Renato Corsetti
Renato Corsetti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1941 en Romo, Itala reĝlando |
Lingvoj | Esperanto • itala |
Nacieco | italo |
Ŝtataneco | Italio |
Familio | |
Edz(in)o | Anna Löwenstein |
Infanoj | Gabriele Corsetti • Fabiano Corsetti |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • esperantisto • universitata instruisto • esperantologo • intervjuito en televida intervjua programo |
TTT | |
Retejo | http://www.psicologia1.uniroma1.it/static/didattica/IdDocente_23.shtml |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | antaŭa prezidanto de UEA (ĝis 2007) Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio de septembro 2007 |
Akademiano | jes |
Renato CORSETTI (naskiĝis la 29-an de marto 1941 en Romo) estas itala esperantisto kaj lingvisto, eksa prezidanto de UEA (ĝis 2007). Dum la Itala Kongreso de Esperanto okazinta komence de septembro 2007 li estis elektita prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio.
Vivo
Post studadoj en la universitato (en la fakoj ekonomio, entreprena organizado kaj poste sociolingvistiko kaj psikolingvistiko), li laboris dum multaj jaroj kiel bank-direktoro en Italio. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, li laboris kiel helpanto kaj poste profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado en la Universitato de Romo.
Nuntempe li loĝas en Italio kun edzino (ankaŭ esperantisto) Anna Löwenstein kaj du filoj, ambaŭ denaskaj esperantistoj.
Esperanto
Li estas Esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj. Li havis multajn postenojn en la movado, estis interalie prezidanto de TEJO kaj prezidanto de la itala landa asocio de UEA. En la UEA-Estraro li deĵoris de 1980 ĝis 1986 kaj 1998 ĝis 2007, la lastajn ses jarojn kiel prezidanto.
Corsetti estas profesoro de AIS kaj kontribuis plurajn kursojn al ties studosesioj. Li ankaŭ estas ano de Akademio de Esperanto.
Verkado
Renato Corsetti verkis en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado. Li reviziis la vortaron Esperanto-Italan de Umberto Broccatelli de 1984.
Eksteraj ligiloj
Trovu « Renato Corsetti » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
greke Verkoj de kaj pri Renato Corsetti en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Rete legeblaj tekstoj
greke Pri malapero de lingvoj kaj kulturoj
Antaŭe: | Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Keppel Enderby | 2001–2007 | Probal Dasgupta |