Roman Ŝuĥeviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roman Ŝuĥeviĉ sur ukrainia poŝtmarko de 2007

Roman Ŝuĥeviĉ (ukraine, en cirila alfabeto Роман Шухевич; ruse Рома́н О́сипович Шухе́вич; pseŭdonimo Taras Ĉuprinka; naskiĝis la 30-an de junio 1907 en Krakovec, Galicio, Aŭstrio; mortis la 5-an de marto 1950 dum batalo proksime de Lvivo) estis ukrainia politikisto kaj oficiro de la Ukraina Ribela Armeo (URA). En la jaro 2007 la tiama ukrainia prezidanto Viktor Juŝĉenko honorigis lin per la ordeno "Heroo de Ukrainio".[1] Tiun honorigon la 21-a de aprilo 2010 la tribunalo de Donecko reforprenis de li.[2]

ukraina monero de 2008 kun portreto de li

Vivo

Roman Ŝuĥeviĉ naskiĝis en Krakowiec (nun Lviva provinco). En aĝo de 6 jaroj translokiĝis kun familio al Kamionka Strumiłowa. Post komenco de lernado en Ukraina Akademia Gimnazio en Lvovo ekloĝis ĉe sia avino. Kiel gimnaziano apartenis al Nacia Skolta Organizaĵo, kie jam ekkonis Jevhen Konovalec. Marte 1923 eniris al Ukraina Militista Organizaĵo. En 1925 abiturientiĝis, sed ne sukcesis studi en Lvovo. Ekstudis en Teknika Universitato en Gdańsk, sed post unu jaro translokiĝis (en 1926) al Politekniko de Lvovo. Ĉi tie en 1934 finis Fakultaton pri Ponto-Konstruado. En la jaroj 1928-29 soldatservis en pola armeo, sed oni ne permesis al li fini Lenejon de Subxstandardistoj. Militistan instruon li poste kompletigis en Germanio kaj dum kursoj de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj en Libera Urbo Dancigo.

Li partoprenis en aranĝo de atenco kontraŭ pola deputito Tadeusz Hołówko. Post atenco kontraŭ pola ministro Bronisław Pieracki junie 1934 estis arestita kaj enprizonigita por duonjaro en Izolejo por politikaj malliberuloj en Bereza Kartuska (nun Bresta regiono). Marte 1939 foriris al Vieno. Post agreso de Germanio kaj Sovetunio kontraŭ Pollando aŭtune 1939 alvenis al Krakovo, kie aktivis en tolerata de germana okupanto agado de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj.

Roman Ŝuĥeviĉ en la Dua Mondmilito membriĝis en la Legio de Ukrainaj Naciistoj kaj tie batalis flanke de soldataj unuoj de la armeo de Nazia Germanio en la "bataliono Najtingalo", kiu estis parto de Taĉmentoj de Ukrainaj Naciistoj, kreataj de Abwehr. Antaŭ Operaco Barbaroso lia bataliono ektroviĝis en Rzeszów, de kie piede atingis Radymno. Fine de junio 1941 germanoj translokigis ĝin en regionon de Lvovo. Li batalis kiel oficiro kaj komandanto de armea unuo, kiu kiel la unua eniris la urbon kaj aneksis sen soveta kontraŭstaro urbodomon, katedralon kaj malliberejojn. Parto de la bataliono gardis radiostacion dum proklamo de renovigo de ukraina ŝtato. Tial germana komandantaro perdis fidon al soldatoj de la bataliono. [3] En 1943 li malliberiĝis fare de la nazia sekreta servo Gestapo, sed sukcesis fuĝi kaj tiam membriĝis en la Ukraina Ribela Armeo. Kiel ĉefa komandanto de URA li senpere respondecas pro akcepto de la masakro de Katin kiel taktikon de URA kontraŭ poloj kaj genocida politiko de etna purigado en Orienta Malgrandpolio, kie oni murdis ne malpli ol 100 mil personojn. Kiel ties komandanto li en 1950 mortis en batalo de sia armea unuo kontraŭ sovetuniaj milicanoj proksime de Lvovo.

Familio

Lia filo Jurij Ŝuĥeviĉ, naskiĝinta en 1933, nuntempe estas politikisto de la ukrainia partio UNA-UNSO. [4][5]

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. artikolo de la germanlingva gazeto Neues Deutschland (de 1946 ĝis 1989 centra publikaĵo de la ŝtata partio de GDR, SED):"leĝa protekto por sovetunia venko", 9-a de majo 2009
  2. informo de la retejo korrespondent.net: "Донецкий суд лишил Шухевича звания Героя Украины", 21-a de aprilo 2010
  3. artikolo en la germanlingva ĵurnalo Die Welt:"Naziaj kunlaborantoj aŭ batalantoj pri libereco? Ukrainio luktas pri ĝusta interpreto de siaj partizanoj inter la Ruĝa Armeo de Sovetunio kaj la armeo Wehrmacht de Nazia Germanio", 19-a de junio 2007.
  4. anglalingva artikolo de la kieva gazeto "La Tago": Jurij Ŝuĥeviĉ, viva ukrainia legendo, parolas pri sia patro kaj la drama sorto de la ukrainia popolo", 12-a de decembro 2000
  5. anglalingva retpaĝo de la partio UNA-UNSO pri la partia historio