Odo Bujwid

El Vikipedio, la libera enciklopedio

D-ro Odo BUJWID (n. la 30-an de novembro 1857 en Vilno; m. la 25-an de decembro 1942 en Krakovo) estis pola bakteriologo, universitata profesoro en Krakovo de 1892.

Li kvar jarojn studis en la universitato kun Zamenhof. Li studis la bakteriologion ĉe Koch kaj Pasteur. De tiam internacie konata eminentulo sur tiu kampo. El lia plumo eliris 250 sciencaj artikoloj en la pola, franca, germana, Esperanto kaj rusa lingvoj. Kune kun sia edzino li organizis multajn prelegojn kaj kursojn pri populara klerigado kaj propagando de higieno kaj sociaj sciencoj.

La du urboj, Varsovio kaj Krakovo, kie li ofte laboradis samtempe, antaŭ la 1-a Mondmilito apartenis al diversaj landoj, al Ruslando kaj Aŭstrujo. Post la milito li - kolonelo demobilizita - revenis al Krakovo kaj okupiĝis pri fabrikado de vakcinoj.

Lia agado por Esperanto komenciĝis en 1912, kiam li fariĝis la prezidanto de la UK en Krakovo. Postmilite li estis prezidanto de la Tutpola Federacio de Esperanto-Societoj. Li, havante gravajn rilatojn kaj konatecojn en la regantaj polaj medioj, ofte atingis favorojn por Esperanto kaj esperantistoj (pasportoj, vizoj k. a.). Danke al liaj pledoj la pola respublika prezidento Józef Piłsudski mem fariĝis favora al Esperanto kaj akceptis la patronecon de la UK en 1931, kies prezidanto estis Odo Bujwid. Ankaŭ lia merito estis, ke la pola radio de tempo al tempo aranĝis Esperantajn prelegojn.

En 1924 fondiĝis en Krakovo la PED, kaj li fariĝis ĝia prezidanto. En 1927/28 li vojaĝis kiel delegito de sia registaro al Brazilo, por studi la vivon de tieaj polaj koloniistoj. Multe helpis lin en la komisio Esperantistoj, kion li raportis al la registaro. En 1930 li faris propagandan vojaĝon tra Nederlando, Danio kaj Svedio. L. K., prezidanto de ISAE, honora membro de UEA, ktp. Multaj artikoloj kaj paroladoj en kaj pri Esperanto. Dum pluraj jaroj li eldonis proprakoste la Polan Esperantiston kaj ĉiujn publikigaĵojn de PED. Ankaŭ aliaj gravaj materialaj subtenoj por Esperanto. Entute li estis la siaepoka ĉefulo de la Esperanto-movado en Pollando, kaj lia aŭtoritato ĉe la polaj esperantistoj estis senescepta.

Lia edzino, Kazimiera Bujwid, pioniro por la virinaj rajtoj, estis fidela helpantino ankaŭ en Esperantaj laboroj; ŝi mortis la 8-an de oktobro 1932.

Trovu « Odo Bujwid » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»