National Football League

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La National Football League (mallongigo: NFL; anglalingve por "Nacia Piedpilka Ligo") estas la plej granda ligo por profesia usona piedpilko, kaj unu el la ĉefaj profesiaj sportligoj de Nordameriko. Ĝi konsistas el 32 teamoj trans diversaj usonaj urboj kaj regionoj. La ligo estas dividita en du subligoj: la American Football Conference (AFC) kaj la National Football Conference (NFC). Ĉiu subligo estas plu dividita al kvar divisioj de kvar teamoj, nomata East (orienta), West (okcidenta), North (norda), kaj South (suda). Dum la regulara sezono de la ligo, ĉiu teamo ludas 16 matĉojn dum deksep-semajna tempo, ĝenerale de septembro al decembro. Ĉe la fino de la regulara sezono, dekdu teamoj, ses teamoj de ĉiu subligo, ludas en turniro. La turniro finas kun la NFL ĉampioneca ludo, la Super Bowl. Ĉi tiu fina ludo norme okazas ĉe antaŭelektita loko kiu estas ofte urbo havanta NFL-teamon. Unu semajnon poste la Super Bowl, elektitaj ludantoj de la AFC kaj NFC denove kontraŭiĝas ĉe la Pro Bowl, nune okazanta en Honolulu, Havajo.

La NFL estis fondita en 1920 kiel parto de la American Professional Football Association. Ĝi adoptis la nomo National Football League en 1922.

American Football Conference
Divido Teamo Stadiumo Urbo/Lokejo
East Buffalo Bills Ralph Wilson Stadium Orchard Park, Nov-Jorkio (apud de Buffalo)
Miami Dolphins Sun Life Stadium Miami Gardens, Florido (apud de Miamio)
New England Patriots Gillette Stadium Foxborough, Masaĉuseco (apud de Bostono)
New York Jets Meadowlands Stadium East Rutherford, Nov-Ĵerzejo (apud de Nov-Jorko)
North Baltimore Ravens M&T Bank Stadium Baltimoro, Marilando
Cincinnati Bengals Paul Brown Stadium Cincinnati, Ohio
Cleveland Browns Cleveland Browns Stadium Cleveland, Ohio
Pittsburgh Steelers Heinz Field Picburgo, Pensilvanio
South Houston Texans Reliant Stadium Houston, Teksaso
Indianapolis Colts Lucas Oil Stadium Indianapolis, Indianao
Jacksonville Jaguars Alltel Stadium Jacksonville, Florido
Tennessee Titans LP Field Naŝvilo, Tenesio
West Denver Broncos INVESCO Field at Mile High Denvero, Koloradio
Kansas City Chiefs Arrowhead Stadium Kansasurbo, Misurio
Oakland Raiders McAfee Coliseum Oakland, Kalifornio
San Diego Chargers Qualcomm Stadium San Diego, Kalifornio
National Football Conference
Divido Teamo Stadiono Urbo/Lokejo
East Dallas Cowboys Cowboys Stadium Arlington, Teksaso (apud de Dallas)
New York Giants Meadowlands Stadium East Rutherford, Nov-Ĵerzejo (apud de Nov-Jorko)
Philadelphia Eagles Lincoln Financial Field Filadelfio, Pensilvanio
Washington Redskins FedEx Field Landover, Marilando (apud de Vaŝingtonio)
North Chicago Bears Soldier Field Ĉikago, Ilinojo
Detroit Lions Ford Field Detrojto, Miŝigano
Green Bay Packers Lambeau Field Green Bay, Viskonsino
Minnesota Vikings Hubert H. Humphrey Metrodome Minneapolis, Minesoto
South Atlanta Falcons Georgia Dome Atlanto, Georgio
Carolina Panthers Bank of America Stadium Charlotte, Nord-Karolino
New Orleans Saints Louisiana Superdome Nov-Orleano, Luiziano
Tampa Bay Buccaneers Raymond James Stadium Tampa, Florido
West Arizona Cardinals University of Phoenix Stadium Glendale, Arizono (apud de Phoenix)
St. Louis Rams Edward Jones Dome Sankta-Luizo, Misurio
San Francisco 49ers Candlestick Park San-Francisko, Kalifornio
Seattle Seahawks Qwest Field Seatlo, Vaŝingtonio