Putin ĥujlo!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murpentraĵo "Putin ĥujlo!" en Luhansko
Путiн хуйло

"Putin ĥujlo!" (ukraine Путiн хуйло, ruse Путин хуйло, en Esperanto: "Putin estas kaculo"[1]) estas kanteto de ukrainiaj futbalaj admirantoj, kiu atingis internacian popularecon dum la konfliktoj en Ukrainio en 2014. Originale ĝin inventis admirantoj de futbala klubo Metalist Ĥarkiv,[2] sed dume ĝi disvastigis tra Ukrainio kaj tuta mondo kaj iĝis populara ne nur inter sport-admirantoj, sed ankaŭ inter vasta publiko.

Teksto[redakti | redakti fonton]

La teksto de la kanteto estas jena:

Citaĵo
 Pu-tin ĥuj-lo,

la-la-la-la-la-la-la-la
la-la-la-la-la-la-la-la

la-la-la-la-la-la-la-la 

Signifo[redakti | redakti fonton]

Ĥujlo (хуйло́) estas rusa kaj ukraina sakraĵo devenanta de rusa vorto ĥuj (хуй), signifanta kaco, kaj la -lo-finaĵo estas ĉi-kuntekste semantike proksima al esperanta sufikso -ul-. Laŭ diversaj latinigaj normoj por rusa lingvo ĝi estas transliterumata kiel "huilo", "khuylo", "huylo", "xujlo" ktp.[3][4]

Deveno[redakti | redakti fonton]

Originale la kanteto aperis en la formo "Surkis ĥujlo" en 2010,[5] kiam malamikeco aperis inter du gravaj ukrainiaj komercistoj, Oleksandr Jaroslavskij, posedanto de la sporta klubo Metalist, kaj Hrihorij Surkis, kiu tiutempe estis la prezidanto de Futbala Federacio de Ukrainio. La admirantoj de Metalist tiam subtenis la estron de la klubo kaj atakis Surkis-on en tia vulgara maniero.

Kvankam la originala kanteto estis apenaŭ konata ekster futbaladmiranta rondeto, la nuna versio pri Putin iĝis ŝlagro en Ukrainio kaj eksterlande post invado de moskovia armeo en Ukrainion.

Rokmuzikaj adaptaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kanteton adaptis kelkaj Ukrainiaj rokmuzikaj grupoj. Ekzemple, la grupo Druha Rika performis ĝin dum sia koncerto la 13-an de junio, 2014.[6] Ukrainia televidkanalo Hromadske TV dissendis performon de la kanto far alia grupo Lemonchiki Project je la 29-a de majo, 2014.[7] Plua varianto de performo estas farate de grupo AstrogentA.[8]

Plenumo de ukrainiaj politikistoj[redakti | redakti fonton]

Inter noteblaj ukrainiaj politikistoj, kiuj publike aŭ antaŭ kamero plenumis la kanton, estas membro de ukrainia parlamento Oleh Ljaŝko.[9] La Ministro pri eksteraj aferoj de Ukrainio Andrij Deŝĉicja elmontris sian konon de la kanto dum lia admonado de ukrainaj protestantoj antaŭ la rusia ambasadejo en Kievo vespere de 15-a de junio, 2014. Li diris: "Li [Putin] jes estas ĥujlo, sed bonvolu disiĝi!"[10][11][1]

Internacia respondo[redakti | redakti fonton]

La kanto estas performita plurfoje ekster Ukrainio, ekzemple, en Meksiko,[12] Japanio,[13] Usono,[14] Kanado, Okcidenta Eŭropo ktp[15].

En Rusio ĝi kaŭzis malkontentojn en ŝtataj kaj oficiaj rondoj, kaj ankaŭ inter civitanoj, kiuj subtenas la ŝtaton. Rusaj opoziciuloj, tamen, volonte ekuzis ĝin en siaj kampanjoj. Ekzemple, en ruslingva sekcio de Interreto aperis multaj fulmobandoj dediĉe al la kanto, inkluzive apartan retpaĝaron,[16] grupon en ruslingva interkona retejo VKontakte[17] kaj multaj blogoj. Artikolo pri la memo ankaŭ aperis en grava rusa opozicia retejo Grani.ru.[18] En 30-a de aprilo, 2014, aktivisto estis arestita en Ruĝa Placo, Moskvo, por teno de plakado kun unu vorto "Ĥujlo". Kvankam li ne diris ion plu, moskva polico estis certa ke temas pri "ofendo de Prezidento de Rusio".[19]

La kanteto ricevis internacian atenton en gravaj informiloj, inter kiuj estas tiaj eldonoj kiel The Guardian,[1] The Washington Post,[20] Süddeutsche Zeitung,[21] Le Monde,[22] Gazeta Wyborcza,[23] Lidové noviny,[24] kaj Radio Free Europe/Radio Liberty.[25]

Ukrainia televidkanalo TVi kaj multaj interretaj informiloj ankaŭ notis la prezento de la kanto en Vikipedio, kie rapide aperis artikoloj pri ĝi en pli ol 10 lingvaj sekcioj.[26][27]

Iam en junio de 2014 la interretpaĝaro Urban Dictionary, kiu estas anglalingva vortaro pri urbaj, subkulturaj kaj interretaj dialektiĝoj kaj ĵargonismoj, difinis la vorton ĥujlo kiel

Citaĵo
 Khuilo estas prezidento de Rusio Vladimir Putin

[28]

En la 3-a de julio, 2014, grupo de astronomistoj kaj por-ukrainaj aktivistoj adoptis antaŭnelonge malkovritan stelon kun kodo TYC 3541-945-1KIC 9696936 tra astronomia projekto "Pale Blue Dot", kiu ebligas nomi stelojn kontraŭ malgranda monofero por subteni pluajn astronomiajn esplorojn. Ili elektis por la stelo nomon Putin-Huilo!.[29]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 "Ukraine minister's abusive remarks about Putin spark diplomatic row", The Guardian, June 15, 2014. Kontrolita June 15, 2014. (angle)
  2. "Украинский хит шагает по планете", TSN, June 10, 2014. Kontrolita June 15, 2014. (ruse)
  3. Huilo en rusa-angla ĵargona vortaro
  4. Huilo en ukraina ĵargona vortaro Myslovo
  5. Filmeto ĉe Youtube
  6. "Группа Друга Ріка представила рок-версию знаменитого хита о Путине", Big Mir, June 16, 2014. Kontrolita June 17, 2014. (ruse)
  7. "В эфире украинского канала исполнили знаменитый хит о Путине", Big Mir, June 16, 2014. Kontrolita June 17, 2014. (ruse)
  8. HYVxD5-Mfzg Putin ĥujlo! ĉe YouTube
  9. Олег Ляшко заспівав новий український хіт. YouTube. Alirita June 15, 2014.
  10. Max Seddon. "Top Ukrainian Diplomat Calls Putin A "Dickhead"", BuzzFeed. Kontrolita June 17, 2014. (angle)
  11. "Глава украинской дипломатии выступил на митинге", News Balt, June 15, 2014. Kontrolita June 15, 2014. Arkivigite je 2014-06-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-15. Alirita 2014-06-18. (ruse)
  12. "Мексиканці виконали пісні "Путін х*йло"", TSN, June 11, 2014. Kontrolita June 15, 2014. (ukraine)
  13. Японская версия (ruse) (June 13, 2014). Arkivita el la originalo je 2014-06-15. Alirita June 15, 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-15. Alirita 2014-06-18.
  14. "Песня стерла границы и шагает по планете", TSN, June 10, 2014. Kontrolita June 15, 2014. (ruse)
  15. "Khuilo, the offensive term that has attached itself to Putin". Kontrolita June 18, 2014. (angle)
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-18. Alirita 2014-06-19.
  17. http://vk.com/ptnhuylo
  18. http://grani.ru/Internet/m.230287.html
  19. http://anti-smart.ru/shok-dnya-policiya-moskvy-iskrenne-uverena-chto-putin-huylo
  20. Morello, Carol, "Ukrainian diplomat uses swear word for Putin, delighting protesters and angering Moscow", The Washington Post, 15 June 2014. (angle)
  21. "Про міністра-дипломата Дещицю заговорив світ (світова преса)", Radio Free Europe/Radio Liberty, June 16, 2014. Kontrolita June 17, 2014. (ukraine)
  22. "Le chef de la diplomatie ukrainienne insulte Poutine", Le Monde, June 15, 2014. Kontrolita June 17, 2014. (france)
  23. "Apel ukraińskich kibiców: Odśpiewajcie na mundialu naszą piosenkę o Putinie", Gazeta Wyborcza, June 10, 2014. Kontrolita June 17, 2014. (pole)
  24. "Jak přeložit Deščycjovu nadávku? Světová média si neví rady", Lidové noviny, June 17, 2014. Kontrolita June 17, 2014. (ĉeĥe)
  25. "Some Smile, Others Squirm As Obscenity Becomes Latest Rallying Cry In Ukraine Crisis", Radio Free Europe/Radio Liberty, June 18, 2014. Kontrolita June 17, 2014. (angle)
  26. "Тепер і Вікіпедія знає, що Путін – х**ло", TVi, June 17, 2014. Kontrolita June 17, 2014. (ukraine)
  27. Леся Шовкун (June 18, 2014) Путін? «Ла-ла-ла»!. Україна молода, Номер 086 за 18.06.2014. Arkivita el la originalo je 2014-06-18. Alirita 2014-06-18. (ukraine)
  28. http://www.urbandictionary.com/define.php?term=khuilo
  29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-04. Alirita 2014-07-04.