Observatorio Kleť

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La geastronomoj Jana Tichá kaj Miloš Tichý apud la teleskopo KLENOT

La Observatorio Kleť (ĉeĥe : Hvězdárna Kleť, koordinatoj : 48°51′49″N 14°17′04″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.86361 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.86361°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 48.86361; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Observatorio Kleť)) estas astronomia observatorio en Ĉeĥio (Sudbohemia regiono), je altitudo de 1070 metroj, nord-oriente de la sumito de la Monto Kleť, ĉirkaŭ je 20 km sud-okcidente de la urbo České Budějovice.

Ĝi estis konstruita en 1957 kaj dependas de la ĉeha Planetario kaj Observatorio de České Budějovice. Ĝi ĉefe laboras sur la projekto KLENOT (anglismo por KLEť Observatory Near Earth and Other unusual objects observations Team and Telescope, kiun oni povus traduki per : KLEť observado de Nekutimaj Objekoj kaj Terrenkontaj asteroidoj).

La ĉeĥa astronomo Antonín Mrkos estis direktoro de la observatorio inter 1966 kaj 1991 kaj elde tie malkovris la asteroidon 2199 Kleť, kies nomo honoras la observatorion kaj la monton, sur kiu ĝi staras.

Nune laboras en la Observatorio Kleť la geedzoj geastronomoj Jana Tichá kaj Miloš Tichý.

Instrumentoj [redakti]

Du ĉefaj teleskopoj :

  • teleskopo de 0,57 m de diametro (de 1993)
  • teleskopo KLENOT de 1,06 m de diametro (de 2002).

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ĉeĥe/angle/germane oficiala paĝaro de la observatorio


Crab Nebula.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Astronomio