Nederlanda Esperanto-Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nederlanda Esperanto-Junularo (mallonge "NEJ") estas la landa sekcio de TEJO por Nederlando kaj havas sian sidejon en Amsterdamo.

La asocio fondiĝis je la 9-a de januaro, 1965. Laŭ ĝia statuto ĝi celas disvastigi Esperanton, speciale inter junuloj en Nederlando, kaj konsciigi junulojn en Nederlando pri la lingvaj problemoj en la mondo.

La asocia revuo nomiĝas Jen (Jongeren Esperanto Nieuws, aŭ Junularaj Esperanto-Novaĵoj) kaj eldoniĝas kune kun la Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA).

Agadoj

Ĉiujare NEJ organizas renkontiĝon en majo, la Printempan Renkontiĝon. Cetere regule okazas ludsemajnfinoj; plej ofte en Groningen en norda Nederlando.

Eksteraj ligiloj