Nyergesújfalu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nyergesújfalu (njergeŝUjfalu) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono Esztergom. La urbonomo signifas sela-nova-vilaĝo.

Selo
Blazono de Nyergesújfalu
Iama fortikaĵo de Nyergesújfalu

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas inter dekstra bordo de Danubo kaj monto Gerecse, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Dorog-Komárom apud Lábatlan, Tát kaj Bajót. Kontraŭe troviĝas vilaĝo Karva, kiu estis atingebla prame. (Nuntempe Karva estas alirebla de Lábatlan per motorboato. La trafiko estas ankoraŭ parte hazarda.) Budapeŝto troviĝas 46 km-ojn.

Historio

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko. La romianoj havis setlejon ĉe la limes, nomatan Crumerum, kune kun malgranda fortikaĵo. Ankaŭ la hungaroj konstruis sur ĝin pli novan fortikaĵon. La setlejo estis poŝtejo, pli precize stacio por ĉevaloŝanĝo. Supozeble tie vivis ankaŭ segistoj. La vilaĝo estis loĝata dum la turkoj, nur fine de la lastaj bataloj ĝi senhomiĝis. Poste dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la fortikaĵo estis grava. Fine de la bataloj la aŭstroj detruis la fortikaĵon. Sekvis pacaj jaroj, la vilaĝo evoluis. Sur la Danubo ŝipomuelejoj funkciis. En la 20-a jarcento cementfabriko kaj plastaĵfabriko funkciis. La komunumo urbiĝis en 1989.

Vidindaĵoj

La mezepoka romkatolika preĝejo detruiĝis dum la turka erao. En 1720 nova preĝejo konstruiĝis, kiu detruiĝis pro incendio post 50 jaroj. Poste denove nova preĝejo konstruiĝis omaĝe al Sankta Mikaelo, la turo estas 45 m-ojn alta.

Ĝemelkomunumoj