Petra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petra
arabe: البتراء Al-Batrāʾ, greke: Πέτρα
malaperinta urbo
Petra Jordan BW 36.JPG
Petra - la rozkolora urbo
Oficiala nomo: البتراء
Lando Flago de Jordanio  Jordanio
Duoninsulo Araba duoninsulo
Gubernio Gubernio Ma'an
Historia regiono 18-a dinastio
Tipo de urbo Rokurbo
Siq Al Khazneh
Situo Petra
 - alteco 810 m s. m.
 - koordinatoj 30°19′43″N 35°26′31″E  /  30.32861°N, 35.44194°O / 30.32861; 35.44194 (Petra)
Loĝantaro 30 000 (62 antaŭ Kristo)
Materialo de urbo Sabloŝtono
Fondo 3000 antaŭ Kristo
 - forlaso 6-a jarcento
Vizito 580 000 (2007)
Eŭropa malkovrinto Johann Ludwig Burckhardt
 - dato 1812
Horzono UTC (UTC+2)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Petra
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1985 (#9)
Numero 326
Regiono Arabaj ŝtatoj
Kriterioj i, iii, iv
Tiamaj loĝantoj Nabateoj
Situo enkadre de Jordanio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Jordanio
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Petra
Retpaĝo: www.petrapark.com
Vicigita inter : Novaj sep mirindaĵoj de la mondo
La fino de Siq, kun ties drama vido de Al Khazneh ("La trezorejo")

Petra estas nabatea urbo, la plej konata turisma altiraĵo en Jordanio, troviĝanta 262 km sude de Amano.

La urbo estiĝis antaŭ 2000 jaroj kiel provizora rifuĝejo de nomadaj nabateaj araboj, beduenoj, kiuj venis ĉi tien el nordo de Araba Duoninsulo. Ili ekloĝis en kelke da kavernoj kaj baldaŭ ili konsciis, ke ili povas tre facile ŝirmi tiun ĉi lokon antaŭ malamikoj. Tiel Petra estiĝis kvazaŭ defendurbo. En Petra senĉese parte supervivas beduinoj. Vizitantoj povas vidi ilin atendantaj kun siaj ĉevaloj kaj kameloj je klientoj, al kiuj ili povas proponi neforgeseblan ekskurson tra ilia rozkolora urbo.

Ni venos en la areon piede (eventuale surĉevale aŭ surkamele) tra tektona breĉo nomata "Siq". Tiu ĉi pado estas longa ĉirkaŭ unu kilometro, en kelkaj lokoj ni havos super ni rokklifojn superantaj 100 metroj. En ties fino la breĉo mallarĝiĝos je kelke da metroj, por ke subite aperu antaŭ ni "Trezorejo" - El Khazneh, "templo" hakita en la rokon. Ĝi apartenas al la plej fortaj spertoj de la tuta vizito en Petra.

El Khazneh apartenas inter la plej elegantajn antikajn memorigaĵojn, hakitaj en la rokon, havanta altecon pli ol 40 metroj kaj larĝecon 30 metroj. Kvankam tiu ĉi laboraĵo impresas kiel grandega konstruaĵo, en la fakto temas pri multe plastika reliefo ol pri la konstruaĵo.

Malantaŭ "Trezorejo" troviĝas spaco, kie vizitanto povas ekvidi centojn da konstruaĵoj, templojn, reĝkriptojn, pli grandajn aŭ malpli grandajn domojn, sepultkameraojn, kanalojn transportantaj akvon en la urbon, akvorezervujojn, banlokojn, volbpordegojn, pavimitajn ŝoseojn. Inter signifaj memorigaĵoj apartenas ankaŭ romia teatro por 3 mil da vizitantoj. Ĉio ĉi estas aŭ hakita aŭ konstruita el kolora sabloŝtono.

Sed Petra ne estas nur loko, kie estas troveblaj spuroj de nabatea civilizo. Proksimume post 15 minutoj de aŭtoveturado ni povas veni ĝis Beidho kaj Basto, kie estas 8.000 jarojn malnovaj elfosaĵoj de vilaĝoj el ŝtonepoko. Eblas viziti krom tio ankaŭ ruinojn de vilaĝoj de bibliaj edomitoj aŭ promeni tra restaĵoj de romia fortikaĵo en Udruho.

En Esperanto-kulturo[redakti | redakti fonton]

Pri la vojaĝo al Petra rakontas en sia libro «Esperanto kaj vivo» fama soveta, rusia esperantisto Vladimir Samodaj.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Petra + Petra // Vladimir Samodaj. Esperanto kaj vivo. Moskvo, 2010. p. 243-246. ISBN 978-5-7161-0212-5