Rózsi Forrai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rózsi Forrai
Rózsi Forrai
Rózsi Forrai
Persona informo
Naskonomo Fischer Rozália
Naskiĝo la  13-an de januaro 1874(nun 1874-01-13)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 20-an de junio 1931
en Hungario Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Jenő Törzs
Infano Éva Törzs
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Rózsi Forrai [rOĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forrai Rózsi estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo estis Fischer Rozália, ŝia edzo estis Jenő Törzs (post la geedziĝo ŝi uzis la nomformon Rózsi T. Forrai.

Fischer Rozália [1] naskiĝis la 13-an de januaro 1874 en Budapeŝto, ŝi mortis la 20-an de junio 1931 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rózsi Forrai frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1904. Post siaj studoj li aliĝis al Societo Thália. Inter 1907 kaj 1927 ŝi apartenis al Teatro Magyar, sed en la teatra jaro 1924 ŝi estis videbla en Teatro Renaissance. Intertempe en 1910 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis 2 gefilojn. Depost 1927 ŝi ne havis teatran kontrakton, foje ŝi estis gastoaktoro en diversaj teatroj. Ŝi havis nelonge privatan teatran lernejon, kie ekzemple lernis Zsuzsi Balla.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Ŝia sola filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • A szerencse fia - Epreskerti Reinerné (1917)

Fontoj[redakti | redakti fonton]