Paks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katolika preĝejo omaĝe al Sankta Koro en Paks
Ligna preĝejo en Paks

Paks (pakŝ) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono Paks, kies centro estas.

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs, fine de fervojo Pusztaszabolcs-Mohács. Budapeŝto estas 110 km-ojn for.

Historio

La komunumo estis parto de limes de la romianoj. La unua skriba mencio devenis el 1333. Dum la turka erao la setlejo ne senhomiĝis, poste alvenis serboj, germanoj kaj judoj. En 1730 Paks iĝis kampurbo. En 1796 kalvinana, en 1884 luterana, en 1901 katolika omaĝe al Sankta Koro preĝejoj konstruiĝis. En 1870 la urbeto iĝis distriktejo kaj post 1 jaro la titolo kampurbo ĉesis en Hungario. En 1887 okazis pramokatastrofo. En 1979 la vilaĝo urbiĝis kaj ekfunkciis atmcentralo. En 1990 novstila katolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito konstruiĝis el ligno.

Vidindaĵoj

Famuloj

En Paks naskiĝis Endre Kovács (historiisto), kuracisto Xavér Ferenc Gebhardt kaj filozofo Menyhért Palágyi.

Ĝemelurboj