Pseudobulweria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pseudobulweria
Tahitia petrelo (Pseudobulweria rostrata)
Tahitia petrelo (Pseudobulweria rostrata)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pseudobulweria
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pseudobulweria estas genro de marbirdoj de la familio familio de Procelariedoj. Ili estis dumlonge kun la genro de burdopetreloj nome Pterodroma spite morfologiaj diferencoj. Analizoj pere de DNA konfirmis la disiĝon el Pterodroma kaj lokas la genron pli proksimen al la pufinoj. Ili tiele reprezentas ĉu pleziomorfan stirpon ankoraŭ kunhavante kelkajn trajtojn de la praaj Procelariedoj kun la burdopetreloj, aŭ konverĝan evoluon de pufino al la ekologia niĉo de burdopetreloj.[1]

Priskribo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Ili estas ĝenerale grandecaj malhelecaj petreloj, sed povas havi blankajn subajn partojn. Longflugilaj, ili flugas danke al plezura flugilfrapado kaj multe milda ŝevabado. Kvankam ili estas allogita de fiŝorestaĵoj uzitaj por allogaĵo por fiŝkaptado, la petreloj Pseudobulweria ne partikule emas sekvi ŝipojn. Ili ofte alproksimiĝas al flosanta predo laŭ la vento, kaj plukas ĝin sen surakviĝi aŭ dum mallonga surakviĝo havante levitajn flugilojn.[2]

La reprodukta teritorio de la petreloj de la genro Pseudobulweria limiĝas esence kun la Ekvatoro kaj la Tropiko de Kaprikorno, kaj eble ĉiam estis tiu. Nereproduktuloj havas pli ampleksajn teritoriojn, sed ĝenerale ili rare troviĝas en la Norda Hemisfero aŭ for de tropikaj regionoj. Nuntempe la genro loĝas nur en la regiono Hind-Pacifiko; iam ĝi troviĝantis ankaue en Atlantiko. Tri el la specioj Pseudobulweria estas listitaj kiel Draste Endanĝerita. La Fiĝia petrelo (P. macgillivrayi) kaj la Bekka petrelo (P. becki) estas inter la malplej konataj marbirdaj specioj sur la Tero, kaj la reproduktaj kolonioj de la Bekka petrelo estas tute nekonataj. Ambaŭ specioj estis tre rare vidataj ekde ties malkovro fare de la scienco. Nur la Tahitia petrelo (P. rostrata) estas pli komuna tra la Pacifika Oceano, sed ĝi estas ankoraŭ listita kiel Preskaŭ Minacata. Unu specio de Pseudobulweria iĝis formortinta dum ĵusa historio; ĝi estis priskribita el restoj de subfosilioj troviĝantaj en Sankta Heleno.[3]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bretagnolle et al. 1998)
  2. Brooke (2004), Shirihai et al. (2009)
  3. Brooke (2004), IUCN (2009)

Literaturo[redakti | redakti fonton]