Popola Fronto por la Liberigo de Palestino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popola Fronto por la Liberigo de Palestino
flago
partio • terorisma organizaĵo
Komenco 1967 vd
Lando(j) Palestino vd
Ideologio

palestina naciismo • Marksismo-leninismoKontraŭcionismoTutarabismo • araba naciismo • revolucia socialismo • komunismokontraŭimperiismosekulareco

Fondinto(j) George Habash vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Ahmad Sa'adat • Abu Ali Mustafa vd
Membro de Arab Nationalist Movement • Internacia Komunista Seminario vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
George Habaŝ, Ĝenerala Sekretario de la PFLP en ties komenco. Li estis influita de la ideoj de Konstantin Zuraik kaj de Sati' al-Husri, arabaj naciistoj de la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.

La Popola Fronto por la Liberigo de Palestino (en araba: الجبهة الشعبية لتحرير فلسطين, latinigite: al-Jabhah al-Sha`biyyah li-Taḥrīr Filasṭīn, PFLP) estas nereligia Palestina Marksisma–Leninisma kaj revolucia socialisma organizaĵo fondita en 1967 de George Habaŝ. Ĝi estis la dua plej granda el la grupoj kiuj formas la ombrelorganizon de Organizaĵo por Liberigo de Palestino (nome OLP, fondita en 1964), el kiuj la plej granda estas Fatah (fondita en 1959).

Ahmad Sa'adat estis Ĝenerala Sekretario de la PFLP ekde 2001. Li estis kondamnita en Decembro 2006 al 30 jaroj en israela prizono. Ŭadi Hadad estis estro de la armita branĉo de la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino. Li estis responsa pri la organizado de kelkaj kaptoj de civilaj aviadiloj en apogo de la Palestina restarigo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. La PFLP nuntempe konsideras kaj la registaron de Fatah en Cisjordanio kaj de Hamas en la Gazaa Sektoro eksterleĝaj ĉar balotadoj al la Palestina aŭtonomio ne okazis ekde 2006.[1] Ĝis 2015, la PFLP bojkotis partoprenon en la Plenumkomitato de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino[2][3][4] kaj en la Palestina Nacia Konsilio.[5]

La PFLP ĝenerale adoptis duran linion por la Palestinaj naciaj aspiroj, opozicie al la pli moderaj sintenoj de Fatah. Ĝi ne agnoskas la ŝtaton de Israelo, opozicias al negocado kun la israela registaro, kaj favoras la unuŝtatan solvon por la Israel–Palestina konflikto. La milita branĉo de la PFLP estas nomita Brigadoj Abu Ali Mustafa. La PFLP estas bone konata pro pionirado de armitaj aviadil-kaptoj fine de la 1960-aj kaj komenco de la 1970-aj jaroj.[6] Laŭ membro de la Politburoo de la PFLP[7] kaj iama aviadil-kaptisto Laila Ĥalid, la PFLP ne konsideras memortigan bombadon kiel formo de rezistado al la okupacio aŭ kiel strategia agado aŭ politiko kaj ne faras tiajn atakojn. La PFLP tamen estis deklarita terorisma organizaĵo fare de Usono,[8] Japanio,[9] Kanado,[10] Australia[11] kaj la Eŭropa Unio.[12]

Patrola roto de la PFLP en Jordanio, 1969.

Ekde sia fondo la PFLP serĉis apogon kaj de superpotencoj kaj de regionaj patronoj, frue disvolvigante ligilojn kun Sovetunio, Ĉinio, Nord-Koreio[13] kaj, kelkajn fojojn, kun regionaj povoj kiel Sirio, Suda Jemeno, Libio kaj Irako, same kiel kun maldekstraj grupoj de la tuta mondo, kiel la PKK, FARC kaj la Japana Ruĝa Armeo. Kiam tiu subteno malpliiĝis aŭ haltis, fine de la 1980-aj kaj dum la 1990-aj jaroj, la PFLP serĉis novajn aliancanojn kaj disvolvis kontaktojn kun islamismaj grupoj foje ligitaj al Irano, spite la fortan aliron al laikeco kaj antiklerikalismo de la PFLP. La rilato inter la PFLP kaj la Islama Respubliko Irano estis fluktuinta - ĝi plifortiĝis rezulte de la fakto ke Hamas apartiĝis el Irano pro diferenco en pozicioj pri la Siria Enlanda Milito. Irano premiis la PFLP pro sia pro-Assad sinteno per pliigo de la financa kaj milita helpo.[14] La PFLP estis akuzita de Israelo pro supozita devojigo de eŭropa humanitara helpo el Palestinaj NROj al si mem.[15]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Fatah slams Hamas' intention to reshuffle its deposed government", 26a de Decembro 2010.
  2. Ibrahim, Arwa, "PROFILE: The Popular Front for the Liberation of Palestine", Middle East Eye, 13a de Februaro 2015.
  3. "Bringing the PFLP back into PLO fold?", Ma'an News Agency, 2a de Oktobro 2010.
  4. "Profile: Popular Front for the Liberation of Palestine (PFLP)", BBC News, 18a de Novembro 2014.
  5. Sawafta, Ali, "Palestinian forum convenes after 22 years, beset by division", 30a de Aprilo 2018.
  6. "Popular Front for the Liberation of Palestine", 26a de Januaro 2008.
  7. Ms. Khaled is a member of the Politburo of the PFLP [...]. Arkivita el la originalo je 2017-07-11. Alirita 2022-01-02.
  8. Foreign Terrorist Organizations. U.S. Department of State.
  9. MOFA: Implementation of the Measures including the Freezing of Assets against Terrorists and the Like. Arkivita el la originalo je 6a de Aprilo 2013. Alirita 21a de Novembro 2013.
  10. About the listing process. Alirita 17a de Julio 2015.
  11. Israeli legal group threatens to sue Australian charity for funding terror group. Times of Israel (14a de Oktobro 2012). Alirita 23a de Marto 2016.
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-07. Alirita 2022-01-02.
  13. How North Korea supports Palestine and aided Hamas | NK News (20a de Majo 2021). Arkivita el la originalo je 20a de Majo 2021. Alirita 21a de Julio 2021.
  14. Iran Increases Aid to PFLP Thanks to Syria Stance. Al-Monitor. Alirita 17a de Julio 2015.
  15. Four Palestinians to be charged with diverting European aid to terrorism

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]