Radikoj de Kunsentemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radikoj de Kunsentemo estas klasĉambra programo origine de Toronto, Kanado, kie beboj estas prenita por viziti elementajn lernejojn je regula bazo, por permesi la lernejanojn observi la evoluadon, emociojn kaj traktadon de beboj.

La projekto estis komencita en 1996 de kanada instruistino Mary Gordon, socia entreprenisto kaj edukisto, kiu laboris kun agresemaj kaj misuzitaj infanoj kaj serĉis metodon por malgrandigi la nombron de agresemaj agoj en la klasĉambro. Ŝi eltrovis, ke interago inter junaj infanoj kaj beboj dum pluraj semajnoj ŝanĝis la tutan atmosferon en la klasĉambro.

Metodo[redakti | redakti fonton]

La programo konsistas de 27 ĉiusemajnaj klasoj kun speciale trejnita sperta instruisto tra la lerneja jaro. La kerno de la programo estas klasĉambra vizito de apud kvartala bebo kaj gepatro ĉiun trian semajnon, kun naŭ vizitoj en tuto. Beboj aĝas inter du kaj kvar monatoj komence de la programo.

La infanoj sidas ĉirkaŭ la gepatro, bebo kaj speciale trejnita instruisto kaj observas la evoluadon de la bebo kaj kreskigo, sed ankaŭ kiel la gepatro kaj bebo interrilatas. La instruisto petas al la lernantoj reflekti kaj pri siaj propraj sentoj kaj pri la montriĝoj de sento de siaj samklasanoj.

La gepatro povas respondi al la demandoj de la infanoj kaj kuraĝigas ilin kanti bonvenigan kanton por la bebo. La lernantoj povas karesi kaj tuŝi la bebon sed ne pli ol dufoje dum la leciono. Tiamaniere ili lernas zorgeme observi kaj interpreti la ploradon kaj subridadon de la bebo kaj pograde disvolvi kunsentadon kun plej vundebla estaĵo.

La speciala instruisto kuraĝigas la lernantojn dum la sekvantaj semajnoj diskuti pri ilia observado de la bebo. Sed la lernantoj ne nur parolas pri la bebo, ili ankaŭ lernas esprimi la proprajn emociojn kaj kompari ilin kun tiuj de aliaj personoj. Ili desegnas kaj skribas kaj kantas pri la temo.

Esploro kaj taksado[redakti | redakti fonton]

La efikeco de la programo Radikoj de Kunsentemo estis taksita multoblajn fojojn de sendependa recenzoj ekde 2000. Hazardaj kontrolitaj elprovoj, kaj kvalitaj kaj kvantaj, estis faritaj. La rezultoj konsekvence montras malkreskon en agresemo (inkluzivanta ĉikanadon) kaj pliigon en kundivida/inkluziva/helpema konduto. Kelkaj studoj montras, ke la malkresko en agresemo ŝajne daŭras almenaŭ tri jarojn. La organizo ankaŭ kolektas enketojn ĉiujare de la infanoj, klasĉambraj instruistoj, specialaj instruistoj kaj gepatroj, por kontroli kaj taksi la programojn.

Kresko[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la programo estas havebla en ĉiu provinco de Kanado. En 2007, la programo vastiĝis internacie al Nov-Zelando kaj Usono (Seatlo, Vaŝingtonio). Ĝi estas nun havebla en 11 landoj kiel Anglio, Skotlando, Kimrio, Norda Irlando, la Respubliko de Irlando, Germanio, Svislando, Kostariko kaj Nederlando (ekde aŭtuno 2018). La instruplano estis adaptita al la nacia lingvo kaj kulturo kie ajn ĝi estis prezentita.

En 2021 en Londono oni enkondukis la metodon en 14 lernejojn kaj planas etendi ĝin al pluraj urboj en Anglujo kaj Kimrujo. Pli ol 3 000 infanoj partoprenos.

Evidente en landoj en kiuj multaj infanoj pasigas preskaŭ la tutan vivon en institucioj kiel infanvartejoj kaj lernejoj necesus priatenti ne nur la kognajn kaj motorajn kapablojn sed ankaŭ la emociajn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]