Pénzesgyőr
El Vikipedio
Pénzesgyőr [pEnzeŝdjOr] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Zirc. Pénzes signifas: mona.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.2297/17.7907
- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 360
- Poŝtkodo: 8426
- Telefonprefikso: 88
Situo [redakti]
Pénzesgyőr situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo. Zirc troviĝas 10, Veszprém 21, Ajka 28 km-ojn.
Historio [redakti]
Pénzesgyőr fondiĝis en 1956 el 3 komunumoj: Kerteskő [kerteŝkO] (=ĝardena-ŝtono), Pénzeskút [pEnzeŝkUt] (=mona-puto) kaj Kőrisgyőr [kOriŝdjOr] (kőris signifas: frakseno). Kerteskő estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1037. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Pénzeskút fondiĝis en 1780, kie vitrofarejo funkciis ĝis 1816. Pénzesgyőr havas elitan ĉevalobredadon. Vilaĝservoj estas poŝto, gastejo.
Vidindaĵo [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Episkopo Sankta Marteno