Ruĝaŝultra agelajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝaŝultra agelajo
Ruĝaŝultra agelajo
Ruĝaŝultra agelajo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Agelaius
Specio: 'A. assimilis'
Agelaius assimilis
(Lembeye, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝaŝultra agelajo (Agelaius assimilis) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Agelajoj kiu enhavas nigrecajn speciojn kiuj havas kolorajn markojn en kapo aŭ ŝultroj. Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Ruĝaflugila agelajo.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas kiel endemio en Kubo. Ĝi estas rara birdo, sed komuna en kelkaj marĉaj lokoj de la okcidenta duono de la insulo de Kubo (kiel ĉe la Marĉo de Zapata kaj Itabo en Matanzas, kaj en lagunoj kaj marĉoj de la okcidento de Pinar del Río), kaj en la Marĉo de Lanier de la Insulo de la Junularo. Ĝi loĝas ĉe marĉoj kaj rizkampoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La masklo estas ĉirkaŭ 21 cm longa kaj estas nigra kun ruĝoranĝaj makuloj en ŝultroj kiuj havas flavecan mallarĝan suban bordon. La ino estas pli malgranda, senmarka kaj tute nigra, malkiel ĉe aliaj samgenranoj. Iil havas kvadratajn vostojn. Nematurulo estas svage nigra. Ili estas gregemaj kaj for de la reprodukta sezono estas komune vidataj en aroj miksitaj kun similaj specioj kiaj Oranĝecŝultra agelajo kaj Nigraviola diveso. Ili manĝas semojn de graminacoj, insektojn, lacertetojn kaj nektaron.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono estas el marto al aŭgusto. Ili konstruas la neston kiel profundan tason, proksime de la grundo sur tigoj de junkoj aŭ similaj tigoj (Cyperaceae), interplekte kun pajlo, fibroj, haroj kaj plumoj. La ovaro estas de tri aŭ kvar ovoj kiuj estas blankabluecaj kun abundaj brunaj kaj violaj makuletoj. La ovoj estas 2,3 por 1,7 cm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • García, F. (1987). Las Aves de Cuba. Especies endémicas. Subespecies endémicas. Tomos I y II. Editorial Gente Nueva, La Habana. 207 pp.
  • Garrido, O.H.; Kirkconnell, A. (2000). Birds of Cuba. Helm Field Guides, Londres. 253 pp
  • BirdLife International 2004. Agelaius assimilis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.