Rüthi SG
- La mallongigo SG en Rüthi SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rüthi.. |
Rüthi SG | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Sankt-Galo | ||||
Distrikto | Elektodistrikto Rejnvalo | ||||
Koordinatoj | 47° 18′ 0″ N 9° 32′ 0″ O / 47.30000 °N, 9.53333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 0″ N 9° 32′ 0″ O / 47.30000 °N, 9.53333 °O (mapo) | ||||
Areo | 9,34 km² | ||||
Alteco | 430 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 9464 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
Pri la komunumo
Rüthi SG estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1973 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis ĝis la 31-a de decembro 2009 al 2025.
Geografio
Rüthi situas en Rejnvalo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Rejno, kiu estas la limo al Aŭstrio, inter la municipo Lienz, kiu apartenas al la urbo Altstätten SG, en sudo, kaj Oberriet SG en nordo. Al la komunumo apartenas ankaŭ la municipoj Büchel, Hirschensprung kaj la suda parto de Rehag. Tra la komunuma teritorio pasas paralele al Rejno la Rhein-Binnen-Kanalo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Rüthi limas en nordo al Oberriet, en nordoriento al Meiningen (Aŭstrio), en sudoriento al Feldkirch (Aŭstrio), kaj en sudo al la eksklavo Lienz de la urbo Altstätten.
Trafiko
Rüthi havas alveturejon al la svisa aŭtovojo A13 de Sankt-Margreto tra Koiro al Belinzono kaj estas per aŭtobusoj al Altstätten kaj Buchs konektita al la publika trafikreto. Rüthi SG posedas ankaŭ stacidomon de la Svisaj Federaciaj Fervojoj ĉe la Rejnvalolinio, tamen tie haltas nuntempe nur malmultaj trajnoj.
Historio
La unua dokumenta mencio de Rüthi datiĝas el la jaro 820 kiel Reuti. En frua mezepoko Rüthi estis sub la voktado de la Grafoj de Werdenberg. Iliajn voktorajntojn en la jaro 1392 akiris la Monaĥejo Pfäfers. En la jaro 1803 Rüthi fariĝis sendependa politika komunumo en la nova Kantono Sankt-Galo. Al ĝi ĝis 1831 anakaŭ apartenis la municipo Lienz, kiu tiam estis transigita al Sennwald kaj nun apartenas al Altstätten SG.
Eksteraj Ligiloj