Monta jakuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monta jakuo
Monta jakuo, masklo
Monta jakuo, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Penelopina
Specio: P. nigra
Penelopina nigra
(Fraser, 1850)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra penelopoMonta jakuo (Penelopina nigra) estas specio de birdo de la familio de Kracedoj kiu parencas al nestamasuloj de Aŭstralazio. Oni ne konas subspeciojn.[1]

Distribuado, habitato kaj statuso

Ĝi troviĝantas en altaj teroj (de tie la komuna nomo Monta jakuo) de Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, suda Meksiko, kaj Nikaragvo.[2]

Masklo (bluecnigra) kaj ino (bruna)

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj de 500 al 2500 metroj super marnivelo. Ties populacio malpliiĝis multe lastatempe: Listita kiel specio Malplej Zorgiga en 1994, ĝi estis suprenlistita al Preskaŭ Minacata en 2000 kaj, oni determinis, ke ĝi estas malpli komuna ol iame supozite, al Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[3]

Aspekto

Ili estas 59 al 65 cm longaj. La specio estas klara kazo de seksa dimorfismo. La plumaro de maskloj estas nigra kaj brila en dorso kaj flugiloj kaj malhelbruna en ventro; ĉe inoj estas bruneca strie je nigra, kun pli malhela vosto kun nigraj bendoj. Ambaŭkaze la beko kaj gorĝosako estas ruĝaj same kiel la kruroj. Estas ankaŭ blueca nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology
  2. Brooks, Daniel M., Laura Cancino & Sergio L. Pereira (eds). (2006) Conserving Cracids: The most Threatened Family of Birds in the Americas (pdf), Houston Museum of Natural Science. ISBN 0-9668278-2-1.
  3. Vidu BirdLife International (2004, 2007a,b).