Napolo
Napolo | |||
itale: Napoli, napole: Napule | |||
urbo | |||
Vido al napola golfo kaj Vezuvio
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Napoli | |||
Ŝtato | Italio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Apenino | ||
Regiono | Kampanio | ||
Provinco | Provinco de Napolo | ||
Historiaj regionoj | Romia Imperio, Regno de Napolo, Itala reĝlando | ||
Montaro | Flegreaj kampoj | ||
Vulkano | Vezuvio | ||
Konataj lokoj | 6
| ||
Golfo | Golfo de Napolo | ||
Situo | Napolo | ||
- alteco | 17 m s. m. | ||
- koordinatoj | 40° 50′ 00″ N 14° 15′ 00″ O / 40.83333 °N, 14.25000 °O (mapo) | ||
Areo | 117,27 km² (11 727 ha) | ||
Loĝantaro | 963 357 (30.07.2009) | ||
Denseco | 8 214,86 loĝ./km² | ||
Fondo | 326 antaŭ Kristo | ||
Urbestro | Luigi De Magistris | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 80100, 80121-80147 | ||
Telefona antaŭkodo | 081 | ||
ISTAT | 063049 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Historic Centre of Naples | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1995 (#19) | ||
Numero | 726 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iv | ||
Patrono | Sankta Januaro | ||
Festa tago | 19-a de septembro | ||
Situo de Napolo enkadre de Italio
| |||
Vikimedia Komunejo: Napoli | |||
Retpaĝo: www.comune.napoli.it | |||
Demonimo : Napoletani |
Napolo (itale: Napoli, (IFA: [ˈnaːpoli]; en napola: Napule, IFA: [ˈnaːpulə] aŭ [ˈnaːpələ]), latine: Neapolis) estas - post Romo kaj Milano - la trie plej granda administracia komunumo en Italio kaj la plej granda urbo de Sud-Italio. Ĝi estas administra centro de la regiono Kampanio. La komunumo havas mem 963.357 loĝantojn, sed ĝia aglomeraĵo havas inter 3 kaj 5 milionojn, depende de la kalkul-bazo.[1]
La urbo situas duonvoje inter Vezuvio kaj alia vulkana areo, Campi Flegrei en la mezo de la Golfo de Napolo. La urbo havas internacian flughavenon (Capodichino) kaj grandan marhavenon.
La urba granda arta kaj arkitektura trezoro estas protektata de UNESKO, kiu jam en 1995 registris la urbocentron en la listo de la monda homarana heredaĵo.[2]
Historio
Inter la 9-a kaj la 8-a jarcento a.K. helenaj koloniistoj fondis la urbon Partenope. Ĝis situis sur la monteto Pizzofalcone kaj estis la kerno, el kiu poste evoluis Napolo. Inter la fino de la 6-a kaj la komenco de la 5-a jarcento a.K. la urbo estis refondita pli malsupre, ricevis la nomon Neapolis (greke Νεάπολις ) kaj estis konata kiel unu el la ĉefaj urboj de la greka imperio.[3] Dum ĝia preskaŭ trimiljara historio Napolo pluraj fremdaj regadoj sekvis unu la alian. Malgraŭ tio la urbo ludadis gravan rolon en Italio kaj en Eŭropo.
Post la fino de la romia imperio en la 7-a jarcento la urbo formis dukolandon, kiu estis sendependa de la Bizanca imperio. Poste, ek de la 13-a jarcento ĝis la nacia unuiĝo de Italio, ĝi estis dum ĉirkaŭ sescent jaroj la ĉefurbo de la plej granda itala ŝtato ampleksanta tutan sudan Italion, kaj, dum kelkaj periodoj, ankaŭ Sicilion. La unua provo unuigi Italion ekis en Napolo komence de la 15-a jarcento sub regado de Ladislao 1-a de Napolo. Poste la urbo iĝis la politika centro de la Reĝolando Aragonio.[4]
Pro historiaj, artaj, politikaj kaj geografiaj kialoj, Napolo estis, de la malalta mezepoko ĝis la Unuiĝo de Italio, unu el la ĉefaj kulturaj referencejoj, same kiel aliaj ĉefaj ĉefurboj de kontinenta Eŭropo.
La aligo al la itala nacia ŝtato ekigis relativan soci-ekonomian malprogreson[5][6] de la urbo kaj de la tuta sudo de Italio. Nuntempe Napolo estas unu el la plej grandaj metropoloj en Italio kaj en la tuta Mediteraneo. La urbo konservas sian historian trajton de grava centro de artoj kaj sciencoj kaj estas unuaranga turisma celo. En Napolo situas Villa Rosebery, unu el la tri oficialaj sidejoj de la Prezidento de la Respubliko Italio.
Napolo estas la origina loko de la pico.
En Napolo oni nomas la lokan mafion Camorra.
En Napolo oni parolas specifan lokan dialekton.
En la fama futbalklubo SSC Napoli ludis Diego Armando Maradona.
Vidindaĵoj
Servoj
Famuloj
- en Napolo naskiĝis hungaraj reĝoj Karolo la 1-a (Hungario) kaj Karolo la 2-a (Hungario)
Partneraj urboj
Inter la partneraj urboj de Napolo estas:
Esperanto en Napolo
Giovanni Cacciapuoti en Napolo aperigis en 1902 gazeton L' Esperantista; en 1903 li fondis Esperanto-grupon en Napolo, kiu baldaŭ malaperis, kaj tiam refondiĝis loka-grupo nur en 1922.
En Oktobro de 1929 Giuseppe Quitadamo fondis la "Associazione Nazionale Stenografi-Esperantisti" ("Nacia Asocio de Esperantistoj Stenografistoj" en Napolo.
Pri Napolo ekzistas esperantlingva gvidlibro Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵo.[7]
Referencoj
- ↑ Datenoj Istituto Nazionale di Statistica|ISTAT
- ↑ Vidu la koncernan paĝon en la oficiala retejo de UNESKO, World Heritage Centre.
- ↑ Wanderlingh Attilio, I giorni di Neapolis, Edizioni Intra Moenia, Napolo aprilo 2001
- ↑ Storia di Napoli
- ↑ La nascita del Regno d'Italia e l'impoverimento del Sud
- ↑ Historia verko: Cafiero Salvatore, Questione meridionale e unità nazionale, Ed. Carrocci 1996. ISBN 88-430-0386-0
- ↑ Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵo