Riverdelto de Danubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda parto de la riverdelto de Danubo
Satelita foto
Monda heredaĵo de UNESKO

La riverdelto de Danubo (Delta Dunării en la rumana lingvo) en Dobrogea, Rumanio kaj en Odes'ka provinco, Ukrainio, estas la plej granda kaj bone konservita el eŭropaj deltoj, kaj grandas 3.446 kvadratajn kilometrojn. La delto troviĝas, kie la rivero Danubo fluas en la Nigran maron.

Loĝantoj

Ĉirkaŭ 15.000 homoj loĝas en la regiono de la delto, plejparte fiŝante per siaj tradiciaj lignaj kajakoj. Troviĝas tie ankaŭ komunumo de Lipovoj, kiuj estas idoj de la Adeptoj de la Malnova Rito, kiuj eliris Rusion en 1772 por eviti religian persekutadon. La ĉefa centro de la lipova komunumo en la ukrainia parto de la danuba delto estas la urbo Vilkovo.

Naturprotekto

Biogeografie la Danubo-delto estas unu el la 53 dolĉakvo-unuoj de la Tutmondaj 200. Ĝi troviĝas en la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono. Tiuj unuoj estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Esperantaj geografiaj klarigoj pri la danuba delto greke fotoj pri la riverdelto de Danubo greke Birdoj de la Riverdelto de Danubo greke priskribo de UNESKO pri la loko greke rumana retejo pri la delto (rumane kaj angle) greke Danubo-delto ( WWF ) angle greke Tutmondaj 200; numero 159 : Danubo-delto ( Nacia Geografia Societo) angle