Onex
Onex | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Ĝenevo | ||||
Distrikto | (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo) | ||||
Koordinatoj | 46° 11′ 0″ N 6° 6′ 0″ O / 46.18333 °N, 6.10000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 0″ N 6° 6′ 0″ O / 46.18333 °N, 6.10000 °O (mapo) | ||||
Areo | 2,81 km² | ||||
Alteco | 427 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1213 | ||||
Komunumkodo | 6631 | ||||
Pri la komunumo
Onex estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 17337 loĝantojn je la 31-a de januaro 2009.
Geografio
La urbo Onex situas inter la riveroj Rodano en nordo kaj Aire en sudo, proksimume 5 kilometrojn sudoriente de la kantona ĉefurbo Ĝenevo.
Najbaraj komunumoj
La urbo limas en nordo al Vernier, en oriento al Lancy, en sudo al Plan-les-Ouates, kaj en okcidento al Confignon kaj Bernex.
Trafiko
Onex estas per la tramlinio 19 kaj diversaj buslinioj konektita al la loka tram- kaj busreto de la urbo Ĝenevo. Onex ankaŭ disponas pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1, kiu trapasas la urbon.
Historio
la unau dokumenta mencio de Onex datiĝas el la jaro 1292 kiel Onay.
Post la industriiĝo la loĝantaro de Onex inter 1900 kaj 2000 eksplodis. De kampara vilaĝo kun malpli ol 300 loĝantoj, la nombro de loĝantoj pli ol sesdekobliĝis al urbo kun pli al 15000 loĝantoj.
Ĝemelurboj
Onex havas urbajn partnerecojn kun grekeBandol en la departemento Var en Francio grekeLiestal, ĉefurbo de la Kantono Bazelo Kampara grekeMassagno, antaŭurbo de Lugano en Kantono Tiĉino
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la urbo Onex grekeOnex en la Historia Leksikono de Svislando
|