Oregona mahonio
Oregona mahonio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Mahonia aquifolium (Pursh) Nutt. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Oregona mahonio (Mahonia aquifolium), estas specio el la familio de berberidacoj. Ĝi estas ĉiamverda arbusto parenca al berberiso (Berberis). Iuj aŭtoroj metas Mahonia en la berberisan genron. La planto similas Rampantan mahonion (M. repens) kaj Nanan mahonion (M. nervosa).
Priskribo
Tiu nearkta planto altas 1–5 metrojn. Ĝiaj ledecaj folioj similas tiujn de ilekso, kaj la tigoj kaj branĉetoj havas dikigitan, korkecan aspekton. La floroj, kiuj estiĝas malfru-printempe, estas flavaj.
Oregona mahonio estas uzata en ĝardenoj kaj natur-pejzaĝofarado kiel ankaŭ berberiso, kiel planto taŭga por malmult-prizorgendaj plantejoj kaj maldensaj heĝoj. La specio kontraŭstaras someran sekecon, toleras malriĉajn grundojn, kaj ne produktas tro da folia litiero [1]. Ĝiaj beroj allogas birdojn.
Distribuo
Mahonia aquifolium estas indiĝena planto je la okcident-nordamerika marbordo ekde Brita Kolumbio ĝis norda Kalifornio, troviĝanta en la suba etaĝo [2] de Menzies-pseŭdocugaroj kaj en arbustaroj. Ĝi estas la subŝtata floro de Oregono.
En iuj areoj ekster ĝia hejma arealo, Oregona mahonio estas konsiderata kiel invadan specion kiu povas anstataŭi la indiĝenan vegetaĵaron [3].
Medicina uzado
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Medicina uzado
- angle Medicina uzado de Oregona mahonio
- angle Oregona mahonio
- angle Medicina uzado de Oregona mahonio.
- ↑ Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 2, ISBN 3-931 262-08-1
- ↑ Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 10, ISBN 3-931 262-08-1
- ↑ North Carolina Botanical Garden / Conservation / Plants to Avoid in the Southeastern United States