Olaszliszka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Olaszliszka [olasliska] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sárospatak. Olasz signifas: italo.

Katolika preĝejo de Olaszliszka
Kastelo de Olaszliszka
Kalvinana preĝejo de Olaszliszka

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Olaszliszka situas parte sur ebenaĵo, parte sur deklivoj, laŭ dekstra bordo de Bodrog, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Sátoraljaújhely. Sárospatak troviĝas 17, Tokaj kaj Szerencs po 18, Abaújszántó 23, Miskolc 57 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1239 en formo "LYSKA". Béla la 4-a venigis tien italojn por prosperigi la vinkulturon. En 1466 Matiaso la 1-a nomumis la komunumon kampurbo kun rajto de bazarado jare po 3, baldaŭe la urbeto akiris sendoganecon en 1530. Post 8 jaroj la urbeto apartenis al la Habsburga Imperio ĝis 1606, poste al Transilvanio, dume en 1567 la turkoj detruis la urbeton. En 1831 kaj en 1871 ĥoleroj okazis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, poŝto, klubo de maljunuloj.

Mortbato[redakti | redakti fonton]

En 2006 instruisto aŭte trairis la vilaĝon, dume abrupte knabino aperis antaŭ la aŭto. Li tuj bremsis kaj elaŭtiĝis konstante tion, ke nur tuŝo okazis, la knabino restis sana. Tamen tuj amaso da ciganoj grupiĝis (ja la knabino estis ciganino) kaj senindulge ili mortbatis la instruiston. Tiu ago metis en fokuson Olaszliszka.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri olasz (=italo) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Bodrogolaszi Érolaszi Kisolaszi Lapincsolaszi Nagyolaszi Olasz
Olaszfa Olaszfalu Olaszliszka Olasztelek Szepesolaszi