Prabhat Ranjan Sarkar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prabhat Ranjan Sarkar
Persona informo
প্রভাত রঞ্জন সরকার
Naskiĝo 21-an de majo 1921 (1921-05-21)
en Jamalpur
Morto 21-an de oktobro 1990 (1990-10-21) (69-jaraĝa)
en Kolkato
Lingvoj bengalahindiaangla vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Kolkato • Vidyasagar College vd
Profesio
Okupo filozofoverkistokomponistolingvisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Prabhat Ranjan SARKAR (naskiĝis la 21-an de majo 1921, mortis la 21-an de oktobro 1990), barata filozofo, socia revoluciulo, poeto, lingvisto. Konata kiel Sri Anandamurti, spirita instruisto de tantrismo kaj jogo, fondinto de internacia organizaĵo Ananda Marga.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Prabhat Ranjan Sarkar naskiĝis en Jamalpur, en Biharo. Jam de infaneco estis konsiderata mistikulo. Tiam li dum multe da tempo praktikis meditadon.

En 1939 komencis studi en Vidyasagar College en Kolkato. Tiam li ankaŭ inicis sian unuan disĉiplon pri tantrisma jogo, kies praktikoj estas profunde spiritaj kaj malgraŭ kelke da miljaroj de tradicio estis adaptitaj al ĉiam ŝanĝiĝantaj bezonoj de la nuntempa homo. La unua inicinto estis krimulo Kaliĉaran, kiu tiam forlasis sian ĝisnunan vivon kaj eniris spiritan vojon. Li ankaŭ ŝanĝis sian nomon al Kalikananda.

Ĝis 1955 P. R. Sarkar pasigis ordinaran vivon. Li laboris kiel fervoja oficisto en Jamalpur, samtempe instruante filozofion kaj inicante laŭvicajn disĉiplojn. Tiam li oficiale fondis Ananda Marga (laŭ sanskrito – "Vojo de Feliĉego") – socian-spiritan organizaĵon, kies premiso estas "memrealiĝo kaj servo al aliaj". En 1962 P. R. Sarkar inicis la unuan instruiston – personon konantan pli superajn praktikojn de tantrismo, povantan instrui praktikadon de jogo. En 1966 kreis monaĥan regulon, danke al kiu multaj instruistoj dediĉis sin tute al laboro por la organizaĵo. Tiujare li forlasis la urbon kaj foriris al Anandanagar en Okcidenta Bengalio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]