Montokasino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
EŬROPAJ KRISTANAJ MONAĤEJOJ
“MONTOKASINO”
Abateja pordego: malalte maldekstre, la abateja ŝildo.
nomo = abatejo Montokasino
fondisnto = Benedikto de Nursio ]
urbo =Kasino = Latio (Italio)
naskiĝodato = 6-a jarcento
eldetruoj = diversaj (kvarfoje)
rekonsruoj = diversaj
notoj = spirita patrino de ĉiuj monaĥejo
41°29′24″N 13°48′50″E  /  41.49°N, 13.81389°O / 41.49; 13.81389 (Montokasino)

La Abatejo Montokasino estas konatega monaĥejo benediktana de Latio, en komunumo Kasino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita en 529 far Sankta Benedikto de Nursio sur loko de antikvaj turo kaj templo dediĉita al la diaĵo Apolono, situinta je 519 metrojn rilate marnivelon, la abatejo suferis laŭlonge de sia historio alternan sorton de detruoj, disrabadoj, tertremoj kaj sinsekvaj rekonstruoj.

En 577, dum al longobarda invado, la monaĥejo estis detruita unuafojon de longobardoj kaj la monaĥa komunumo, kune kun la restaĵoj de la Sankta fondinto, devis rifuĝiĝi en Romo. Sekve, ekde 643 la tiejaj monaĥoj gastiĝis ĉe la komunumo de Sankta Kolombano en Bobbio (Pavio-Italio) kaj poste en aliaj abatejoj kaj monaĥejoj en Italio kaj traeŭrope, disvastigante tiel la vivmanierojn kaj Regulon de Sankta Benedikto.

Rekonstruite ĉirkaŭ la jaro 717-a impulse de abato Petronaco el Montokasino, la abatejo estis detruita duafojon disrabe de Saracenoj en 883, kaj estos rekonstruita, laŭvole de papo Agapito la 2-a nur en 949.

Laŭlonge de la tuta mezepoko, la abatejo estis vivega centro de kulturo influe de siaj abatoj, siaj Bibliotekoj. siaj Arĥivoj, porskriptoriaj kaj porminiaturaj skoloj, en kiuj oni transskribis kaj konservis diversajn verkojn de la antikveco. Historiaj grande interesaj atestaĵoj estis ricevitaj kaj kribre konservitaj en Montokasino: de la plej multvaloraj dokumentoj en la vulgara lingvo (itala) ĝis al la famaj montokasinaj miniaturitaj kodeksoj kaj raregaj inkunabloj.

La plej konsiderinda el ĝiaj abato estis Dezidero – estonta papo Viktoro la 3-a entombigita en la sama abatejo – kiu ĉe la fino de la 11-a jarcento rekontruigis, malkonstruigante la antaŭan, la tutan abatejon kaj ornamis la preĝejon per altvaloraj freskoj kaj mozaikoj, kies reflekto oni povas vidi ankoraŭ hodiaŭ en tiuj kiuj la sama abato komisiis kaj plenumigis en la Abatejo Sanktaj Anĝeloj in Formis. El la Chronica Monasterii Casinensis (Kroniko de la kasina monaĥejo) ni alprenas ke la abato Dezidero elspezis energiojn kaj rimarkindajn kapitalojn por la rekonstruo de la abateja preĝejo, starigita en nur kvin jaroj ekde 1066 ĝis 1071, utiligante ŝtonecajn materialojn venigitajn el Romo kaj engaĝigante mozaikistojn kaj diverstipajn artistojn el Bizanco.

La plejgranda parto de la dekoracioj – de la preĝejo kaj de la novaj medioj de la abatejo sinsekve reestablitaj – estis konstituitaj precipe de pentraĵoj, hodiaŭ preskaŭ ĉiuj perdiĝintaj kaj kies oni konas nur iujn temojn, kiel la “Historiojn de la Malnova kaj Nova Testamentoj” inter kiuj la atrio, kies plurestas – konservitaj – la Tituli (skribaĵoj informantaj) skribitaj de la ĉefepiskopo de Salerno, Alfano.

La sinturno al bizancaj mozaikistoj estis necesigita, kiel oni legas en “Chronica (kroniko), el la fakto ke “ekde 500 jaroj la latina majstraro estis preterlasinta la praktikon de tiu arto kaj similaĵoj, kaj per la helpo de tiu homo inspiriĝinta el Dio ili estis revigligitaj en tiu nia tempo”, krome, “Por ke ĝia praktiko ne falus denove en forgeson en Italio, tiu homo, riĉa en saĝo, decidis ke multaj junuloj de la monaĥejo estu per ĉiu diligenteco inicitaj en tiuj artoj. Tamen, ne nur el tiu kampo, sed ankaŭ koncerne ĉiujn manlaboraĵojn kiujn oni povas plenumi per oro, bronzo, fero, vitro, eburo, gipso aŭ ŝtono, li venigis la plej validajn artistojn selektitajn de la monaĥoj”.

Precipa ŝtuparego.

Denove ruinigita pro tertremo (estas la tia fojo) en 1349 kaj denove rekonstruita en 1366 ĉirkaŭ, la abatejo ricevis en 17-a jarcento la tipan aspekton de baroka monumento danke ankaŭ al la dokoraciaj pentraĵaj verkoj de diversaj artistoj inter kiuj Luca Giordano, Francesco Solimena, Francesco de Mura, Giovanni de Matteis.

La batalo de Monte Cassino[redakti | redakti fonton]

Tiuforme alvenis ĝis la februaro de 1944, kiam la abatejo troviĝis meze de la batalo de Monte Cassino dum la dua mondmilito: la aliancana armeo, kiu erare suspektis [1] la ĉeeston de germanaj soldatoj interne de la strukturo, oni ordonis bombadi. La bombado komencis la matenon de la 15-a de februaro kaj precize mezpezaj bombavioj eldetruis la monaĥejon. Sub la bomboj estis trovitaj nombraj popolanoj rifuĝintaj en la enaj kaj najbaraj strukturoj opiniataj sekuraj, iuj soldatoj germanaj kaj ankaŭ 40 soldatoj de la hinda divizio de la aliancana armeo.[2]

La abatejo post la bombado de Aliancanoj.

En la bombado partoprenis la soldato Walter M. Miller, estonta verkisto kiu ĝuste el tiu sia sperto kaptis inspiron por la grava verko, Kantiko por Leibowitz.

Merite de la tiama abato Gregorio Diamare, kaj de la kolonelo Schlegel[3] de la mmotormova divizio Hermann Goring, la arĥivo kaj altvaloraj bibliografiaj dokumentoj estis translokigitaj al sekura loko.

Rekonstruo, startigita tuj post la fino de la milito, celis ekzaktan reprodukton de antaŭa monaĥejo.

La abatejo vidita el la pola Tombejo de Montokasino.

La rekonstruo estis efektigita de 1948 ĝis 1956, sub la gvido de Giuseppe Breccia Fratadocchi, kiu realigis rekonstruon el la interno de la abatejo kun blindaj spacoj kaj muroj inter la kornicoj de la volboj, kontraŭita tamen de historiistoj de la arto, akregaj malamikoj de la “falsa antikvo”.

Dum la jaroj okdekaj estis komisiitaj kaj efektivigitaj diversaj vere valoraj freskoj kiuj, ĝis nun, plu ornamas la Bazilikon, al la pentristo Pietro Annigoni. En realigo de tiu pentraĵa ciklo partoprenis elstaraj disĉiploj de la majstro, kiuj tie stampis ĉefverkojn. Ili estas Romano Stefanelli, Ben Long kaj Silvestro Pistolesi.

Papo Benedikto la 16-a vizitis Montokasinon la 24-an de majo 2009, en 65º datreveno de la detruo de la abatejo. La papo – kiu okaze de sia leviĝo al la Petra Katedro estis elektinta por si la nomon “Benedikto” ankaŭ por indiki fonton de sia inspiro – preĝis sur la tombo de la sanktulo, substrekante en la prelegoj ties gravegan influon en la formiĝo de la eŭropa kulturo.

Personecoj ligitaj al Montokasino[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Itallingve:
    • Giovanni Carbonara, Iussu Desiderii. Montecassino e l'architettura campano-abruzzese nell'undicesimo secolo, Roma, Università degli studi - Istituto di fondamenti dell'architettura, 1979.
    • Mariano Dell'Omo, Montecassino. Un'abbazia nella storia, Montecassino, Biblioteca della Miscellanea Cassinese 6, 1999.
    • Mariano Dell'Omo, Storia del monachesimo occidentale dal medioevo all'età contemporanea. Il carisma di san Benedetto tra VI e XX secolo, Jaca Book, Milano, 2011, passim.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ken Ford, Le quattro battaglie di Cassino, Lo sfondamento della Linea Gustav, Edizioni Osprey Publishing, 2009, pag.55: "La nazioj, por protekti la vererindan establaĵon, estis deklerinta “neŭtrala zono” la tricentmetran zonon ĉirkaŭantan la monaĥejojn kaj retirigis siajn trupojn kun malpereso ĉiukase reveni. Tamen, ju pli la batalado alproksimiĝis, des pli la zono neŭtraligita malpliiĝis, ĝis kiam von Senger ordonis instaligi artileriajn postenojn ĝuste iom ekstere de la monaĥejaj muregoj”
  2. Ken Ford, Le quattro battaglie di Cassino, Lo sfondamento della Linea Gustav, Edizioni Osprey Publishing, 2009, pag.56: "La matenon de 15-a de februaro, 142 pezaj bombavioj kaj 144 mezpezaj eldetruis la antikvan abatejon de Montokasino. La potencegaj bomboj elfaligitaj sur historiplenan establaĵon ĝin igis amaso de ruinaĵoj. La pezega dispista bombado mortigis sennombrajn civilulojn kaj eĉ pli germanajan soldatojn de la surmontetaj cirkaŭaj pozicioj... Ankaŭ soldatoj de la hinda divizio en la rifuĝejoj sur la flankoj de la monto... La monaĥejo ne plu ekzistis, kaj kun ĝi ĉesis ĉiuj baraĵoj: nun sur Montokasino povis malsupreniri la tutflanka milito.
  3. Studi Cassinati

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]