Preĝejo Sankta Kruco (Nagyatád)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Kruco
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Kruco en Nagyatád
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Kruco en Nagyatád
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagyatád
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Kruco kune kun franciskana monaĥejo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Nagyatád.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ dominado de la turkoj kirko funkciis inter Nagyatád kaj Berzence, kie oni gardis peceton de Sankta Kruco, tial la kirko estis pilgrimejo. Iom da kirko-fundamento ankaŭ nun estas videbla. Supozeble en lokon de la nuna preĝejo oni konstruis novan preĝejon post la turka erao. En 1731 franciskanoj estis invititaj, kiuj tiam uzis lignan preĝejon, sed en 1751 ili ekkonstruis monaĥejon kun pli nova preĝejo. La konstruado finiĝis en la 1770-aj jaroj, tamen nur la turo pretiĝis el ligno. La nun videbla klasikisma turo pretiĝis en 1844. Dum la 2-a mondmilito la turo neniiĝis, sed poste oni rekonstruis ĝin. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj. La orgeno muzikas ekde 1958. La novaj freskoj estis pentritaj en 1991.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo konsistas el la preĝejo kaj el la monaĥejo formanta L-literon. Komune ili formas U-literon. La baroka preĝejo havas turon meze de la fronto. Interne situas loko de koruso kaj sanktejo. Menciindas la skulptaĵoj pri Sankta Roĥo, Sankta Sebastiano, Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1871. La predikejo estas tute nova. Resume 7 altaroj troviĝas en la navo.

En la monaĥejo la freskoj estis pentritaj en la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.