Sárospatak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sárospatak [ŝAroŝpatak] estas urbo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Sárospatak, kies centro estas. La nomo signifas kota-rojo.

Panoramo de Sárospatak el la fortikaĵoturo

Bazaj informoj

Situo

Sárospatak situas sur ebenaĵo, sur ambaŭ bordoj de Bodrog, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Sátoraljaújhely, tiu lasta estas proksime.

Sárospatak estas grava hungara eduka urbo, grava komunumo de la vinregiono de Tokaj-hegyalja. La urbo estas ankaŭ kultura centro de la hungara kalvinana eklezio.

Historio

Sárospatak estas loĝata jam ekde la hungara landokupo. Ĝia unua supozita posedanto estis militbravulo Ketel, poste aĉetis ĝin reĝo Andreo la 1-a. Oni mencias ĝin unuafoje en 1262 kiel arbar-prefektan centron.

Fortikaĵo de Sárospatak

La urbo evoluis danke al sia bona geografia situo (grava trapasejo super Bodrog al Pollando), italaj kaj valonaj setlintoj, kiuj kunportis teknikon de vinberkultivado kaj vinfarado.

La urban rangon ricevis la komunumo dum regado de Matiaso la 1-a, poste rajton je propra foiro. Dum tiu periodo, oni konstruis fortikaĵon, fondis la faman Kalvinanan Kolegion (1531) konstruis urbomuron (ĉ. 1540). En la Kolegio laboris ekde 1650 kelkajn jarojn la grava ĉeĥa pedagogo Comenius.

En Sárospatak okazis plekto de Wesselényi-komploto (1666–71) kontraŭ la Habsburgoj, sed post tio, la urbon kaj la fortikaĵon okupis aŭstroj kaj malpermesis agadon de la Kalvinana Eklezio kies lokon okupis jezuitoj.

Ferenc Rákóczi la 2-a tie kunvokis la lastan kurucan parlamenton (1708). Post la liberecbatalo de Rákóczi, aŭstraj kaj germanaj princaj familioj (Trautsohn, Bretzenheim, Windischgrätz) iĝis novaj posedantoj de la regiono (1711–1945).

En la fortikaĵo de Sárospatak (t.n. Rákóczi-fortikaĵo) estas la plej alloga vidindaĵo de la urbo. Ties renesanc-stila loĝeja turo venas el la 15-a jarcento, kaj la Perényi-loĝio en la fortikaĵa kastelo el la 15-17. jc., en kiu nun funkcias la lokhistoria muzeo.

Ankaŭ la historia urbokerno estas protektita kun la gotika romkatolika paroĥestrejo (14-15. jc.), la baroka kalvinana kirko (1771–81), la hodiaŭa klasicisma Kalvinana Kolegio (1806–45), kies biblioteko deponas la kolektaĵon de la regiona kalvinana eklezia asocio.

Gravaj instruejoj de la urbo estas la Kolegio kaj Gimnazio, Instruist-eduka Altlernejo Comenius (1976) kaj la Kalvinana Teologia Akademio.

La urbo perdis la urborangon en 1870, sed reakiris tion en 1968.

Vidindaĵoj

Baziliko de Senmakula koncipiĝo en Sárospatak

Servoj

Famuloj

Ĝemelurboj