Reinhold Schünzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reinhold Schünzel proks. 1921 sur foto de Alexander Binder

Reinhold Schünzel (naskiĝinta la 7-an de novembro 1888 en Hamburgo; mortinta la 11-an de septembro 1954 en Munkeno) estis germana aktoro kaj reĝisoro.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Post sia komercistay edukado li estis kromprofesie komence figuranto, pli malfrue aktoro sur scenejoj en Hamburgo, Berno kaj Berlino. Unuafoje li filmaktoris en 1916 sub Carl Froelich, kaj samjare lin malkovris Richard Oswald. Ekde tiam li estis per la rolo de kanajlo ero de la kerna ensemblo de Oswald el Anita Berber, Werner Krauß kaj Conrad Veidt. Kun Veidt li aktoris en 1919 en Anders als die Andern, en kiu li figuris kiel ĉantaĝisto de samseksema violonisto (ludata de Veidt). Ekde 1918 Schünzel ankaŭ mem reĝisoris.

En la dua duono de la 1920-aj jaroj ekestis aro da Schünzel-filmoj, epizodaj komedioj, en kiuj Schünzel ludis la ĉefrolon, mem produktis kaj transprenis la ĉefan reĝion. Ĉi tiuj majstraĵoj de la germana filmkomedio nur en la lastaj jaroj estis remalkovritaj kaj ree prezentataj dum la filmscienca kongreso kaj filmfestivalo samkiel je la Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary.

Per ekfloro de la sonfilmo la komika talento de la reĝisoro Schünzel pli bone ekbrilis, precipe je Viktor und Viktoria (1933), Die englische Heirat kaj Amphitryon – Aus den Wolken kommt das Glück (1935), kiuj jam ekestis sub naziisma regado. En 1931 li prezentis en la filmaĵo Die 3-Groschen-Oper de Georg Wilhelm Pabst kiel policestro Tiger Brown. Post 1933 li rajtis verki nur kun specialpermeso de la nazioj, ĉar li validis laŭ la „nurenbergaj leĝoj“ kiel duonjudo. En la jaro 1937 li rifuĝis en Usonon. Tie li aktoris, ĉar liaj propraj reĝiaj verkoj nur malmulte sukcesis, je 1943 en Hangmen Also Die! de Fritz Lang kaj je 1946 en Notorious de Alfred Hitchcock.

En la jaro 1949 li revenis al Germanujo kaj laboris denove ĉe la teatro je Munkeno same kiel flankaktoris en filmoj. En 1954 li ricevis la Germanan Filmpremion kiel plej bona aktoro en la kategorio vira flankrolo por sia rolo en la filmo Meines Vaters Pferde de Gerhard Lamprecht.

Reinhold Schünzel verkis en 100 filmoj.

Honoradoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1988 la hamburga centro por filmesploro CineGraph dediĉis okaze de lia 100-a datreveno la 1-a Internacian Filmhistorian Kongreson je Hamburgo al la verkaro de la reĝisoro kaj aktoro. Instigite per la el tio rezulta libropublikaĵo Hans-Christoph Blumenberg verkis en 1995 filman okupadon pri la biografio de Schünzel sub la titolo Beim nächsten Kuß knall ich ihn nieder!.

Ekde 2004 internacia ĵurio disdonas ĉiukaze je la malfermo de la Internacia Festivalo de la Germana Filma Hederaĵo Reinhold Schünzel-Premion kiel honorpremion por multjaraj meritoj pri zorgado, konservado kaj disvastigo de la germana filma heredaĵo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Reinhold Schünzel inter la boksistoj Max Schmeling (dekstre) kaj Jose Santa dum la laboroj pri la filmo Liebe im Ring (1930)

…de la aktoro[redakti | redakti fonton]

  • 1918: Das Mädel vom Ballett
  • 1919: Die Prostitution
  • 1919: Anders als die Andern
  • 1919: Madame Dubarry
  • 1919: Unheimliche Geschichten
  • 1920: Nachtgestalten
  • 1920: Katherina die Große
  • 1921: Lady Hamilton
  • 1928: Adam und Eva
  • 1931: 1914, die letzten Tage vor dem Weltbrand
  • 1931: Die Dreigroschenoper
  • 1943: Hangmen Also Die!
  • 1944: The Hitler Gang
  • 1946: Notorious, reĝisoro: Alfred Hitchcock
  • 1948: Berlin-Express
  • 1954: Meines Vaters Pferde

…de la reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • 1920: Katherina die Große
  • 1923: Alles für Geld
  • 1930: Liebe im Ring
  • 1933: Viktor und Viktoria
  • 1934: Die englische Heirat
  • 1935: Amphitryon – Aus den Wolken kommt das Glück
  • 1936: Das Mädchen Irene
  • 1937: Land der Liebe
  • 1939: The Ice Follies of 1939
  • 1939: Balalaika

…de la scenaristo[redakti | redakti fonton]

  • 1952: Liebe im Finanzamt

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]