Oporornoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oporornoj
Nigramaska parulio, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Oporornis
Genroj de subdivizioj

O. formosus
O. agilis
O. philadelphia
O. tolmiei

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oporornoj aŭ en la latina scienca nomo Oporornis estas malgranda genro de Paruliedoj kiuj reproduktiĝas en Nordameriko. Ili estas migrantaj specioj, kiuj vintras sude de siaj reproduktaj teritorioj en CentraSudameriko.

La kvar specioj estas la jenaj:

La Oporornoj estas fortikaj birdoj, 13-15 cm longaj. Ili havas flavajn subajn partojn, olivverdecajn suprajn partojn kaj ĝenerale pli brunajn flugilojn. La kapo kaj brusto estas grizaj ĉe maskloj de la tri specioj, dum la inokapoj estas pli brunaj kaj senkoloraj. Tamen la Nigramaska parulio aspektas pli kiel flavgorĝuloj, kun tutaj subaj partoj flavaj kaj nigraj markojs ĉe maskla plumaro. Tiu specio povus esti ligo inter la specioj de la genro Oporornis kaj la flavgorĝuloj.

La reprodukta habitato estas arbaroj de larĝafoliaj arboj, ofte ĉe humidaj areoj kaj kun densa subkreskaĵaro. Tiuj kaŝemaj preskaŭ surgrundemaj paruliedoj nestumas malalte en arbusto aŭ surgrunde; la ino demetas 3-6 ovojn en tasforma nesto.

La specioj de Oporornis manĝas insektojn kaj araneojn ofte kaptajn surgrunde aŭ malalte en vegetaĵaro; ili havas simplajn trenokantojn kaj zumantajn alvokojn.

La tri unuaj specioj nome Nigramaska parulio, Grizkapuĉa parulio kaj Nigrakapa parulio estis priskribitaj de fakulo Alexander Wilson respektive en 1811, 1812 kaj 1810.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

New World Warblers de Curson, Quinn kaj Beadle, ISBN 0-7136-3932-6