Plektaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Natte (1887) de Pierre-Auguste Renoir
Ekzemplo de plektaĵrivereto: Rakaia River en Suda Insulo (Nov-Zelando)

Plektaĵo estas intermiksita aro de facile manuzita aŭ fleksebla materialo, kiel fibroj, fadenojharoj. Ĝi estas uzata interalie en la fabrikado de ŝnuroj. La plej konata plektaĵo estas tiu obtenita per interplektado de tri fibroj aŭ tri fibraroj. En Svislando, buterplektaĵo (Zopf) estas fako de pano farita el du aŭ tri buloj da plektitaj pastoj kun butero. Pri topologio, plektaĵoj estas ankaŭ matematikaj objektoj, inkluzive traktitaj en la kadro de la "plektaĵteorio"[1]. En fiziko de la akvo, "plektita strukturo" estas spontane adoptita de akvo fluanta sub certaj kondiĉoj (sur ebena surfaco kaj certagrade aparta deklivo), aŭ de rivereto fluanta tra lito larĝa plej granda kaj iom kruta sur certaj substratoj formante plektaĵrivereton[2],[3]. Tiuj plektaĵoj estas tre malstabilaj fariĝas kaj malfariĝas laŭl la sezonoj kaj la jaroj [4], kiel ekzistas en Francio, 5 el kiuj ekzemple la malnovaj kanaloj de Rodano[5],[6].

Hararanĝo[redakti | redakti fonton]

La plektaĵo koncernas do ankaŭ hararo, ĝi povas esti farita per la tuta hararo al unu centra plektaĵo malantaŭ la kapo, aŭ al du aŭ multaj malgrandaj plektaĵoj laŭ modo Afro, plibeligitaj aŭ ne de perloj.

En la kolektiva imago, du plektaĵoj, unu sur ĉiu flanko de la kapo, estas konsiderataj aŭ kiel hararanĝo tipa de indianoj aŭ kiel hararanĝo de " knabinoj de bona familio ".

En Azio, la longaj plektaĵoj estis aprezitaj de diversaj civilizacioj, tiele en Ĉinio, estis trovitaj ĉe viroj samekiel ĉe virinoj.

Teĥnikoj pri tekstila, ornama aŭ per si mem faradoj[redakti | redakti fonton]


En la tekstila kampo, plektaĵoi estas teĥniko de konfekcio, kiu diferencas de teksado.
En per si mem farado aŭ kiel teĥniko de kreiva amuzo, tio kunmeta metodo, kiu povas esti uzata ekzemple per plektado de fadenoj kiel ornama girlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brieskorn E (1973) Sur les groupes de tresses [laŭ VI Arnol'd]. Séminaire Bourbaki vol. 1971/72 Exposés 400–417 (pp. 21-44). Springer Berlin Heidelberg. (france)
  2. Meunier P & Métivier F (2000) Permanence des flux de masse d'une rivière en tresses expérimentales Arkivigite je 2016-09-11 per la retarkivo Wayback Machine. Comptes Rendus de l'Académie des Sciences-Series IIA-Earth and Planetary Science, 331(2), 105-110. (france)
  3. Bristow C.S., Best J.L., Braided rivers: perspectives and problems (Plektaĵrivereto: perspektivoj kaj problemoj) , : Best J.L., Bristow C.S. ( é ds), Braided rivers, Geol. Soc. Spec. Publ., 75, 1993, pp. 1 – 11. (angle)
  4. Sapozhnikov V.B., Foufoula-Georgiou E., Experimental evidence of dynamic scaling and indications of self-organized criticality in braided rivers, Water Resour. Res. 33 (1997) 1983 – 1991 (angle)
  5. Bornette G (1992) Analyse synchronique et diachronique du fonctionnement des anciens chenaux tressés du Rhône: effet des perturbations hydrauliques sur la dynamique de la végétation aquatique (Doktoriga tezaro) ; Lien Arkivigite je 2016-09-24 per la retarkivo Wayback Machine. (france)
  6. Belletti B (2012) Analyse régionale de la structure et de la dynamique biogéomorphologiques des rivières en tresses du bassin du Rhône (Doktoriga tezaro, Liono 3). (france)