Nearkta ekozono
La nearkta ekozono aŭ nearkto [1] estas unu el la ok ekozonoj, aŭ biogeografiaj regnoj, kiuj subdividas la tersupraĵon [2].
Tiu ĉi ekozono kovras la plimulton de Nordameriko, inkluzive de Gronlando kaj la nordaj kaj centraj montaroj de Meksiko. La sudaj partoj de Meksiko kaj Florido, same kiel Centrameriko kaj la Karibaj Insuloj apartenas al la neotropika ekozono, kune kun Sudameriko.
Enhavo |
Plej gravaj ekologiaj partoj[redakti]
La Monda Natur-Fonduso (WWF) subdividas la nearktan ekozonon en kvar ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiaj grupoj de ekoregionoj povintaj enteni diverstipajn vivejojn, sed prezentantaj fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."
Laŭrenc-tabula ekoprovinco[redakti]
Ĝi etendiĝas ĉirkaŭ la plej norda parto de la kontinento, ekde la Aleutaj insuloj ĝis Novlando. La ekoprovinco ampleksas la arktan tundron kaj la borealajn arbarajn aŭ tajgajn ekoregionojn.
Orient-nordamerika ekoprovinco[redakti]
Tiu ĉi ekoprovinco entenas la mezvarmajn foliajn kaj miksajn arbarojn de orienta Usono kaj sudorienta Kanado , la preriojn de la Vastaj Ebenaĵoj de centra Usono kaj sudcentra Kanado, kaj la mezvarmajn koniferarbarojn de sudorienta Usono.
Okcident-nordamerika ekoprovinco[redakti]
Ĝi enhavas la mezvarmajn koniferarbarojn de la marbordaj kaj montaraj teritorioj de suda Alasko kaj okcidenta Usono ekde la Pacifika Maro ĝis la Roka Montaro, plie la vintre malvarmajn intermontarajn duondezertojn kaj sekajn kserofitajn veprejojn, la klimate mezvarmajn preriojn kaj la arbedarojn de okcidenta Usono.
Nord-meksika ekoprovinco[redakti]
Tiu ĉi ekoprovinco etendiĝas sur la malvarmvintraj duondezertoj kaj kserofitaroj de norda Meksiko kaj sudorienta Usono, inkluzive de la duondezertoj de Ĉiuaŭa dezerto, Sonora-Dezerto kaj Mojave-Dezerto, plie la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Kalifornio kaj la modere varmaj kaj subtropikaj pinaj- kaj pinaj-kverkaj arbaroj. Ĝi ankaŭ inkludas la montarajn arbarojn de Arizono kaj la pinarojn-kverkarojn de Okcidenta Patrina Montaro, de Orienta Patrina Montaro, de Sierra Juarez kaj de San Pedro Martir.
Historio[redakti]
Kvankam Nordameriko kaj Sudameriko nuntempe estas ligitaj per la Istmo de Panamo, tiuj kontinentoj estis disigitaj dum proksimume 180 milionoj da jaroj, kaj disvolvigis tre diferencajn plantajn kaj bestajn kladogenezajn idarojn . Kiam la malnova superkontinento Pangeo fendis duen antaŭ ĉirkaŭ 180 milionoj da jaroj, Nordameriko restis ligita al Eŭrazio kiel parto de la superkontinento Laŭrazio, dum Sudameriko estis parto de la superkontinento Gondvano. Poste Nordameriko disfendiĝis de Eŭrazio. Nordameriko estis ligita per terpontoj kaj al Azio kaj al Sudameriko ekde tiam. Tiu permesis la plantajn kaj bestajn interŝanĝojn inter la kontinentoj.
Antaŭa terponto trans la Beringa Markolo inter Azio kaj Nordameriko permesis al multaj plantoj kaj bestoj moviĝi inter tiuj kontinentoj, kaj la nearkta kaj palearkta ekozonoj havas multajn komunajn speciojn. Tial foje la du ekozonoj estas konsiderataj kiel nur unu holarkta ekozono. Multaj grandaj bestoj, aŭ megafaŭno, ampleksante ĉevalojn, kamelojn, mamutojn, mastodontojn, grundajn bradipojn, smilodontojn, la gigantan mallong-vizaĝan urson (Arctodus simius), kaj la gepardon , estiĝis formortintaj en Nordameriko fine de la Plejstoceno je kio estas nomata la holocena formorta evento. Tiam, samtempe la unuaj indikoj de homoj aperis. Antaŭe, oni opiniis ke la megafaŭnaj formortoj estis kaŭzitaj de la klimata ŝanĝiĝo, sed multaj scienculoj nuntempe kredas ke, kvankam la klimata ŝanĝiĝo kontribuis al tiuj formortoj, la primara kaŭzo estis ĉasado far nov-alvenintaj homoj aŭ, rilate al certaj grandaj karnomanĝuloj, formorto rezultis el la maloft-estiĝinteco de la kaptaĵoj. La amerika bizono (Bison bison), la bruna urso (Ursus arctos), kaj la kanada cervo (Cervus canadensis) ĉirkaŭ samtempe eniris Nordamerikon kiel la unuoj homoj, kaj rapide disvastiĝis, plenigante ekologiajn niĉojn kiuj restis malplenaj post la formorto de la nordamerika megafaŭno.
Flaŭro kaj faŭno[redakti]
Flaŭro kaj faŭno kiuj originis en la nearkta ekozono[redakti]
Bestoj origine limigitaj al tiu ĉi ekozono :
- Familio Canidae : hundoj, lupoj, vulpoj, kaj kojotoj.
- Familio Camelidae aŭ kameledoj : kameloj kaj iliaj sudamerikaj parencoj la lamoj. La lastaj nordamerikaj kameledoj formortis dum la lasta glaciepoko.
- Familo Equidae aŭ ekvedoj : ĉevaloj kaj iliaj parencoj.
- Familio Antilocapridae aŭ antilokapredoj, kiu inkluzivas la antilokapron.
- Subfamilio Tremarctinae aŭ mallong-vizaĝaj ursoj, inklizive la formortinta giganta mallong-vizaĝa urso (Arctodus simius). La lasta postvivanta specio de la grupo estas la okulvitra urso (Tremarctos ornatus) el Sudameriko.
- La nuntempe formortinta amerika gepardo (Miracinonyx).
Flaŭro kaj faŭno endemiaj en la nearkta ekozono[redakti]
Unu birda familio, (Timaliinae) parenca al la Silviedoj , estas endemia en la Nearkta ekozono. La holarkta ekozono ujas kvar endemiajn birdajn familiojn : la gaviedojn (Gaviidae), la tetraonedojn (Tetraoninae), la aŭkedojn (Alcidae) kaj la bombiciledojn (Bombycillidae).
La familioj Pleocomidae kaj Diphyllostomatidae (Koleopteroj) estas endemiaj en la nearkta ekozono. La endemia muŝa specio Cynomya cadaverina (Dipteroj) ankaŭ troviĝas grandnombre en tiu areo.
Endemiaj aŭ kvazaŭ endemiaj plantfamilioj de la nearkta ekozono inkluzivas Crossosomataceae, Simmondsiaceae, kaj Limnanthaceae.
Listo de nearktaj ekoregionoj[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
- angle Listo de nearktaj ekoregionoj (WWF)
- angle Nearctica, la natura mondo de Nordameriko.
- angle Nordamerikaj mezvarm-foli-arbaraj kaj mezvarm-miks-arbaraj ekoregionoj ( bioimages ).
Notoj[redakti]
- ↑ Tute ne temas pri arkta regiono, nek pri nov-arkta regiono ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn kaj subtropikajn partojn; tial rekonebla transskribo de la jam internacia termino ŝajnas la plej akceptinda traduko por ne krei konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele. Eble pli preferinda Esperanta termino, ol tiu ĉi-supre proponita, estus "nearktiso", do senpere derivita de la latina nomo Nearctis.
- ↑ Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 362, ISBN 2-271-05816-3 france
Néarctique (adj.) 1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant à l’Amérique du Nord. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
[Nearkta (adjektivo) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion ( pli-malpli ! ) respondanta al Nordameriko. 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]
Bibliografio[redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |
- angle Flannery, Tim 2001: The Eternal Frontier: an Ecological History of North America and its Peoples. Grove Press, New York.
- angle Ricketts, Taylor H., Eric Dinerstein, David M. Olson, Colby J. Loucks, et al. 1999 : Terrestrial Ecoregions of North America: a Conservation Assessment, Island Press, Washington DC.