Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landoj membroj de la OSKE.

La Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) estas la plej granda regiona internacia organizo por sekureco, jurŝtato kaj demokratio, aukaŭ por homaj rajtoj kaj raito de malplimulto. Ĝi naskiĝis el la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (KSKE) okazinta en Helsinko (Finnlando) en 1975 kaj nuntempe ĝi konsistas el 56 ŝtatoj de Eŭropo, Centra Azio kaj Norda Ameriko (Kanado kaj Usono). Ĝi estas agnoskata kiel regiona organismo laŭ la 8-a Ĉapitro de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La prezidado en 2010 estas ekzercata de Kazaĥio, sekvota de Litovio en 2011, Irlando en 2012, Ukraino en 2013, Svislando en 2014.

La ĉefa celo de la organizo estas solvo de eblaj konfliktoj, preventado de ili, mildigo de jam ekzistantaj konfliktoj. Inter la aliaj konfliktoj, pri kiuj zorgas OSKE aktuale, estas la streĉa situacio ĉirkaŭ Sud-Osetio, la eksa aŭtonomio de sovetia Kartvelio.

Dum la krizo en Ukrainio kaj interalie en Krimeo en 2014 ludis pozitivan rolon Didier Burkhalter prezidanto de la Federacia Konsilio de Svislando kaj gvidanto de OSKE dum tiu jaro.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala paĝaro de OSKE