Blankaflugila penelopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Penelope albipennis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaflugila penelopo
Blankaflugila penelopo
Blankaflugila penelopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Penelope
Specio: P. albipennis
Penelope albipennis
(Taczanowski, 1878)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankaflugila penelopoBlankaflugila jakuo (Penelope albipennis) estas birdo de la familio Kracedoj kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.

Tiu specio loĝas en Lambajeko, Kaĥamarko kaj Piura, en nordokcidenta Peruo. Tiu estas mezgranda kracedo, 70 cm longa, kaj simila laŭ ĝenerala aspekto al meleagroj, kun fajnaj koloj kaj malgrandaj kapoj.

Tiu birdo havas malhelbrunan plumaron kun blankaj unuarangaj tre kontrastaj kaj rimarkindaj dumfluge, kiuj estas tialo kaj por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo. Ĝi havas palan makulecon ĉe kolo, supra brusto kaj flugilkovriloj. Ĝi havas etendan, nudan ruĝan gorĝon kaj duoblaloban mentonsakon, bluan bekon kun nigra pinto, kaj purpuran vizaĝan haŭtaĵon ĉirkaŭokulan. Ties voĉo estas tre profunda, aspra oĥ..oĥ...oĥ, ĉefe dum la reprodukta sezono.

Tiu birdospecio estas draste endanĝerita pro akra perdo de taŭga habitato, kaj ankaŭ estas ĉasata por manĝo. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 350 individuoj. La Naturrezervejo Lakipampo kaj la Asocio Crax 2000 estis kreita specife por protekti tiun specion. La plej granda populacio nune troviĝantas en la privata konservareo Ĉapari en Lambajeko kie ĝi estis sukcese reenmetita kaj nune survvias laŭ komunuma protektado. Crax 2000 faras ankaŭ laŭdindan laboron por plue repopulacii la specion en Olmos, Lambajeko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]