Nikolaj Ostrovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
OSTROVSKIJ N.A.
Persona informo
Микола Олексійович Островський
Naskiĝo 29-an de septembro 1904
en vilaĝo Vilija, Volinj gubernio, Rusia Imperio
Morto 22-an de decembro 1936
en Moskvo, Sovetunio
Mortis per multloka sklerozo vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Nacieco ukraino
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko RusioUkraina Popola RespublikoUkraina Soveta Socialisma RespublikoSovetunio vd
Alma mater Iakov Sverdlov Communist University vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva dum 1927– vd
Verkado
Verkoj Kiel la ŝtalo estis hardata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolaj Aleksejeviĉ Ostrovskij (ruse Николай Алексеевич Островский, ukraine Микола Олексійович Островський; naskiĝis la 16-an[jul.]/ 29-an de septembro 1904[greg.], mortis la 22-an de decembro 1936) estis ruslingva soveta verkisto.

Historion[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en ukraina vilaĝo Vilija situanta en sud-okcidenta parto de Rusia Imperio nomata Volinj (nun Rovni provinco, Ostrog ragiono de Ukrainio).

Lia patro Aleksio Ivanoviĉ Ostrovskij estis laboristo de la loka maltoproduktanta fabriko. Patrino Olga Jozefovna originis el ĉeĥaj kolonianoj venintaj tien en la deknaŭa jarcento. Aleksio Ivanoviĉ estis vidvo kaj multe pli aĝa ol lia dua edzino. La gepatroj havis alian filon nomitan Demetrion.

Juna Nikolao havis neordinarajn mensajn kapablojn, pro kio oni permesis al li lerni en la loka klerika-paroĥa lernejo pli frue ol kutime. Li ĝin sukcese finis en 1913 kun la laŭdinda atesto, kiam li estis naŭjara knabo.

Post komenco de la Unua mondmilito en 1914 la familio translokiĝis al urbo Ŝepetovka situanta pli oriente ol tiama milita fronto.

En 1917 post disfalo de Rusia Imperio en ĝia sudokcidenta parto aperis Ukraina Popola Respubliko, kiun gvidis hetmano Skoropadskij. La 10-an de marto 1919 estis proklamita la memstara Ukraina Soveta Socialisma Respubliko kun ĉefurbo Ĥarkivo, kiu la 30-an de decembro 1922 subskribis la unian pakton kaj eniris Sovetion.

En Ŝepetovka juna Nikolao laboris kiel nekvalifika laboristo en kelkaj lokoj. Samtempe li daŭrigis sian klerecon en la baza kolegio, kiu uzis la nacian ukrainan lingvon. Multe efikis konscion de adolesko Nikolao rimarkinda balado "Kobzar" far eminenta ukraina verkisto Taras Ŝevĉenko.

En 1918 Ukrainion invadis armeo de la aŭstra-germana koalicio kaj baldaŭ okupis la tutan landon. Tiam Nikolao konatiĝis kun lokaj bolŝevikoj, kiuj kaŝe agadis kontraŭ la konkerintoj, kaj plenumis iujn ties komisiojn.

Ekde la 20-a de julio 1919 Ostrovskij estis komsomolano. Iom poste li aliĝis kiel volontulo al Ruĝa Armeo kaj sukcese militis sub gvido de Kotovskij kaj Budenij. Aŭguste de 1920 Nikolao estis serioze vundita, pro kio liaj movokapablo kaj vidpovo grave malboniĝis. Tiam li demisiis.

Ekde 1921 Nikolao loĝis en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, kaj laboris kiel elektristo en la Ĉefa metiejo. En ĝi li estris tiean komsomolan organizon.

Kvankam lia sano ne estis bona, en 1922 li aktive partoprenis kune kun ceteraj komsomolanoj en konstruado de la mallarĝa fervojo inter Kievo kaj stacio Bojarka (ĉ.20 km), por debiti hejtolignon en la frostantan ĉefurbon. Ili sukcesis savi multajn homvivojn de terura morto.

Pro malfacila, longa laboro kaj netolereblaj malbonaj vivkondiĉoj Nikolao grave malsaniĝis je tifo kaj malvarmumo.

Post resaniĝo Ostrovskij okupiĝis pri klerigo en kelkaj okcidentukrainiaj urbetoj ĝis 1924. Tiam li aliĝis al Tutunia komunista partio de bolŝevikoj kaj estis elektita kiel komsomola sekretario de urbo Ŝepetovka.

Tamen la progresinta malsano ne permesis al li intense labori. Li suferis pro doloroj, lia sanstato permanente malboniĝis. La diagnozo de kuracistoj restigis al li neniun esperon. Kaj finfine venis la tempo, kiam li jam tute ne povis moviĝi. Baldaŭ li perdis ankaŭ vidpovon.

Aŭtune de 1927 komenciĝis literatura agado de Nikolao Ostrovskij. Li decidis priskribi rememorojn pri siaj kamaradoj kaj pri si mem en eseo "Pri kotovskij-anoj". Tamen la manuskripto estis perdita dum transportado al eldonejo.

Fine de 1930 Ostrovskij ekverkis sian romanon  "Kiel la ŝtalo estis hardata". Li konstante troviĝis en lito kaj ne kapablis vidi, sed helpe de stencilo, kiun li mem inventis kaj faris, la unuaj literĉenoj aperis sur papero.

Verkado daŭris pli ol unu jaron. Al la malsana verkisto helpis kelkaj asistantoj, inter kiuj estis iuj profesiaj literaturistoj. Tiuj ne nur korektis la tekston, sed ankaŭ sugestis kromajn ideojn por perfektigi kaj poluri la romanon.

Aprile de 1932 revuo "Juna Gvardio" komencis eldoni popece la romanon "Kiel la ŝtalo estis hardata" (ruse Как закалялась сталь) far Nikolao Ostrovskij. Samjare ĝia unua parto aperis kiel libro. Baldaŭ oni eldonis la duan parton.

Tuj la verko akiris grandan sukceson kaj popularecon. En la libro legantoj povis vidi heroecan batalon de rusa kaj ukraina proletaro kontraŭ la ekspluatantoj, pro nova justa sociordo, kiun neniam antaŭe konis la mondo, pro konstruado de socialisma lando.

La protagonisto havis la kutiman rusan nomon - Paŭlo Korĉagin (ruse Павел Корчагин), kvankam ĉiuj ĉefaj eventoj okazas en Ukrainio. Ostrovskij indiferente rilatis al nacieco de sia prototipo. Por li plej grava estis aparteno de Korĉagin al la laborista klaso.

La komunista partio kaj soveta registaro alte taksis lian talentan verkon kaj dekoris lin per plej valora Ordeno de Lenin. Li ankaŭ ricevis novajn loĝejojn en Soĉi kaj Moskvo. Sifiĉe plialtiĝis lia militrango - de tiam li estis brigada komisaro.

Suferanta pro teruraj doloroj Ostrovskij sukcesis verki la alian libron "La ŝtormo nin generis" (ruse Рожденные бурей}, kies temo estis sama, kiel en la perdita manuskripto "Pri kotovskij-anoj".

Decembre de 1936 oni ĝin eldonis. Tamen la verkisto ne sukcesis ĝin mantuŝi, ĉar la 22-an de decembro 1936 li mortis. Lin oni sepultis en Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

La romano "Kiel la ŝtalo estis hardata" estas tradukita en multajn lingvojn de la mondo. En 1942, 1956 kaj en 1975 oni ĝin filmis en Sovetunio, en 1985 en Jugoslavio, en 2000 en Ĉinio. En 1997 Solomon Iljiĉ Cins esperantigis la romanon "Kiel la ŝtalo estis hardata", kiu estas legebla krome en Interreto.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

La sekva alineo el la libro "Kiel ŝtalo estis hardata" estis vaste diskonigita kaj citita.

Citaĵo
 La plej alta valoro por la homo estas la vivo, kaj ĝi estas donataj al li nur unufoje. La homo devas vivi tiel, ke la pasintaj jaroj ne suferigas lin sencele, kaj ke li ne devos bruli per honto de lia malestiminda kaj mizera pasinteco. Kaj en sia morto la homo povos diri, ke lia tuta vivo kaj ĉiuj liaj energioj estis dediĉitaj al la plej sublima afero: al la liberigo de la homaro. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]