Proponitaj reformoj de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ekde la publikigo de Esperanto oni prezentis multajn reformprojektojn kaj reformproponojn. Altiri esperantistojn al si ili povis nur en modesta kvanto, tamen ili havis konsiderindan nerektan efikon. La reagoj al ili en certa mezuro influis la evoluvojon de Esperanto, kontribuis al la stabiligo de tiu lingvo kaj ĝia komunumo kaj akcelis la ekeston de la esperantologio. La akcepto kaj daŭra respektado de la Fundamento en la rolo de sistembazo por la lingvoevoluo de Esperanto kaj la fondo de UEA estas la plej evidentaj el tiuj nerektaj sekvoj.
Reformprojektoj celas reformi la lingvon kiel tutaĵon. Reformprojektoj estas inter aliaj tiu de Zamenhof en 1894, ellaborita por doni alternativon por voĉdonado, Ido de Couturat kun subteno de Beaufront (1907) kaj Nov-Esperanto de Saussure (1925). La plej konata reformprojekto estas Ido, kies adeptoj sukcesis evoluigi ĝin el planlingva projekto al planlingvo, meze evoluinta laŭ la funkcio-amplekso de ĝia uzo. La komenco de lingvoscienca esploro de la vortofarado en Esperanto kaj la priskribo de la principo de neceso kaj sufiĉo okazis provokite de kritikoj flanke de Couturat kaj en konfrontado kun ties principo de la renversebleco, la teoria bazo de la vortofarado de Ido. Konstateblas ankaŭ influo al la vortaro. Negranda nombro de vortradikoj, uzitaj unue en Ido, eniris la lingvaĵon de la esperantlingva literaturo, plej ofte kiel samsignifaĵoj de mal-vortoj.
Reformproponoj koncernas unuopajn detalojn de la lingvo, ekzemple la uzon de -at- kaj -it-,-egz-, -iĉ-, ri.

Reformoj en Esperanto estis temo de artikolo de Kalocsay en la Enciklopedio de Esperanto :

Reformo estas sistema ŝanĝo de fundaj lingvo-elementoj. La Reformismo naskiĝis kune kun Esperanto: de 1891 ĝis 1894 la gazetoEsperantisto“ estis plena de diversaj Reform-provoj. Devigite de multflankaj postuloj, Zamenhof mem publikigis en 1894 plenan Reform-projekton kaj submetis ĝin al voĉdonado. La projekto kaj ĉia ŝanĝo estis forĵetita (v. Reformprojekto de Zamenhof 1894.) Malkontente pro tio, multaj Reformemuloj forlasis Esperanton, sed ilia eksiĝo tute ne malutilis, eĉ kontraŭe: la lingvo, liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiam povis praktike evolui trankvile. Estas evidente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta akordiĝo ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al aŭtoritato, eĉ se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco ja estas pli valora kaj grava ol la - eterne diskutebla - perfekteco. Vere post la ĉeso de la diskutoj Esperanto tiel bone prosperis, ke kelkaj eminentaj Reformuloj (inter ili Grabowski) revenis al la movado. La Reform-agitadoj de la Kanada gazeto (La Lumo) kaj de Paul Berthelot (1903-04) restis neatentitaj. En 1907 sekvis danĝera atako, fare de l' „Delegacio por la adopto de helplingvo internacia“, kiu „principe adoptis Esperanton“, sed praktike - Idon (v. tie). Tamen, Esperanto estis jam tiom fortikiĝinta, ke ĉi tiu atako ne povis ĝin grave vundi, malgraŭ ke proksimume la dekono de la Esperantistaro, inter ili tre eminentaj Esperantistoj: de Beaufront (patro de Ido), Moch, Ahlberg, Kofman, Schneeberger ktp. aliĝis al la nova lingvo. Sed la Esperantistaj amasoj (jam ekzistis tiaj) restis fidelaj, la skismanoj estis eligitaj, kaj tiel la Reformo ĉesis esti interna afero, ĝi izoliĝis. La reago de l' skismo estis, ke inter la Esperantistaro pliiĝis la konservismo, ĉio nova iĝis suspektinda. La ĉefa celo de la Akademio de Esperanto kaj Lingva Komitato estis de tiam la konservo de la lingvo kontraŭ ĉia Reformo. Post ĉi tiu tempo Reformoj ne plu endanĝerigis la lingvon; la provoj de Romanski, Tihomirov, Sentis, de Saussure-Antido restis tute sen influo.

Oni ne devas intermiksi kun Reformo la pacan evoluigon de la lingvo, kiu volas sen rompo kaj perforto riĉigi la lingvon, ĝin fleksebligi kaj kapabligi por fakaj bezonoj kaj literaturaj kaj poeziaj valoroj. Inter la du tendencoj la diferenco estas, ke la Reformo ŝangas, dum la evoluigo aldonas, ke la Reformo eliras el aprioriaj principoj, ekz. el la perforta validigo de l' principoj Esperantologiaj (V. tie) aŭ el arbitraj derivreguloj, dum la evoluigon direktas praktikaj bezonoj. La evoluigo ofte konscie rezignas pri la plej perfekta solvo por konservi la tradicion. Ekzemple ĝi preferas la malpli perfektajn fare de, age de, deper al la perfekta par, ĉar la enkonduko de ĉi lasta signifus devigan uzon ĉe ĉiu pasiva participo kaj per tio farus rompan ŝanĝon en la lingvo. La gvidlinio de la evoluigo devas esti la Zamenhofa principo pri la kontinueco de la lingvo, kiu validas en ĉiu lingvo vivanta. Nur la nekompreno pri tio, nur la nekomprenebla malagnosko de la riĉa Esperanta literaturo kaj vaste uzata parollingvo povas konduki homojn altkvalitajn (Sentis, de Saussure) al bedaŭrindaj kaj kompatindaj (ĉar senŝancaj) malŝparoj de tempo kaj energio. KALOCSAY.

Noto de M. C. Butler. „Deper“ estas privata inventaĵo absolute neakceptebla.

Kritiko

Kompreneble, por ĉiu proponita reformo, iuj opinias, ke la norma Esperanta maniero estas pli bona. Homoj havas malsamajn lingvopreferojn, kaj estas necerte, ĉu sukcesa reformo malpliigus la nombron da reformproponantoj, pri la sama lingvoaspekto aŭ pri aliaj. Ĝi povus eĉ pliigi la reformojn, ĉar oni vidus, ke reformo povas sukcesi.

Multaj subtenantoj de reformoj parolas kvazaŭ Esperanto jam sukcesus krom pro la reformota aspekto. Fakte, estas malverŝajne ĉu grava nombro da homoj decidas ne lerni la lingvon pro kelkaj malgrandaj malperfektaĵoj, se oni priscias ilin entute. Eĉ se oni konsentas, ke iu aspekto de Esperanto estas plibonigebla, oni povas dubi, ĉu la reformo estas pli grava ol la stabileco de la lingvo. Ido, ekzemple, perdis parolantojn en la unuaj jaroj pro oftaj ŝanĝoj al la lingvo.