Nikolaismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nikolaismo signifas en kristanismo, aparte en la latina Eklezio de mezepoko, nedeteniĝemon, nome kontraŭleĝa geedzeco, konkubeco, ktp de klerikularo devigita respekti senedzecon.

Origino de la vorto

En la Biblio

La vorto estas menciata du fojojn en la Apokalipso. La unua mencio aperas en la versego 2,6: “Sed ĉi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn ankaŭ mi malamas” [4], la dua en la versegoj adresitaj al la eklezio de Pergamo, 2, 14-15: “Sed mi havas kelkon kontraŭ vi: ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak ĵeti falilon antaŭ la Izraelidojn, por ke ili manĝu idoloferitaĵojn kaj malĉastu”.

Evidente, la vivkonduton de nikolaitoj kulpigas la dekreto de la Apostola koncilio, kiu ordonas: “ke oni sin detenu de idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco; se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ!” [5]. Nikolaismo estas ankaŭ sammaniere elvokita, spite ke ĝia nomo ne estas citita, en la samloka letero al Tiatiro, kiu precizigas ke temas pri “doktrino” kiu instruas “la profundaĵojn de Satano”: oni eble aludas, do, al formo de radikala dualismo, aŭ krome al sekto kultanta Satanon: el tio la granda akreco de la aŭtoro de la Apokalipso.

Ĉe la Patroj de la Eklezio

La Patroj de la Eklezio ellaboras interpretojn pli precizajn, devenigitajn el la tradicio. Laŭ Sankta Ireneo el Liono (2-a jarcento) “Nikolaitoj havas majstron Nikolaon, unu el la sep kiuj unuaj de la apostoloj estis ordinitaj diakonoj: tiu ĉi malĝuste vivis”.[1] Temas certe pri diakono Nikolao citita en Agoj de la Apostoloj 6,5: “Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥio”. Prozelita el Antioĥio li diakonas en la Eklezio de Jerusalemo. Laŭ Ireneo, nikolaitoj estas gnostikuloj, kiujn li konsideras antaŭuloj de gnostika Cerinto kaj kiuj, eble, ekzistis ankoraŭ tiun tempon. [2].

Ĉirkaŭ la sama tempo, Tertuliano akuzas nikolaitojn pri predikado pri malĉasteco, [3] sed ne ŝajnas ke li havis senperan scion pri ilia doktrino: li sin limigas ilin similigi al kainistoj [4], kiuj anoncante Dion elaĉetisto ili tiun oponis al Dio kreinto kaj rehabilitis Kainon, nome la persekutito de tiu lasta.

Laŭ perdita verko Syntagma de Hipolito el Romo[5] priskribas nikolaismon kiel dualismon similan al tiu persa, fonditan sur la opono inter lumo kaj mallumo, reeĥante manikeismon [6]

Klemento de Aleksandrio priskribas nikolaistojn “voluptavidaj kaproj” [7], kiuj komunigas virinojn (kio en lia tempo ne plu ekzistis). Li rakontas ke Nikolao estis edzo de tre bela virino, pri kiu li tre ĵaluzis. Kiam la apostoloj lin riproĉis, Nikolao enkondukis sian edzinon antaŭ la komunumo kaj ŝin ofertis al ĉiu deziranto. Klemento precizigas ke Nikolao, pliposte, askete vivis same kiel liaj infanoj. La nikolaistoj, do, diras Klemento, trompe interpretas lian maksimon “necesas profiti de sia korpo”. [8] kiel inviton al diboĉo, kaj ne al asketeco” [9].

Tiu distingo inter Nikolao kaj nikolaistoj ne estos reprenita de posteuloj. En la 4-a jarcento, Epifano el Salamiso parolas ja pri la rakontaĵo pri la virinoj de Nikolao, sed ĝin interpretas esence malsame: Decidinte praktiki ĉastecon kvankam en loĝejo kun sia edzino, Nikolao proponas doktrinon kie la seksaj rilatoj fariĝas la elementa ŝlosilo por la dia regno.[10]. Fine, Viktorino el Petovio atribuas al la nilokaistoj doktrinon laŭ kiu la viando oferita al la idoloj (idolotaĵoj) povus esti “ekzorcita” kaj lice manĝita, kaj laŭ kiu fornikuloj povus akiri pardonon en la “oka tago”.

Kutime, do, la patroj de la Eklezio limiĝas ripeti la antaŭajn kondamnon por nikolaistoj enfokusigante la karakteron obscenan de iliaj vivkonduto. Sankta Hieronimo tiel igas Nikolaon “inventisto de ĉiuj obscenaĵoj”, subtenante ke li “gvidis arojn da virinoj” [11]. Sankta Aŭgusteno de Hipono resumas en sia "Kontraŭ herezoj" (ch. V) ĉiujn akuzojn jam formulitajn kontraŭ ili.

Lukto kontraŭ nikolaismo

Subinflue de la patristiko, la aŭtoroj de la Gregoria reformo popularigis terminojn “nikolaismo kaj nikolaistoj” en la 11-a kaj 12-a jarcentoj) por indiki la “nekontinentecon” de klerikuloj, Efektive, tiuepoke, la geedziĝo de pastroj estas ankoraŭ permesita, en la greka ortodoksa Eklezio same kiel en la latina, sub certaj kondiĉoj: klerikulo povas edziĝi ĝis kiam li sin trovas en la minoraj ordinoj; ekde subdiakona ordino li povas resti kun sia virino se li ĝin havas, kaj devas resti fraŭlo se li ankoraŭ ne edziĝis.

La kandidatoj al sacerdota stato devas elekti sian vivstaton: ĉe la adoleska aĝo laŭ la kanono 6-a de la Koncilio de Kartago, iom pli poste en la bizanca kanona juro.[12]

Sed paralele, la rezigno al geedziĝo por klerikaro estis de ĉiam kuraĝigita. La unua konata preskribo pri senedzeco troviĝas en kanono de Koncilio de Elviro, okazinta en Hispanio, ĉirkaŭ 306[13] kaj reprenita en la unua ekumena koncilio, nome en Unua koncilio de Niceo, en 325[14].

La eklezia senedzeco sekve laŭiris tra malsamaj evoluoj en la eklezio de Oriento kaj tiu de Okcidento. “La eklezia senedzeco kiu, ekde la 1-a jarcento ĝis la 4-a, estis alte estimata kaj praktikata sen deviga leĝo, falis sub leĝoj pli precizaj kaj ĉiam pli rigoraj en Okcidento ol en Oriento: La tuta Okcidento, fakte, konstantas en la proklamo laŭ kiu episkopoj, patroj kaj diakonoj devas absolute sin deteni el geedzaj rilatoj. Malpermesita estas la geedziĝo al kleruloj jam ordinitaj”[15]. Inversa decido okazis, male, en Koncilio de Trulo en kiu (692), kunvokite senkonsente de la papo, partprenis nur orientaj episkopoj: en ĝi oni ekskomunikis la pastrojn kiuj resendas sian edzinon “pretekste de pieco”.

Tamen ankaŭ en la okcidenta eklezio oni kondamnis laikojn kiuj rifuzas ricevi sakramentojn de la pastro edziĝinta aŭ konkuba. [16]

Dume la pensmaniero evoluis: ekde la 11-a jarcento, la idealo de senedzeco plivastiĝis en la okcidenta Eklezio influe de la monaĥa idealo. La vorto “nikolaismo” malofte anonciĝas en la papaj dokumentoj: ĉi-kaze ĝi aperas asociita al simonio, nome al la trafiko de “spiritaj bonaĵoj”, aŭ sence englobita en tiu koncepto. Okaze de pastroj kun edzino kaj en konkubeco havantaj infanojn, tiuj lastaj ofte heredas paroĥojn aŭ beneficojn de la patro. La vorto “nikolaismo” ne estas citita en la aktoj de Gregorio la 7-a. Estas la kardinalo Humberto el Silva Kandida kiu faras la bonŝancon de la vorto. En letero adresita al iu orienta monaĥo, Niceto, li riproĉas al tiu ĉi akcepti la geedziĝon de pastroj: repreninte la kontraŭgrekan eĥon de Epifano, li asertas ke “la malbenita diakono Nikolao, princo de tiu herezo, venis rekte el la infero”. En 1059, papo Nikolao la 2-a inkluzivis inter la listo de la grekaj herezoj “la herezon de nikolaistoj koncedantan geedziĝon al Patroj, diakonoj kaj la ĉiu klerika membro”; li ankriĝas al la kontraŭsimonia dekreto de papo Leono la 9-a kiu jam entenis la kondamnon de geedziĝo de pastroj, kaj malpermesis al la fidelularo partopreni en mesoj celebritaj de pastroj konkubece vivantaj. Sume la preciza origino de la vorto tendencas perdiĝi: el malĉasteco kaj miskredo ĝi fariĝas malobservo de eklezia leĝo rilate eklezian leĝon kaj simonion. Tion oni povas vidi ankaŭ en Petro Damiano (12-a jarcento) kaj en la abato Rupert de Deutz.

Paralele kaj samtempe geedziĝo de pastro estas kondamnita de Odono el Cluny, Abbono el Fleury kaj Fulberto el Chartres. Gregorio la 7-a abunde leĝfaras ĉi-koncerne kaj promovas la imagon pri pastro ĉasta kaj modera, kies altiron ekzemple konstituas la kanonikoj de Sankta Aŭgusteno. Unuflanke oni akuzas la pastrojn edziĝintajn pri enkonduko de diboĉo en la Eklezio, aliflanke kelkaj komencas dubi pri la valideco de la sakramentoj konfekciitaj de pastroj edziĝintaj: sur tiu linio agas la movado de la milanaj Patarianoj kiuj reĵetas kaj persekutas la pastrojn edziĝintaj aŭ suspektitaj je konkubeco. Tamen popolo defendas siajn pastrojn: En Normandio kaj Anglio multaj rifuzas la altrudon de senedzeco por pastroj. Kelkloke de Germanio oni goliarde krias: “Se la papo bezonas anĝelojn kiel liajn servistojn, li nenion devas fari ol ilin malsuprenirigi el la ĉielo”.

Fine, la leĝo de senedzeco fariĝis kutimo, antaŭe por episkopoj (kiu restas ankaŭ en Oriento) kaj poste por pastroj kaj fine por ĉiuj klerikoj.

Kaj certe la sacerdotaro plikreskis en admiriĝo kaj respekto ĉe la fidelularo, sed ankaŭ fariĝis el ili kasto iom separita, votita al la spirita reprodukto per la donaco de la sakramenta gracio, dum al la laikoj, destinitaj al geedziĝo, estis asignita la reprodukto de la korpa materia de la socio. La Tria (1179) kaj Kvara (1215) Lateranaj Koncilioj, rekanonigis la malpermeson pri geedziĝo de pastroj... Kaj tio pli enfosigis la sulkon inter la Orienta kaj Okcidenta Eklezioj.

Referencoj

  1. ”Nicolaitæ autem magistrum quidem habent Nicolaum, unum ex VII qui primi ad diaconium ab apostolis ordinati sunt: qui indiscrete vivunt. » Contre les hérétiques, I, 23.
  2. Adversus haereses, I, 26, 3. (Kontraŭ Herezoj)
  3. Contre Marcion, I, 29.
  4. Kainistoj estis gnostika sekto de la 2-a jarcento. Vidu De praescriptione haereticorum (Pri preskribo de herezuloj), XXXIII.
  5. La enhavo de tiu verko estis nekonata de postaj aŭtoroj (Filastrio el Breŝo kaj Epifano el Salamiso ĝin resumantaj.
  6. Reprenita de la Psedo-Tertuliano en “Kontraŭ ĉiuj herezoj” [1].
  7. Stromatoj, II, 18.
  8. Antikvgreke Δεῖ παραχρῆσται τῇ σαρκί
  9. Stromatoj (Στροματεις), III, 25. Citita en Eŭsebio de Cezareo, “Historio eklezia”, III, 3, 29.
  10. Panarion, ĉap. 25.
  11. Leteroj, 14, 9 ; 133, 44 ; 147, 4.
  12. Gilbert Dagron, « Économie et société chrétiennes (VIII et X siècles) » dans J.-M. Mayeur, Ch. et L. Pietri, A. Vauchz et M. Vénard, Histoire du christianisme, vol. IV Évêques, moines et empereurs (610-1054), p. 246.
  13. [2] The Council of Elvira, ĉap. 306]
  14. [3] (Konciliaj kanonoj)
  15. Odette Pontal, Histoire des conciles mérovingiens, Cerf, 1989, p. 265
  16. Burchard de Worms, Traktado pri penitenco (ĉirkaŭ 1010)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  • A.L. Barstow, Married Priests and the Reforming Papacy. The Eleventh Century Debates, Edwin Mellen Press, 1982?
  • H.E.J. Cowdrey.
  • D. Knowles & D. Obolensky, Nouvelle histoire de l'Église, t.II, Paris, Le Seuil, 1968.
  • Jean Gaudemet, « Le célibat ecclésiastique. Le droit et la pratique du XI kaj du XIII|» en Zeitschrift für Rechtsgeschichte: kanonistische Abteilung, 68, 1982, p. 1–31.
  • Adolf von Harnack, «The Sect of the Nicolaitans and Nicolaus, the Deacon in Jerusalem », en The Journal of Religion, vol. 3, n. 4 (juillet 1923), p. 413-422.
  • Pierre Prigent, « L'Hérésie asiate et l'Église confessante. De l'Apocalypse à Ignace », enVigiliæ Christiniæ, vol. 31, n.1 (marto 1977), p.1-22.
  • André Vauchez, « L'Église et le mariage des prêtres», L'Histoire numero 185, p.56-63.