Norbert Pfretzschner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norbert Pfretzschner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1850 (1850-09-01)
en Kufstein
Morto 28-an de decembro 1927 (1927-12-28) (77-jaraĝa)
en Lana
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Patro Norbert Pfretzschner vd
Infanoj Ernst Pfretzschner vd
Profesio
Okupo skulptisto • universitata instruisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Norbert PFRETZSCHNER [pfreĉner] (naskiĝinta 1-an de septembro 1850 en Kufstein, mortinta la 28-an de decembro 1927 en Lana) estis aŭstra skulptisto kaj ĉasad-verkisto el tirola artista familio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pfretzschner pasigis la junulajn jarojn sur bieno familia en Jenbach/Distrikto Schwaz kie li havis la unuajn kontaktojn kun arto. Lia patro, la kuracisto kaj politikisto Norbert Pfretzschner la pli aĝa estis mem interesato pri artoj kaj jam dum la 1850-a jaroj okupiĝinto pri fotado. Bazaj influoj por la juna Pfretzschner venis ankaŭ de la avo Johann Baptist Pfretzschner (de kiu troviĝas kelkaj elstaraj bildoj en la Tirola Landa Muzeo) kaj de la onklo, la fama munkena fotisto Franz Hanfstaengl.

Post frekvento de gimnazioj en Innsbruck kaj Brixen li studis ekde 1871 ekonomion en Lepsiko, Freiburg kaj Innsbruck kaj iĝis membro arda de la jenaj studentaj korporacioj: Corps Thuringia Leipzig, Suevia Freiburg kaj Rhaetia Innsbruck. Krom laborado kiel ĉasadverkisto li estis forstisto kaj ĉefĉasisto de duko Ernesto la 2-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao) kaj poste ĉe barono Nathaniel Meyer von Rothschild en Šilheřovice. Post malsano li ĝuis trejniĝon skulptistan ĉe Edmund Hellmer kaj Ludwig Manzel. Inter 1891 kaj 1913 li laboris en Berlino. Tie ĉi li helpitis ankaŭ fare de Franz Tübbecke ekz. ĉe la monumento por princo-elektisto Joachim Friedrich (Brandenburgio) ĉe Venko-aleo (monumentogrupo 22).

Post la Unua mondmilito, kiun li en la aĝo de 64 partoprenis voluntule ĉe Kaiserjäger-regimento ĉefronte, li ekloĝis en 1924 en Lana. Tie li denove ekverkistis kaj finis la ĉasadromanon Peter Rieser. Talenton sian artistan li transdonis al la filo Ernst Pfretzschner, arĥitekto en Tirolo kaj Argentino.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Bismarck-monumento[redakti | redakti fonton]

Jung-Bismarck-Denkmal (monumento pri la juna Bismarck) de sur Rudelsburg, kopio de 2006

Inter la plej konataj verkoj nombriĝas la en 1896 senvualigita monumento pri la studento Bismarck kun hundo Ariel apud Rudelsburg-kastelo en Bad Kösen. La originalo perdiĝis en 1951/52. Kopio restarigitis solene en la 1.4.2006. Pro la leĝerecoj trajta kaj konduta la figuro ĉe la unua inaŭguro de ne malmultaj malŝatatis; tamen ĉiaj duboj perdiĝis post persona laŭdo de kanceliero Bismarck. Krom la bismarck-aĵo troviĝas ankaŭ aliaj imponaj monumentoj ĉe Rudelsburg.

Artaĵoj aliaj[redakti | redakti fonton]

Monumentogrupo 22 de la berlina Venko-aleo, 1900
Rudolstadt, RSC-monumento

Publikigoj[redakti | redakti fonton]

  • Über Max Klinger, ĉe: Randglossen zur Deutschen Literaturgeschichte. Eldonis Anton Breitner, volumo 11, Wien 1905.
  • Peter Rieser, der Wildmeister von Hinterriß. Roman (= Grüne Bücher. Nr. 19). Tria eldono 1925.
  • Publikigoj de diversaj rakontoj Skizzen und Erzählungen en porĉasistaj revuoj tiutempaj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Der ungewöhnliche Held von 1809". Arkivita el la originalo je 2020-12-02. Alirita 2020-11-26.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Pfretzschner, Norbert". Ĉe: Hans Vollmer (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Begründet von Ulrich Thieme und Felix Becker. Volumo 26: Olivier–Pieris. E. A. Seemann, Leipzig 1932, p. 537
  • E. Egg: "Pfretzschner Norbert". Ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Volumo 8, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1983, ISBN 3-7001-0187-2, p. 41-42 (tie ĉi interrete)
  • Amtlicher Führer durch die Standbildgruppen der Siegesallee. Berlino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]