1972 li funkciis en universitato en Napolo, Italio, kie li instruis slovakajn lingvon kaj literaturon. Ekde la jaro 1990 ĝis sia morto en la jaro 2009 li vivis en Bratislavo.

Milan Rúfus mortis la 10an de Januaro 2009 en Bratislavo. Li estis entombigita en Závažná Poruba. Liaj samvilaĝanoj plenumis lian deziron kaj en tombo estas lia vizaĝo direktita al lia amata monto Poludnica. La vortoj , kiuj diris pri sia naskiĝloko plenumis post morto :

Citaĵo
 Mi revenos tien.

Ankaŭ se mi havus okulojn nur por ploro, Mi revenos tien.

Ankaŭ blinde mi revenos tien. 

Verkado[redakti | redakti fonton]

La unuajn poemojn li publikigis en la gazetoj Prameň, Nový rod, Mladá tvorba kaj aliaj. Li debutis per la poemkolekto „Až dozrieme”. Li havis fortan socisentemon kaj inspiriĝis ankaŭ per verko de fotografisto Martin Martinček. Krom verkaro por plenkreskuloj li dediĉiĝis ankaŭ al verkado de libroj por infanoj kaj junularo. Per sia verkado li apartenas al plej signifaj slovakaj poetoj. Li prezentiĝis kiel poeto kun patrujamo, respektanta moralan valoron de homa agado. Tre percepteme kaj senteme li serĉis sencon kaj kernon de homa vivo.

Krom propra verkado li ankaŭ poemigis slovakajn fabelojn de Dobšinský kaj dediĉĝis al tradukado el la norvega, la hispana, la rusa kaj la ĉecha lingvoj. Liaj verkoj libre aperis en la angla, la bulgara, la ĉeĥa, la hungara, la germana, la franca, la norvega, la pola, la romaa, rusa, la itala kaj aliaj lingvoj.

Rúfus havis proksiman rilaton kun Liptova artpentristo, kaj tre sentema homo, Igor Rumanský. Poemkolektoj „Čítanie z údelu” kaj „Óda na radosť” estis ilustritaj ĝuste de Igor Rumanský.

Milan Rúfus havis belan rilaton kun sia filino Zuzana, kiu restis tutan vivon pro invalideco kiel infano. Zuzana dediĉis al sia patro memorlibreton, ilustritan per siaj propraj bildetoj. Por ĉiu ilustraĵo la patro kreis poemon. Tiamaniere ekestis libro por infanoj „Modlitby za dieťa” (Preĝoj por infano).

Premioj[redakti | redakti fonton]

Milan Rúfus ricevis multajn honorigojn kaj en kaj ekster Slovakio. En la jaro 2009 li ricevis sian lastan honorigon – Kruco de Pribina, altranga Slovakia ŝtata premio, pro eksterordinaraj meritoj kaj kultura evoluo de la lando. Ekde la jaro 1991 estis Rúfus ĉiujare proponata por Nobel-premio pri literaturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Milan Rúfus en la slovaka Vikipedio.