Rokarbustara koturno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rokarbustara koturno
Rokarbustara koturno
Rokarbustara koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Perdicula
Specio: P. argoondah
Perdicula argoondah
(Sykes, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
v  d  r
Information icon.svg

La Rokarbustara koturno (Perdicula argoondah[1]) estas specio de koturno troviĝanta en partoj de duoninsula Barato.

Temas pri tre kamufla terkolora bruneca koturno kun markata seksa duformismo. La masklo havas tre brunan kapon kun nigra strieco en nuko, malhelbruna traokula strio inter du blankaj strioj pli longa tiu brova (superokula) kaj pli mallonga tiu mustaĉa, kaj griza beko pli nigreca pinte. La subaj partoj estas blankecaj kun tre markata fajna nigra horizontala strieco. La supraj partoj estas pli brunaj. La ino havas senmarkajn tutbrunajn subajn partojn kaj ne tiom buntan kapobildon.

Ili estas tre similaj kaj koincidas en teritorioj kun la Arbustara koturno. Ili troviĝas en malgrandaj aroj kaj estas ofte detektataj nur subite, kiam ili ekflugas amase el sub kreskaĵaro.

Oni konsideris tri hindomalajajn subspeciojn nome:

  • meinertzhageni, Whistler, 1937 – nordokcidenta Barato suden al Kuĉo kaj orienten al okcidenta Madja Pradeŝo.
  • nomiga argoondah (Sykes, 1832) – duoninsula Barato.
  • salimalii, Whistler, 1943 – suda Barato (orienta centra Karnataka).

Vidu ankaŭ [redakti]

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Noto: la nomo "argoondah" sekvas la vorton "goondri", kiu estas en asama la nomo por la Manipura koturno (Perdicula manipurensis).A dictionary of scientific bird names originating from the Indian region, Aasheesh Pittie, konsultita la 27an de aprilo de 2009
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj