Monta serpentaglo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Monta serpentaglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Spilornis
Specio: S. kinabaluensis
Spilornis kinabaluensis
(Sclater, 1919)
Konserva statuso
v  d  r
Information icon.svg


La Monta serpentaglo (Spilornis kinabaluensis), konata ankaŭ kiel Kinabalua serpentaglo, estas rabobirdo kiu troviĝas en norda Borneo. Ĝi troviĝas je altitudoj de 1000-4100 m en arbaroj, ĉefe ĉe nanarbaroj. Kie ties teritorio koincidas, la Kresta serpentaglo ĝenerale loĝas je pli malaltaj altitudoj. La Monta serpentaglo estas pli malhela ol la bornea subspecio de la Kresta serpentaglo.

La Monta serpentaglo estas minacata pro habitatoperdo. Tamen ili loĝas ene de la Nacia Parko Kinabalu kaj en la Nacia Parko Gunung Mulu. Ties altaltitudaj habitatoj estas kutime tro malproksime por lignoproduktado kaj agrikulturo, kio faras kelkajn el siaj teritorioj sekuraj.

Referencoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj