Ruĝaflugila agelajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝaflugila agelajo
Ruĝaflugila agelajo
Ruĝaflugila agelajo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Agelaius
Specio: 'A. phoeniceus'
Agelaius phoeniceus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
blue: nur reproduktado; verde: la tutan jaron; oranĝe: vintrejoj
blue: nur reproduktado; verde: la tutan jaron; oranĝe: vintrejoj
{{{specioj de subdivizio}}}

A. p. aciculatus
A. p. arctolegus
A. p. arthuralleni
A. p. brevirostris
A. p. bryanti
A. p. californicus
A. p. caurinus
A. p. floridanus
A. p. fortis
A. p. grinnelli
A. p. gubernator
A. p. littoralis
A. p. mailliardorum
A. p. mearnsi
A. p. megapotamus
A. p. nelsoni
A. p. neutralis
A. p. nevadensis
A. p. nyaritensis
A. p. phoeniceus
A. p. richmondi
A. p. sonoriensis

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝaflugila agelajo (Agelaius phoeniceus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Agelajoj kiu enhavas nigrecajn speciojn kiuj havas kolorajn markojn en kapo aŭ ŝultroj.

Ĝi troviĝas en plejparto de Nordameriko kaj multe de Centrameriko. Ili reproduktiĝas el Alasko kaj Novlando suden al Florido, Golfo de Meksikio, Meksikio kaj Gvatemalo, kun izolaj populacioj en okcidenta Salvadoro, nordokcidenta Honduro kaj nordokcidenta Kosta-Riko. Ili povas vintrumi tiom norde kiom ĝis Pensilvanio kaj Brita Kolumbio, sed nordaj populacioj estas ĝenerale migrantaj, kiuj moviĝas suden al Meksikio kaj suda Usono. La Ruĝaflugila agelajo estas kazo de seksa dimorfismo; la masklo estas tute nigra kun ruĝa ŝultro kaj flava flugilstrio, dum ino estas malhelbruna. Semoj kaj insektoj formas la kernon de la dieto de la Ruĝaflugila agelajo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Ruĝaflugila agelajo estas unu el 11 specioj de la genro Agelaius inkludita en la familio Ikteredoj, de paserinaj birdoj troviĝantaj en Norda kaj Suda Amerikoj.[1] La Ruĝaflugila agelajo estis origine priskribata kiel Oriolus phoeniceus fare de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento, Systema Naturae.[2] sed ĝi estis movita poste kun aliaj amerikaj specioj al la genro Agelaius (Vieillot, 1816.[3] La nomo de la genro estas latina devena el antikva greka, agelaios, signife "apartenanta al aro". La nomo de la specio, phoeniceus, estas latina vorto signife "tre ruĝa" de sama deveno kiel la vorto “fenicoj”.[4]

Malantaŭa vidaĵo de A. p. gubernator, la "Dukolora agelajo", sen flava bordo de la ruĝa makulo.

Estas nombroj de subspecioj, kelkaj el dubinda statuso, kiuj estas tre similaj laŭ aspekto, sed la 'Dukolora agelajo' A. p. gubernator de Kalifornio kaj centra Meksikio estas distinga. La masklo ne havas la flavan flugilstrion de la nomiga raso, kaj la ino estas multe pli malhela ol la ino de la nomiga. La taksonomio de tiu formo estas ankoraŭ netute konata, kun la rilatoj inter la du izolataj populacioj de Dukolora agelajo, kaj inter tiuj kaj la Ruĝaflugila agelajo neklaraj.[5] Spite la similaj nomoj, la Ruĝaflugila agelajo (Red-winged Blackbird en angla) rilatas nek al la eŭropa Ruĝaksela turdo (Redwing) nek al la Merlo (Common Blackbird, komuna nigra birdo, en angla), kiuj estas birdoj de la familio de Turdedoj.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

 streaky brown bird
Female
La "ripoza memmontrado", havante flugilojn for de la korpo, estas provokema kutimo de la Ruĝaflugila agelajo.

La komuna nomo de la Ruĝaflugila agelajo (Red-winged Blackbird) devenas el ĉefe nigra masklo kaj distingaj ruĝaj ŝultromakuloj kiuj videblas dum flugo aŭ memmontrado.[6] Krome la masklo montras ankaŭ palflavan flugilstrion kiel suba bordo de la ruĝa makulo. La ino estas ĝenerale nigrecbruna kaj pli pala sube. La ino estas konsiderinde pli malgranda ol la masklo, nur 17–18 cm longa kaj 36 g peza, antaŭ masklaj 22–24 cm kaj 64 g.[7]

Junuloj similas al inoj, sed estas pli palaj sube kaj havas sablokolorajn plumobordojn. Ambaŭ seksoj havas pintakrajn bekojn. La vosto estas mezlonga kaj rondoforma. La okuloj, beko kaj piedoj estas ĉiuj nigraj.[8]

La masklo estas nekonfuzebla escepte en pleja okcidento de Usono, kie loĝas ankaŭ la Trikolora agelajo. Maskloj de tiu specio havas pli malhelruĝan ŝultromakulon kun bordo blanka kaj ne flava. Inoj de Trikolora, Dukolora, Ruĝaŝultra kaj Ruĝaflugila agelajoj povas esti malfacile identigeblaj en areoj kie loĝas pli da unu formo. Dumfluge kiam la markoj ne facile videblas la Ruĝaŝultra agelajo povas esti distingebla el malpli proksime rilataj ikteredoj kiaj la Kviskaloj kaj la Brunkapa molotro pro sia diferenca konturo kaj ondeca flugo.[5]


Gnome-speakernotes.svg
Cong-a-lee! call
Unu el kelkaj alvokoj sendataj de masklo

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

La alvoko de la Ruĝaflugila agelajo estas gorĝeca ĉek kaj altatona trenata fajfo, terrr-iii. La maskla kanto estas kraĉa ŭaklii, akompana de memmontrado de la ruĝaj ŝultromakuloj.[9] Ankaŭ la ino kantas, tipe skoldeman babiladon ĉit ĉit ĉit ĉit ĉit ĉit ĉiar tiar tiar tiarr.[5]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ino

La teritorio de la Ruĝaflugila agelajo etendas el suda Alasko al Jukatano sude, kaj el okcidenta marbordo de Kalifornio kaj Kanado al la orienta marbordo de la kontinento. Ruĝaflugilaj agelajoj de la nordaj partoj de la teritorio estas migrantaj, kaj vintrumas en suda Usono kaj Centrameriko. Migrado ekas septembre aŭ oktobre, sed foje tiom frue kiom ĝis aŭguste. En okcidenta kaj meza Usono, populacioj estas ĝenerale nemigrantaj. [10]

La Ruĝaflugila agelajo loĝas en malfermaj herbejaj areoj. Ĝi ĝenerale preferas humidejojn, kaj loĝas kaj ĉe nesalaj kaj ĉe salaj marĉoj, ĉefe de Typha (tifao). Ĝi troviĝas en sekaj areoj de altaj teroj, kie ĝi loĝas en herbejoj, prerioj, kaj malnovaj kampoj.[10]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Ruĝaflugila agelajo povas esti agresema dum defendo de sia teritorio el aliaj animaloj kaj birdoj. Ili atakas multe pli grandajn birdojn, kiaj korvoj, korakoj, pigoj, rabobirdoj kaj ardeoj se ili venas.[11] Nur en tre bone dokumentataj okazoj oni scias ke ili atakis homojn kiuj eniris en siaj teritorioj dum pariĝado.[12]

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Ruĝaflugila agelajo estas ĉiomanĝanta. Ili manĝas ĉefe plantomaterialon, inklude semojn el herboj kaj greno kia maizo kaj rizo, sed ĉirkaŭ kvarono de ties dieto konsistas el insektoj kaj aliaj malgrandaj animaloj, kaj konsiderinde plie dum la reprodukta sezono.[13] Ili preferas insektojn, kiaj libeloj, zigopteroj, papilioj, tineoj kaj muŝoj, sed konsumas ankaŭ helikojn, ranojn, ovojn, kadavraĵojn, vermojn, araneojn, moluskojn. La Ruĝaflugila agelajo manĝas insektojn per plukado el plantoj, aŭ per kaptado dumfluge.[8] Laŭsezone ili manĝas vakciniojn, rubusojn, kaj aliajn fruktojn. Tiuj birdoj povas esti allogataj al kortaj birdomanĝejoj per pano kaj semomiksoj kaj graso. Fine de somero kaj aŭtune, la Ruĝaflugila agelajo manĝas en malfermaj kampoj, mikse kun kviskaloj, molotroj kaj sturnoj en miksitaj kunmanĝantaroj kiuj povas atingi nombron de miloj.[11]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

El ripozejo.

La Ruĝaflugila agelajo nestumas en izolaj kolonioj. La nesto estas konstruita en tifaejoj, kanejoj, herbejoj, heĝoj aŭ en arbustoj de alnosalikoj. La nesto estas konstruata entute de la ino dum tri al ses tagoj. Temas pri korbaĵo de herboj kaj muskoj, kovritaj el koto, kaj ligita al ĉirkaŭaj herboj aŭ branĉoj.[8] Ĝi situas je 7.6 cm al 4.3 m super akvo.[14]

La ovaro konsistas el 3 aŭ 4, rare 5, ovoj, kiuj estas ovoformaj, mildaj kaj iom brilaj, kaj grandas 24.8 x 17.55 mm[14]. Ili estas palbluecverdaj, markitaj je bruna, purpura aŭ nigra, kun plej parto de markoj je la plej larĝa pinto de la ovo. Nur la ino kovas, kaj eloviĝo okazas post 11 al 12 tagoj. Ruĝaflugilaj agelajoj elnestiĝas blindaj kaj nudaj, sed pretas por elnestiĝo 11–14 tagojn post eloviĝo.[7]

Ruĝaflugilaj agelajoj estas poliginiaj, kun teritoriaj maskloj defendantaj ĝis 10 inojn. Tamen inoj ofte seksumadas kun maskloj krom la partnero kaj ofte demetas ovaron de miksita patreco. Paroj zorgas 2 aŭ 3 ovodemetadojn sezone, en nova nesto por ĉiu ovaro.[7]

Nesto kun ovoj.

Predado de ovoj kaj idoj estas tre komuna. Nestopredantoj estas serpentoj, vizono, lavursoj kaj aliaj birdoj, eĉ malgrandaj kiaj marĉotrogloditoj. La Ruĝaflugila agelajo estas foje viktimo de nestoparazitoj, ĉefe de la Brunkapa molotro.[11] Ĉar nestopredado estas komuna, evoluis kelkaj adaptoj en tiu specio. Grupa nestumado estas unu el tiaj trajtoj kiuj malpliigas la riskon de individua predado per plinombrigo de viglaj parencoj. Nestumado super akvo malpliigas eblojn de predado, same kiel alarmalvokoj. Nestoj krome havigas strategian avantaĝon super predantoj ĉar ili estas ofte bone kaŝitaj en densaj ĉeakvaj kanejoj kaj situaj je alto de 1 al 2 metroj. Maskloj ofte agas kiel sentineloj, uzante varion de alvokoj por komuniki tipon kaj gravon de danĝeroj. Ĉikanado ĉefe fare de maskloj estas uzata ankaŭ por timigi predantojn, kvankam ĉikanado ofte celas grandajn animalojn kaj homfaritajn aĵojn erare. Ankaŭ la bruneca koloro de la ino povas utili kiel kontraŭpredanta trajto ĉar havigas kamuflon por ŝi kaj por ŝia nesto (dum ŝi kovas).[10]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Example alt text

Vintre tiu specio manĝas for de marĉoj, kaj prenas semojn kaj grenon en malfermaj kampoj kaj agrikulturaj areoj. Pro tio ĝi estas konsiderata plago por rikoltoj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Agelaius phoeniceus. Alirita 2008-06-30.
  2. latine (1766) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio duodecima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 161. 
  3. Ŝablono:Fr icon Vieillot, L.P. (1816) Analyse D'Une Nouvelle Ornithologie Elementaire p. 33
  4. (1997)Red-Winged Blackbird (Agelaius phoeniceus). Alirita 2008-06-30.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 (1999) New World Blackbirds: The Icterids. London: Christopher Helm, 258–269. ISBN 0713643331. 
  6. (1980) A Field Guide to the Birds East of the Rockies. Boston: Houghton Mifflin Company, 253. ISBN 5550551497. 
  7. 7,0 7,1 7,2 (2003)Agelaius phoeniceus. Alirita 2008-06-29.
  8. 8,0 8,1 8,2 Agelaius phoeniceus. All About Birds (2003). Alirita 2008-06-29.
  9. (1999) A Field Guide to the Birds: Eastern and Central North America. HMCo Field Guides, 230. 
  10. 10,0 10,1 10,2 (2004)Agelaius phoeniceus. Animal Diversity Web. Alirita 2008-06-28.
  11. 11,0 11,1 11,2 (1980) The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. New York, NY: Knopf, 938. ISBN 0394466519. 
  12. "Chicago locals beware the birds, news.bbc.co.uk, BBC News, 2008-06-24. Kontrolita 2008-06-24.
  13. Srygley, Robert B. & Kingsolver, Joel G. (1998): Red-wing blackbird reproductive behaviour and the palatability, flight performance, and morphology of temperate pierid butterflies (Colias, Pieris, and Pontia). Biological Journal of the Linnean Society 64(1): 41–55. HTML plena teksto
  14. 14,0 14,1 (1979) A Field Guide to Western Birds' Nests. Houghton Mifflin Field, 228. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]