Otto Emersleben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Emersleben, 2014

Otto EMERSLEBEN (naskiĝinta la 19-an de aprilo 1940[1] en Berlino) estas germana verkisto.[2]

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Estas li filo de la samnoma fizikisto kaj universitata profesoro Otto Emersleben[3]. Post trapaso de la abiturienta ekzameno li transloĝiĝis el Okcidenta Berlino al GDR studonte fizikon en Rostock, Greifswald kaj Sofio. Sofie li finekzameniĝis en la 1964-a jaro.

Estis li porklienta servisto de Filmfabrik Wolfen (ORWO) kaj membro de literaturcirklo en Dessau ĉirkaŭ Werner Steinberg. Post multaj oficialaj vojaŝoj trans Eŭropo kaj Azio li vivis kvar jarojn en Moskau. En 1976 li fariĝis liberprofesia verkisto en Greifswald frekventonte en 1977/78 scenaro-kurson je la Altlernejo filma-televida "Konrad Wolf" en Potsdam-Babelsberg. De 1992 li vivias en majna Brunswick deĵorante ĉe Bowdoin-kolegio.

Verkistece[redakti | redakti fonton]

Unue li publikgis historiajn rakontojn ene de la serio "Das neue Abenteuer" de la eldonejo Neues Leben. Ĉi-historioj kolekte aperis en 1985 kiel Der Turm des Todes.

En 1980 aĉeteblis la unua romano Strom ohne Brücke pri ekspedicio de Gonzalo kaj G. Pizarro Sudamerikon en 1540. En 1988 Emersleben sub la pseŭdonimo Dirck van Belden publikigis la historian romanon Strandrecht (=Spannend erzählt, 213) verkita kun Hartmut Mechtel.[4] En la romano Der Wind hat viele Namen oni legas pri la revoluciemo en Bulgarujo dum la Otomana Imperio kaj la sorto de Vasil Levski kiel ĉefpersono. En la en 2000 aperis romano titole NovemberMärchen. Keine bleibende Stadt - la intrigo pasas en fikcia eturbo Törnstedt en Meklenburgio-Antaŭpomerio, kiu tre similas al Greifswald. Ĵus antaŭ Turniĝo estas amrilato inter kun kaŝpolickunlaboranto Edmund nuptita bibliotekistino Irmelin Horn kaj la fotisto Herbert. La tuto ne daŭros nek la komenca eŭforio socia post la ĉeso de la komunisma reĝimo. Tamen al ĉiuj sin malfermas nova gamo da vivo-perspektivoj.

Paralele li verkis faklibrojn kaj biografiojn. Konatas tre lia verko pri la nordpolusa esploristo Robert Peary. En 1998 publikiĝis en la serio de "Rororo-Monografien" kontribuaĵo lia pri James Cook, en februaro 2002 pri Marco Polo. Biografia romano pri Karl May kaj aliaj haveblis ekde 2003. La kontinuigo de la rakonto pri la konkero de la Norda poluso aperis en 2012, bitlibre.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Romanoj kaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Strom ohne Brücke. Verlag Neues Leben, Berlin 1980 (=Spannend erzählt, 164).
  • Nichts Neues unter der Sonne. Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1981.
  • Papiersterne. Verlag Neues Leben, Berlin 1982
  • Der Wind hat viele Namen. Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1985.
  • Der Turm des Todes. Verlag Neues Leben, Berlin 1985 (Reihe Spannend erzählt, Band 196); bitlibra noveldono ĉe EditionDigital 2012, ISBN 978-3-86394-501-5.
  • NovemberMärchen. Keine bleibende Stadt. Thomas Helms Verlag, Schwerin 2000. ISBN 3-931185-67-2
  • In den Schründen der Arktik. Wie Karl May den Nordpol entdeckte. Florstedt & Greis Verlagsgesellschaft, Leipzig 2003. ISBN 3-00-009239-0

Faklibroj[redakti | redakti fonton]

  • Länder des Goldes. Der Ausklang des großen Entdeckungszeitalters. Urania Verlag, Leipzig, Jena, Berlin 1980.
  • Zu fernen Ufern. Entdeckungen im 17. und 18. Jahrhundert. Urania Verlag, Leipzig, Jena, Berlin 1984.
  • Entschleierte Erde. Die letzten Abenteuer der Entdeckungsgeschichte. Urania Verlag, Leipzig, Jena, Berlin 1988.

Biografien[redakti | redakti fonton]

  • James Cook. Seemann, Entdecker, Naturforscher. Verlag Neues Leben, Berlin 1989.
  • Robert Edwin Peary. Ein amerikanischer Traum vom Pol. Verlag Neues Leben, Berlin 1991.
  • Marco Polo. Rowohlt Verlag, Reinbek 2002. ISBN 3-499-50473-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. Deutsches Literatur-Lexikon 20. Jahrhundert, vol. 7, kol. 423
  2. Otto Emersleben. Ĉe: Kürschners Deutscher Literatur-Kalender 2022/2023. Volumo I: A-O. Walter De Gruyter, 2023, ISBN 978-3-11-076972-2, p. 197.
  3. David W. Robinson: Under Construction: Nine East German Lives, McFarland, 2004, ISBN=978-0-7864-8419-5, p. 19-20; GoogleLibroj
  4. Kp. Deutsches Literatur-Lexikon 20. Jahrhundert, vol. 7, kol. 423